La unua jarcento de
la Esperanto-vivo en Munkeno
1891 -1991
skribita
de Karl-Ernst Paech en 1991
La
originala titolo estis:
100 jarojn Esperanto en Munkeno
E n h a v o
1961
- 1968, inkluzive de la 46a GEA-kongreso
Jam je komenco mi konstatu, ke tiuĉi
verketo ne estas aŭ valoras kiel propagandilo, ĝi estas nur rakonto/informo pri la
Esperantovivo en Munĥ/keno ek de jaro 1891. Ne estis facile, trovi nun ankoraŭ sufiĉajn
detalojn, ĉar multaj dokumentoj
perdiĝis per/dum 2 mondmilitoj kaj Tria Regno. Miaj fontoj pri la tempo ĝis
1935 estis, ĉar la tiam aktivaj
samideanoj ne plu vivas inter ni, krom la klubaj aktoj kaj tre interesa
protokola ĵurnalo de la E.-laboristoj pri 1915 - 1925 precipe La
Esperantisto kaj La Germana Esperantisto -sed nature tie oni ne ĉiam ĉion
sciis aŭ publikigis. Ankaŭ rilate unuajn 15 - 20 jarojn post la 2a
Mondmilito, eĉ pri 1970 - 1975 ne ekzistas kompleta kolekto de rondleteroj
kaj informiloj, kiujn Munkena
Esperanto-grupo certe forsendis. Do, mi estas tial konvinkita, ke bedaŭrinde ankoraŭ mankas en mia
libreto multaj priskribendaj faktoj, -sed, ĉar mi ne scias pri ili kaj ne
povis trovi/legi ilin, mi devis ellasi
ilin.Tial mi estus tre dankema pri informoj,
se iu el la legantoj scias pri taŭgaj kompletigoj por planita dua
eldono (kiu certe ankaŭ tial necesas,
ĉar tiu verketo estas skribita per komputilo, kio devigis kelkfoje
malbonan stilon). Aliflanke mi nature ne povis/povos noti ĉiujn
detalojn, por ke la verko ne tro grandiĝu.
Malgraŭ sufiĉe multaj truoĵ,
mi trovis tiom da materialo kaj informoj, ke la kolekto kaj aperigo nun
dum la 100-jara jubileo certe estas pravigata, -jam por ke ne ankoraŭ pli
multe da informoj perdiĝu! Cetere mi esperas, ke la legado pri la bonaj
kaj malbonaj tempoj, kiujn Esperanto kaj la esperantistoj en Munkeno travivis,
ankaŭ iom kuraĝigu tiujn gesamideanojn, kiuj eble pensas, ke ili devus rezigni kiel nuntempaj Eŭropanoj
pro stulteco de la ministeriaj burokratoj/oficistoj rilate Esperanton, precipe en Germanujo! Kaj tiu rezigno povus
pligrandiĝi, se oni vidas la
faktajn progresojn de angla lingvo, ne
nur sur tereno de Eŭropa Komunumo,
sed ankaŭ rilate kelkajn gravajn sciencajn fakojn (kiel ekz.
informatikon).
Aliflanke, pro malfermo de la Orient-Eŭropaj
landoj certe la momente estra rolo de angla lingvo pli malgrandiĝos, kaj ni esperu kaj ankaŭ ĉiuj
kunlaboru, ke poste eĉ la plej
letargia burokrato fine ekkonu la superecon de nia kara lingvo Esperanto!
Karl-Ernst Paech
L
a u n u a j p a ŝ o j
La pligrandigita trafiko same kiel la homa emo, ĉefe en la Eŭropaj ŝtatoj, strebis je la fino de la pasinta jarcento al
la ebleco de komuna kontakto sen la malfacilaĵo de diversaj lingvoj. Tial
la de Schleyer eltrovita kaj 1880 publikigita Volapük trafis ĝuste tiun
strebadon kaj sukcesis ankaŭ unue atingi sufiĉe grandan eĥon.
Sed tiam aperis en 1887 Esperanto; komparo kun Volapük montris/pruvis la
superecon de la nova lingvo kaj tial multaj antaŭaj Volapükistoĵ fariĝis
esperantistoj. Tiel ankaŭ la ĝis tiam Volapüstista grupo en Nürnberg
jam 1888 fariĝis la unua Esperanto-grupo,
kaj tiu grupo ekaperigis tiam jam unu jaron poste la unuan
Esperanto-gazeton de la mondo, nome La Esperantisto.Ankaŭ en Munkeno
ekzistis Volapükistoĵ, kaj ili
organizis tie (ankaŭ dum 1889) la 2an mondkongreson de Volapük. Sed kiel
en Nürnberg, ankaŭ en Munkeno oni interesiĝis por Esperanto, kontaktis kaj je la 3a de Januaro 1891 jena
letero estis skribita al la redaktoro de La Esperantisto (tie paĝo 12):
Tre estimata Sinjoro!
Per tio ĉi mi Vin sciigas, ke hodiaŭ vespere 3 sinjoroj de nia urbo, kunvenintaĵ en la loĝejo de l'
sinjoro subskribita sub No.2, fondis
klubon esperantistan, la unuan en tiu ĉi urbo.La societano No.4 ne povis
alesti kaŭze de aliasocieta farado.La kvar societanoj esperas, ke baldaŭ
la nombro de la membroj estos multe grandigita. La societanoj
alprenis la nomon "Societo
Esperantista Münĥen" kaj komencos senpage instrui publike,
korespondi kun aliaj kaj ali
landaj Esperantistoj, simple diri:vastigadi la lingvon internacian kun fortoj
unuigitaj. Ĉar la nombro de la societanoj hodiaŭ estas nur tre
malgranda, ili ne povas fari jam
grandajn paŝojn, tial ili tre multe
Vin dankos, se Vi, tre estimata
Sinjoro, povas alsendi al ili kolekton
da verkoj esperantistaj ĝis nun elirintaj - por fondi kluban libraron.
Esperante, ke Vi baldaŭ al ni faros
la honoron skribi al ni, la subskribitaj
Esperantistoj Vin salutas!
Via tre aldonita
1) Ludwig Meier
(ekskapitano, verkisto)
Augustenstrasse 89/III, l.
2) Franz Müller, Barerstrasse 70/P r.
3) Ludwig Kahn, Frühlingstrasse 14a/I.
4) Herman Ermold, Frauenhoferstrasse 31/I
La unua, Ludwig Meier (poste ankaŭ
ofte kiel L.E.Meier), naskita je la 16a de Februaro 1847 en Munkeno, estis jam almenaŭ depost 1883
Volapükisto, sed nun fariĝis vere
grava germana aktivisto por Esperanto,
ne nur en Munkeno. Jam de Februaro 1891 li ne nur kunlaboris per
artikoloj en La Esperantisto, zorgis, ke
tiu gazeto troviĝis en kelkaj publikaj legadĉambroj de Munkeno, sed ankaŭ varbe parolis ĉiam
denove. En Marta numero de La Esperantisto tiam krome aperis varbanonco por La
Lingvo Internacia Esperanto."Vollständige methodische Grammatik,
Formenlehre und Syntax der internationalen Sprache Esperanto" von Ludwig
Meier, k.b. Hauptmann a.D., geprüfter Lehrer der modernen Sprachen, Vorstand der Societo Esperantistoja Munĥen.München
1891 (Im Selbstverlag des Verfassers) Augustenstr.89/III, kio en la Aprila
numero ankaŭ estis tre bone recenzita. Antaŭe ankoraŭ dum Marto
varbparolis Meier tiom sukcese publike en la societo komercista Merkur en
Munkeno, ke oni decidis baldaŭ komenci instruan Esperanto-kurson en tiu ĉi
societo, kaj fakte aperis poste en Lokal-Anzeiger der Münchener Neuesten
Nachrichten No. 189 anonco pri senpaga instruado de Esperanto en la societo
Merkur. Varbado laŭŝajne ankaŭ estis iom sukcesa, ĉar Februara numero 1892 de La
Esperantisto montras kiel personojn,
kiuj ellernis la lingvon Esperanton, krom la 4 supre cititajn nomojn de
la Societo Esperantista Münĥen 3 novajn nomojn (stud.phil.Konold, H.,
stud.teĥnol.Kriechbaum, Friedricĥ kaj Wieser, B.). Aliflanke la vivo
de la 1891 fondita societo laŭŝajne ne tro bone funkciis, ĉar en Aprila numero 1892 (paĝo 53)
de La Esperantisto ni legas:
La klubo Esperantista en Munĥeno, kiu en la pasinta jaro disfalis
Kaj poste sekvis kiel korespondemuloj la nomoj de 4 novuloj (Karl Wagner, Bautechniker; Hermann Deprosse, Eisenbahnaspirant; Georg Schnapp, Bauzeichner und Walter Zwicky, Kaufmann),
ĉiuj en Munkeno. Tiuj nomoj aperis en la Novembra numero ankaŭ
kiel gazet-abonantoj, sed 1893 r/estis nur ankoraŭ la nomoj Wagner kaj de
iu nove nomita stud.mech.Arn Olschwang kiel abonantoj de La Esperantisto. Dum
1892 mankis la nomo de Meier kiel abonanto, li 1893 nomiĝis kiel
"Hauptmann a.D. und Chefredakteur" en Nürnberg, -laŭŝajne
de la General-Anzeiger, ĉar en tiu ĉi gazeto aperis poste ĉiam
denove varbartikoloj por Esperanto. Sed L.E.Meier nun ankaŭ kelkfoje
varbis en La Esperantisto por iom da ŝanĝoj rilate Esperanto, -
strebado, kiu poste ankoraŭ
intensiviĝis.
Pri la Munkena Esperanto-vivo ni nun dum 10 jaroj preskaŭ nenion plu aŭdas:
1894 ni unue nur denove povas legi la nomojn Wagner kaj Olschwang kiel
abonantoj de La Esperantisto- L.E.Meier estis ĉiam ankoraŭ en
Nürnberg- sed sekvis dum la jaro ankoraŭ la nomo de iu ne pli precize
karakterizita Seldeŝ, München.
Krome en la Septembra numero de La Esperantisto ni povas legi pri ankoraŭ
ekzistanta Esperanto-klubo en München. Sed 1895 la gazeto devis fini sian
aperadon, ĉar en Rusujo, kie vivis
3/4 de la abonintoj, la akiro de la gazeto estis malpermesita per la cenzuro,
kaj la malmultaj abonintoj en la aliaj landoj ne sufiĉis finance. Do, verŝajne ankaŭ pro manko de gazeto
kiel ligilo inter la samideanoj nun la Munkena Esperantogrupo baldaŭ
denove disfalis;ĉar almenaŭ en la Jarlibro Esperantista 1897, kiun la Nürnberg-a Esperanto-grupo eldonis
pro la 10-jara ekzistado de Esperanto, ni legas pri la 1891 fonditaj
Esperanto-grupoj en Munkeno kaj Freiburg, ke ili ...jam ne plu ekzistas..
reen
13 jarojn post la unua fondiĝo denove L.E.Meier, kiu laŭŝajne intertempe revenis al
la Bavara ĉefurbo, zorgis pri kuniĝo de la esperantistoj en Munkeno:
Je la 21a de Marto 1904 de li kaj 9 aliaj verduloj la Esperantista Grupo Munĥena
estas fondita. Apud Meier kiel prezidanto aperas 2 novaj nomoj:Wulkow kiel
sekretario, krome von Stroessner kiel kasisto. La entuziasmo estis sufiĉe
granda, - vidu la antaŭe kopiitajn
unuajn paĝojn de l'unua-sed verŝajne ankaŭ sola-numero de la Munĥena
Esperantisto. Sed kiel ofte en vivo realeco zorgis pri nur malgrandaj paŝoj;
escepte de diversaj tradukitaj poemoj de Meier en Lingvo Internacia (el Upsala)
ni nenion plu povas legi/aŭdi 1904 pri Munkeno. En la 1904 unue
noveldonita Germana Esperantisto oni bedaŭras en Februaro 1905, de niaj Munĥenaj samideanoj ni bedaŭrinde
de tre longe nenion aŭdiŝ, kaj 2 numerojn poste la gazeto
informas, ke Munkeno plendas pli gravaj
malfacilaĵoj pro renkontiĝejo, - problemo, kun kiu verŝajne ne nur la Munkenaj
esperantistoj ĉiam ankaŭ ankoraŭ hodiaŭ batalas!Cetere ni
povas legi pri kursoj, sed aliflanke
ankaŭ konstati, ke Munkeno mankis en listo de la plej gravaj
Esperanto-grupoj, kiun Germana Esperantisto aperigis. Tamen certe (kiel ĉie
en la mondo, ankaŭ kiel bona eĥo pri la tiom sukcesa Unua Universala
Kongreso de Esperanto en Boulogne-sur-Mer dum 05a ĝis 13a de aŭgusto
1905) la Munkena Esperanto vivo ankaŭ progresis, ĉar 1906 ni jam aŭdas pri
varbparoladoj de s-ro Pitschi en Stenotachygraphenverein kaj de
stud.jur.Landsberg, pri kiu informis eĉ
Münchener Post! Sed ankaŭ en Münchener Neuesten Nachrichten, Allgemeine
Zeitung kaj en Neues Münchener Tageblatt aperis nun parte sufiĉe
objektivaj artikoloj pri Esperanto, el
kiuj kelkaj estis skribitaj de s-ano L.E.Meier.
La jaro 1907 helpis por kroma disvastigado/konatiĝo de Esperanto en
Munkeno. Germana Esperantisto informas en la Januara numero, ke la sekretario
de Esperantista Grupo Munĥena,
s-ano Hans Wulkow fariĝis komitatano de 1 jaron antaŭe
novfondita Germana Esperanto Societo - ek de Majo Germana Esperanto Asocio=GEA.
Kvankam iu Dr. Molenaar propagandis por sia nova lingvo Universal, la 16a Internacia Pacifista Kongreso en
München akceptis je la ferma kunsido tre fervorajn proponojn por Esperanto, kaj
pri ĉio ekzistis sufiĉe granda eĥo en diversaj Munkenaj
gazetoj.El tio rezultis ne nur, ke s-ro Meier povis kursestri en sufiĉe
famkonata Munkena restoracio Humpelmayr,
sed ke Munkena Esperanto-klubo sukcesis,
je la 10a de Oktobro aranĝi publikan propagandan kunvenon kun
ekspozicio.
1908 kelkrilate fariĝis problema jaro.Unuflanke sukcesis laŭ Germana
Esperantisto pli bona disvastigado de la movado en la Bavara ĉefurbo kun eĉ
kelkaj regulaj/semajnaj renkontiĝoj kaj inter diversaj Esperanto-kursoj
ankaŭ studenta kurso.Krome venis post la fino de la 4a Universala
Esperanto-Mondkongreso (16.-22.08.1908) en Dresden s-ro Leopold Schlaf, bonega
lingvisto, al München kaj varbis precipe
inter la ĉi-tiea laboristaro tre sukcese por Esperanto. Sed aliflanke
komencis la Ido-skismo kaj ĝis jarfino/komenco de la nova jaro multaj
estraj klubmembroj fariĝis Idistoĵ,
inter ili ankaŭ la klubfondinto L.E.Meier, - kiu ja antaŭe
estis estinta Volapükisto kaj ankaŭ ek de komenco kiel esperantisto iom
subtenis lingvajn ŝanĝojn.
Esperantujo.Fine ni povas legi en la Decembronumero de l'Germana Esperantisto
pri multnombre vizitita parolado pri la problemoj de internacia lingvo kaj la
historia evoluo de la Esperanto-movado de la grupa prezidanto Strössner, post
kio partiano de Ido provis pruvi la superecon de sia lingvo, s-ro Heydweiller
tiom trafe kaj konvinke korektis liajn asertojn, ke multaj el la ĉeestantaro estis
varbitaj por Esperanto. Plie iu ĉeestanta s-ro Eisenberg el Tiflis/Kaŭkazio
montris je granda intereso de la ĉeestantoj la gravan utilon kaj
profitigon de Esperanto-organizaĵoj por li dum lia vojaĝo tra
Germanujon. Plie estas en redaktejo de Münchener Neueste Nachrichten elmontrita
poŝtkarta kolekto, kio la jam atingitan disvastiĝon de Esperanto same
pruvis.Post tiu varba sukceso s-ro Meiler de l'burĝa grupo kursestris en
laborista grupo kun 91 partoprenintoj- la tiea membraro atingis jam la nombron
42!- kaj en aliaj medioj.Fondiĝis ankaŭ Esperanto-sekcio de
l'liberstudentaro, kiu baldaŭ
denove organizis Esperanto-kurson. Dum la jaro 1910 la Munkenaj esperantistoj
aktive kaj sukcesplene laboris: Fondiĝis nova grupo, kiu speciale celis la
propagandon en kleraj rondoj, kaj novaj
societoj (la unua estis Stenografia Esperanto-Societo, la dua nomiĝis Internacia
Esperanto-Societo, kiu celis kunligi izolitajn esperantistojn kaj progresigi
ilin per korespondado).Cetere la diversaj grup/et/oj kolektiĝis en nova
unuiĝo kun la nomo Esperanto Klub München, la estraranoj estis i.a. s-roj
d-ro Stuhlberger kiel prezidanto kaj d-ro Geist kiel vicprezidanto, klubejo estis Parkhotel, Maximilianspl.21, kie oni renkontiĝis
regule marde. Sed la grupoj plue laboris,
ĉiu sur sia kampo; ekz.la tiea laborista grupo sukcesis, ke de la kursoj restis 50 personoj ĝis
la fino.- La klubo decidis sendi 2 delegitojn al ĉi-jara GEA-kongreso en
Augsburg, kaj cetere ili fondis specialan informejon kaj propagandejon, kiu troviĝis en Türkenstr. 96 kaj estis
malfermata ĉiutage de la 9a ĝis 12a!Tre pozitiva estis ankaŭ la
reveno de la iama grupfondinto, ekskapitano L.E.Meier de Ido al Esperantujo,
kiu tuj denove diligente varbparolis, - ekz.je postkongreso en Munkeno post la
GEA-kongreso en Augsburg antaŭ 250 aŭskultantoj!La Munkenaj
esperantistoj partoprenis ankaŭ per Esperanto-oficejo ekspozicion de
mahometana arto kaj dum jaro okazis ne nur sufiĉe multaj aliaj,
sukcesplenaj, publikaj paroloj kaj kursoj,
kiuj kaŭzis multajn novajn membrojn en ĉiuj sekcioj kaj
grupoj, sed oni ankaŭ sukcesis enpenetri en gravajn cirklojn. Ekz., en la plej influhava komerca unuiĝo de
Bavarujo Kaufmännischer Verein von 1873 ekestis lingvaj kursoj, same en
Arbeiterbildungsverein. kaj precipe bone: De la plej alta turo de Oktobrafesto
sur la Theresienwiese, nome de la Löwenbräu, flirtis dum daŭro de festo
15-m2-granda Esperanto-flago, kaj sur ĉiuj
enirejoj de tiu budo estis sub girlandoj Esperanto-steloj, kaj en budo
atentigis granda tabulo kun surskribo Lernt Esperanto (= lernu Esperanton) al
giĉetejo de la esperantistoj. Kompreneble tiel Esperanto atingis ne nur
plian konatecon, sed krome tio kaŭzis
multajn novajn amikojn.
Inter studentoj anaro denove kreskis,
sole sekcio de libera studentaro jam posedis pli ol 30 membrojn, kaj okazis diversaj kursoj, ankaŭ por progresintoj. Entute ŝajnas
korekte konstati, ke 1910 estis la ĝis
nun plej sukcesplena jaro por la Munkenaj esperantistoj. Malgraŭ ĉi
tiuj progresoj ni ne povas multe legi en Germana Esperantisto 1911 pri la
Munkena Esperanto-vivo. Ni aŭdas dum Majo, ke en Bavarujo ekzistas 22
Esperanto-grupoj kun 960 membroj, kaj poste,
ke dum aŭtuno fondiĝis Bavara Esperanta landa asocio, sed la
sidejo estis en Augsburg, kie ja ankaŭ ekzistis forta verda grupo. Pri
Munkeno informas Germana Esperantisto en aŭtuno pri 4 burĝaj grupoj,
nome Esperanto-grupo de 1904, Eperanto-klubo de Decembro 1909, Freie Vereinigung d.Freunde der
Esperanto-Sprache de Januaro 1910 kaj de Esperanto-sekcio de Münchner Freien
Studentenschaft de Novembro 1909, kaj
poste pri ĉefkunveno de Bavara Esperantoligo dum Oktobro en Munkeno, krome ankaŭ pri propagandaj paroladoj
kaj novaj kursoj.Sed kiel mi jam en mia antaŭparolo rimarkis, Germana Esperantisto ne ĉiam ĉion
rakontis, kaj ekz. pri jena sufiĉe
interesa afero ne estis informita: Hans Kocĥ, tiam ankoraŭ tre juna
samideano, kiu ankaŭ unue 1909 estis veninta al Esperantujo (pli malfrue vic-delegito
de UEA kaj pli ol 50 jarojn treege influanta Munkenan Esperanto-vivon), montris sian aktivecon kaj jam eldonis kiel
redaktisto (alia nomo pri eldoninto almenaŭ nenie estas legebla) ek de 1a
de Januaro 1911 manskribitan 4-paĝan folieton Samcelano, kiu monate
aperis; de ĝi aperis almenaŭ 9 numeroj ĝis Septembro- vidu la
postan kopion de la 2 unuaj paĝoj de tiu numero - pli poste aperintaj
numeroj bedaŭrinde ĉi-tie ne ekzistas.Pri la eldonkvanto ni nenion
povas legi, sed laŭ la nomoj de la kunlaborintoj ŝajnas, ke ĉiu grupo partoprenis kaj verŝajne
tial ankaŭ ĉiu grupano ricevis ekzempleron.Fine de 1910/komence de
1911 ekzistis en Munkeno:
a) la
Esperanto-grupo kun 28 membroj, 3 kursoj
kun 55 lernantoj
b) la
laborista " 40
" 3 "
80 "
c)
Esperanto-Klubo 17 "
2 " 41
"
d) studenta
grupo 11 "
2 " 17
"
e)
Esperanto-Societo I 60 "
3 " 96
"
f) " " II
34 " 1
" 34
do, entute 190 organizitaj membroj kun 14 kursoj
kaj 223 lernantoj, certe nombroj, kiujn ni hodiaŭ legas kun iom da envio!
Rakontenda estas ankoraŭ, ke Paske 1911 fondiĝis en Leipzig - kien ankaŭ
Munkena laborista grupo estis sendinta k-don Vöpel kiel delegiton kun 45 voĉoj
- en konflikto kun s-ro Schlaf (ties rolo en laboristaj rondoj tiel finiĝis)
Germana Laborista Esperantista Asocio =GLEA,
kiu tiam reprezentis ĉirkaŭ 800 membrojn kaj je jarfino jam
estis ĉirkaŭ 60 grupoj kun 1000 membroj.
1912 okazis la kutimaj varbaj paroladoj kaj ankaŭ sufiĉe da novaj
lingvaj kursoj. En la laborista Esperanto-gazeto Antaŭen kelkfoje aperis
informoj pri aranĝoj de l'Munkena Esperanto-laboristaro, i. a. ankaŭ
kune kun la Bavara Esperanto-ligo kaj la burĝaj grupoj, - do, tiam same kiel poste la klasbatalo inter la
esperantistaro en Munkeno neniam estis tre grandskribita! Tiele la 6 supre
cititaj grupoj festis kune kaj harmonie la 25-jaran Esperanto-jubileon, kaj en
Mathäser-Bräu sam-ano L.E. Meier festparoladis kun bona eĥo. Aliflanke
nature tio ne malhelpis la varbadon kaj agadon unu apud la alia, pro kio ekz. la laborista grupo aranĝis
sian grupan someran feston en Solln ĉe München por interesigi la
gelaboristojn por E. kaj propagandi la komencantajn kursojn. Tie prezidanto Maier
parolis pri la valoro kaj progresoj de Esperanto, kaj post kroma varbvespero je
7a de Septembro oni konstatis 48 anoncojn por la novaj kursoj, - la komentario:
Ni estas kontentaj malgraŭ la iomete malrapida progreso, se gxi nur estas
certa! Sed ankaŭ la burgxaj grupoj denove progresis: Urbo Munĥeno
donacis je jubilea Esperanto-Woche en Bayer.Gewerbe-Ausstellung 500.- Markojn
(kio tiam estis sufiĉe multa mono!). Malfermiĝis restoracio Esperanto
por vegetaranoj kun verda stelo je la enirejo kaj je la muro kun bildo kaj la
himno de Dro Zamenhof. Krom multaj varbparoladoj kaj kursoj en Munkeno mem
Munkenanoj ankaŭ en Pasing, kio
tiam estis propra komunumo, tiele agis.
Sed ĉefe interese nun nova projekto,
nome (la 8an de Junio) 1912 fondiĝo de Propaganda Ligo
"Parkurbo Esperanto",
Gräfelfing-München ( rigardu la
iamajn prospektojn ). Fakte la projekto (kies komitato enhavis tiom konatajn nomojn kiel
d-ro Stuhlberger, 1a prezidanton, Leopold Schlaf, sekretarion kaj kiel kasiston
Hans Tressel, kiun mi ja menciis kiel
UEA-ĉefdelegiton jam 1909, -kaj precipe grave d-ro Zamenhof mem, kiu
akceptis la Honoran Membrecon) malgraŭ subteno de miloj da aktivaj, monposedintaj esperantistoj en tuta mondo
bedaŭrinde ne sukcesis, - verŝajne sekve de komenco de unua
mondmilito, kiu malhelpis la fluon kaj ricevon de mono el la malamikaj landoj
(kie la esperantistoj antaŭ la Mondmilito almenaŭ samforte ekzistis
kiel en Germanujo).
Komence de 1913 ni legas en Germana Esperanisto, ke s-ro Schlaf ne plu laboras
en Propaganda Ligo "Parkurbo Esperanto", sed tie agas nun arkitekto Sievers kaj
bankisto Schuler.Laŭ Antaŭen ankaŭ okazis ŝanĝo en la
laborista grupo: Nova prezidanto fariĝis k-do Wagenleithner, kaj propaganda komitato sub k-do Fleschutz
estis elektita. K-do Fleschutz estis ankaŭ elektita kiel delegito por la
2a Kongreso de Germana Laborista E.-Asocio en Frankfurt/M dum paskaj tagoj (kie
poste inter pli ol 130 ĉeestantoj partoprenis 47 delegitoj de 70 grupoj
kun minimume 1300 geanoj). En München-oriento fondiĝis (per s-ano Hans
Koch) senĝena Esperanto-unuiĝo La verda Stelo. La loka ligo decidis
partopreni per Esperanto-ekspozicio en la ekspozio München 1913 Oficeja kaj
komerceja domo en la fako X: komerca instruado kaj invitis ĉiujn grupanojn
al ekskurso al Starnberg, por viziti la
tiean grupon kaj aranĝi propagandan kunvenon.
Germana Esperantisto informas dum Junio pri renkontiĝo de Propaganda Ligo
de Oberbayern, kies prezidanto estis
s-ro Strössner el München, por pritrakti
propagandajn demandojn, kaj ke la gazeto de la München'aj tramoj uzas grandan
parton de sia loko por Esperanto-propagando. Gravaj okazaĵoj dum la jaro
estis ankoraŭ
a) la fondiĝo de Bavara Esperanto-Instituto laŭ la
modelo de la Saksa kaj Virtemberga institutoj en München, Pfandhausstr. (kiu
jam por 1913 publikigis kondiĉojn por vojaĝstipendiuloj), kaj
b) vizito de tiama princregento de Bavarujo (poste reĝo Ludwig IIIa) kaj de
princido Rupprecht je supre menciita ekspozicio München 1913, kie ili ankaŭ
estis je Esperanto-ekspozicio, interparolis kun d-ro Proelß kaj ekskapitano
L.E.Meier kaj deziris al la movado pluan progreson, - do, oni rajtas fakte konstati, ke tiam Esperanto estis bone aprobita en plej
altaj tavoloj! Ankoraŭ kelkaj informetoj: Intertempe ĉiuj grupoj en
Munkeno - escepte de supre menciita unuiĝo Verda Stelo- apartenis al loka
ligo; fondiĝis E.-Künstler-Runde; okazis multaj novaj kursoj, i.a.42 partoprenintoj je instruo inter
pioniroj! La Esperanto-Societo festis je 8a de Novembro sian 4-jaran jubileon;
Propaganda Ligo Parkurbo, kiu estis ĝis
tiam enregistrita asocio, ŝanĝis
la strukturon kaj fariĝis akcia asocio.GEA tiam ĉirkaŭis 181
grupojn kun 4660 membroj. Fine ankoraŭ malbona, sed por ni hodiaŭ ne fremda sperto:
Kvankam filo de fama supera studkonsilanto Kerschensteiner, estro de ĉiuj
Munkenaj popollernejoj, dum somero ankaŭ
fariĝis esperantisto, la loka
lerneja komitato rifuzis la peton pri permeso de E.-instruo al popol-lernejanoj
en lernejoj!Tamen Munkenanoj nature esperis estonte pli sukceson.
Jaro 1914 komenciĝis kun la kutimaj jarkunvenoj. Nova prezidanto de grupo
de 1904, kiu dum Marto festis 10-jaran
jubileon, fariĝis s-ano Meiler,
vicprezidanto Heinrichs. Sed en Munkeno oni ankaŭ festis/stas karnavalon,
kaj
cetere ĉio bone progresis. Multaj lingvaj kursoj ankaŭ en novaj
medioj, E.-laboristoj propagandis je 1a
de Majo, la tramistoj portis sur brusto etiketon, kiu montris la
E.-lingvo-kapablecon de la portanto, - kaj subite ekestis Unua Mondmilito!Fakte
ĝi grandparte detruis la ĝis tiam atingitajn sukcesojn. De la
laborista grupo, kiu je komenco de jaro posedis ĉirkaŭ 80 membrojn,
preskaŭ 2/3 devis militservi, precipe ankaŭ la estraranoj, kaj tial
la kunvenoj finiĝis meze de 1915.
En la aliaj, burĝaj, grupoj estis
iom sama situacio, oni provis, sed nur parte sukcese, daŭrigi regulajn
renkontiĝojn. 1915 Dr. A. Baumann iama Idisto, eltroviŝ kaj propagandis Wede, Germanan
mondlingvon, - sed tio ne tro ĝenis. Aliflanke s-ano H.Koch daŭrigis
propagandon por Esperanto kaj ankaŭ kursestris, -sed nature venis nur tre
malmultaj lernantoj. La esperantistoj tiam,
ankaŭ en Munkeno, provis
(parte ankaŭ sukcese) per Esperanto kontaktigi inter militkaptitoj
(germanaj kaj ne-germanaj) kaj la patrolando,
helpis kelkfoje UEA-centro en Svislando; cetere tiam multaj homoj, kiuj
kuŝis vundite en hospitalo, aŭ
estis (kvazaŭ) senlaboraj (kiel militkaptitoj), lernis fervore Esperanton, - sed tio rilatis
ne nur la esperantistojn en Munkeno! Kaj ju pli longe la milito daŭris, des pli ĉiuj atendis kaj sopiris
pacon, la preskaŭ devigan bazon por
ideo de Esperanto (ties patro, d-ro Zamenhof, jam mortis la 14an de Aprilo
1917, kaj do ne plu povis ĝisvivi
la deziritan pacon). 1918 d-ro Proelß nun kunigis kaj vigligis la restintajn
esperantistojn, kaj vere sukcesis atingi en novaj kursoj 30 partoprenintojn.
Oni renkontiĝis denove ĉiun sabaton kaj s-ano Hechtl sukcesis, ke Esperanto estis akceptita en Münchner
Sprachenverein. S-ano Koch sukcesplene kursestris en Internationaler Handels-
und Verkehrsverein München, kies
prezidanto s-ano Hechtl ankaŭ fariĝis, kaj La Germana Esperantisto informis, ke en Munkeno nun ekzistis 9 grup(et)oj.
reen
La
jaroj inter la mondmilitoj
La milito estis finita, la posteuloj
kolektiĝis por konstati, kiom grandaj estis la vundoj kaj perdoj.La
Munkena grupo de la laboristaj esperantistoj rememorigis per anonco je pro
milito 10 mortitaj membroj kaj same atentigis pri sia ekzistado kun la
volo, denove batali por la venko de la
ideo de Zamenhof.
Laŭ protokollibro ili renkontiĝis la unuan fojon post la milito la
20an de Februaro 1919, (r)estis ankoraŭ
54 membroj. Je la baloto k-do Wagenleither denove fariĝis 1a prezidanto, kiel
revizoro aperas nun unuan fojon la nomo Deubler, - li poste restis ĝis Tria Regno kaj
post 2a mondmilito en la Munkena E.-grupo Laboro por longaj jaroj unu de plej
gravaj apogiloj de nia movado.Jam antaŭe, je 6a de Februaro 5 burĝaj
grupoj interkonsentis fondi Esperanto-Ligon Munkenan;la fondo okazis je 7a de
Marto, 1a prezidanto Hans Koch,
vicprezidanto Karl Meyer, sekretario G.Strößner; aliĝis poste nun ankaŭ
Verda Stelo kaj la 1910 fondita propaganda grupo. La laborista grupo
interkonsentis post letero de Koch kunlabori rilate Esperanton. Proklamo de
respubliko de sovetoj komence de Aprilo ankoraŭfoje malhelpis pacan
evoluon, sed tiu respubliko ne daŭris
longe, kaj je la 20a de Junio okazis
unua ĝenerala kunveno de Ligo, aranĝita
en altnivela restoracio Humpelmayr kaj ankaŭ kun posta amuza vespero.
Ekskursoj al Solln kaj Grünwald por renkonti la tieajn samideanojn sekvis same
kiel granda propaganda vespero, -la ĵurnalo de laborista grupo
konstatas, ke la elspezojn de 400.--M
pagis la Ligo! E.-kursoj sekvis, komuna
Zamenhofa festo bone sukcesis, do,
evidente Munkena E.-vivo denove komencis flori. Sed ankaŭ la Bavara
E.-Ligo denove aktiviĝis; oni renkontiĝos en Augsburg kaj sendis
leteron al la Bavara Kultura Ministerio, ke oni akceptu enkondukon de Esperanto
je popol= kaj pli altnivelaj lernejoj,
kiu restis bedaŭrinde ankoraŭ sen sukceso. Tamen, ni ne
forgesu: Antaŭ 1a mondmilito ekzistis en Germanujo 162 burĝaj grupoj
kun 3345 ordaj kaj 532 eksterordinaraj membroj,
nun 1919 restis ankoraŭ nur 49 grupoj kun 935 ordaj kaj 197
eksterordinaraj membroj!
1920 komencis kun la kutimaj jaraj kunvenoj. Je 5a de Januaro jam laborista
grupo kunvenis en nova restoracio Westermühle; post rezigno de k-do
Wagenleither unue fariĝis k-do Wendler prezidanto, - sed li jam dum Aŭgusto
rezignis kaj k-do Deubler nun fine prenis la oficon (kiun li retenis ĝis
Januaro 1933, kiam la faŝistoj
disbatis la laboristajn grupojn, ankaŭ la laboristan Esperanto-grupon).
Dum 10a de Januaro fondiĝis nun Katolika grupo, grupestro sam-ano Sappl, kaj 1 tagon poste grupo Nymphenburg. Dum
Marto la katolika grupo jam posedis 50 membrojn, aŭtune estis 85 kaj oni interkonsentis
tial eldoni propran informilon! Dum vintro ŝanĝiĝis estraro:
Nova prezidanto:kooperatoro Lucas, sekretario Joh.Bernhard.Same la Munkena
Esperanto-Ligo ricevis post morto de vicprezidanto Meyer tute novan
estraron:Prezidanto Dr.Theilhaber, vicprezidanto Gustav Ziegler- Bernhard kaj
li estis post 2a mondmilito fidelaj membroj de supre menciita grupo Laboro. La
Ligo kaj la katolika grupo strebis nun E.-instituton sole por komerco, kaj ili
iom sukcesis. Alia sukceso estis fina akcepto de Esperanto kiel
laŭvola fako je popollernejoj. Laborista grupo tiam interne okupis sin pri
statutoj de intencita internacia ligo, -sed oni same aranĝis someran
feston en Solln, disdonis tiom
sukcesplene 4.000 flugfoliojn por aŭtuna varbado, ke ekz. Deubler povis
estri 2 kursojn kun po 20 gejunuloj kaj Stölzl 120 de li varbitajn kursanojn en
Isaria-Zäbler-fabriko. En ĵurnalo de laborista grupo aperis nun ankaŭ
unuan fojon nomo de k-do Winter, kiu same poste estis kaj restis dum jardekoj
grava apogilo de Munkena E.-vivo.Malbone jam tiam la plendo, ke oni malpurigis
la varbafiŝojn por Esperanto per svastikoj kaj fiskribaĵoj kiel juda
trompo. Proteston kontraŭ tiu agado en gazetoj Ligo rifuzis, - kio nun
laboristojn ĉagrenis. Ili atendis venontjaran Internacian Kongreson en
Prag, kie estu fondota Internacia
E.-Laborista Ligo;kaj kiam dum Decembro Germana Laborista Esperanto-Ligo (kiu
dum Aprilo 1919 oficiale estis komencinta sian laboron) malpermesis kunlaboron
kun burĝaj grupoj, Munkena
laborista E.-grupo ek de nun zorgis pri E.-kursoj je laborista akademio. En la
Ligo fine de jaro s-ano Ziegler rezignis kiel vicprezidanto kaj sekvis s-ano
Hechtl, kiu ankaŭ ankoraŭ dum
multaj jaroj restis tre aktiva membro. La Germana Esperantisto informas nun pri
bona kunlaboro de (burĝa) Ligo kaj katolika grupo, kaj en Der
Bundeskamerad (eldonisto "Sammlerbund-Union"), kiu publikigis
E.-rapidkurson de s-ano Koch, ni legas
pri ankoraŭ 5 grupoj (Altstadt,
grupestro Tressel; Ost, grupestro Wohlfahrt; Süd, grupestro Strößner; Nord, grupestro Eckl kaj Nymphenburg, grupestro
Brendel, kiuj apartenas al nunnomita
Esperanto-Verband München e.V.); krome katolika grupo, grupestro Lucas, kaj laborista grupo,
grupestro Deubler. En letero al GEA informas Koch, ke la 1904 novfondita
Esperanto-grupo unue 1920 reaktiviĝis kaj konsistis nur el postmilitaj
membroj, -entute ni devas konstati, ke
la nomoj de diversaj grupoj sufiĉe ofte ŝanĝis, same kiel la membroj ŝanĝis la
klubmembrecon. Tamen, kelkaj nomoj ĉiam
denove aperas dum jaroj kaj tiele zorgas por iom da kontinueco.
La jaro 1921 alportis pluan progreson.Je 15a de Januaro aperis en
Bayer.Verkehrsblätter (Organ der bayer.Verkehrsbeamten) publikigo de referato
de Oberpostverwalter Jacob pri Esperanto je 5a de Februaro, kaj, ĉar
altranga poŝtisto Dr.Reindl subtenis ĝin, venis tiom da
interesuloj, ke Jacob devis ripeti la
referaton 2 semajnojn poste.Car nun en Bayer.Verkehrsblätter de 9a kaj 12a de
Februaro la atentigoj pri tiuj referatoj estis tre pozitivaj, ekestis je poŝt-
kaj fervojaj administracioj multaj E.-kursoj kun ĉirkaŭ 340
partoprenintoj! Varbcele la Ligo aranĝis ankaŭ ekspozicion je la
paroladoj de Jacob, kiujn ĉirkaŭ
1500 homoj vidis, - sed bedaŭrinde la membraro de Ligo tial ne vere
pligrandiĝis. En grupo Altstadt, kiu komence 1921 posedis 48 membrojn kaj
kies estro antaŭe estis s-ano Tressel, nun fariĝis estro la supre
menciita Josef Jacob, - kiu cetere ankaŭ antaŭe estis Volapükisto kaj
kiu nur 1919 konvertiĝis. Dum aŭtuno oni decidis malfondi la ĝisnunan
enregistritan E.-asocion kaj nove fondi iun pli malfirman E.-kartelon de
diversaj grupoj, sed ankaŭ kiel enregistrita asocio.Aliĝis tuj grupo
Altstadt, grupo Nord (= iama grupo de
1904!), grupo Ost (= iama grupo Verda Stelo) kaj katolika grupo. 1a prezidanto
fariĝis Dro Francke, 2a prezidanto
Koch.De laborista grupo ni aŭdas, ke novfondita Internacia Laborista
Esperanto-Ligo -kies nomo post Prago ŝanĝiĝis al Sennacieca
Asocio Tutmonda (mallongigo SAT)- eldonis propran gazeton Esperantista
Laboristo, kaj ke Munkeno posedis plej
multe da abonantoj. Interese ankaŭ komencanta korespondado kaj
Esperantokursoj je politikaj malliberuloj.La grupo estis maldekstra, preskaŭ
ĉiuj membroj apartenis al iu tia partio aŭ/kaj al sindikato, -kaj eble tial ili estis tiam ankaŭ iom
sukcesaj: Oni nun eĉ fondis subgrupojn,
unue en Schwabing, poste ankaŭ
en Neuhausen, Sendling, Giesing kaj
Haidhausen, disdonis ĉi-foje eĉ 10.000 flugfoliojn, kaj en kursoj je
supre menciita Laborista Akademio estis 34 kaj je komunista junularo de
Bayerische Motoren-Werke 21 partoprenintoj.La laborista grupo nun posedis 65
membrojn, kaj tiu forteco ankaŭ
donis memfidon: Kvankam oficiale ja ne estis dezirite, la grupo ŝatis la kunlaboron kun
Ligo, kaj decidis dum Novembro nun ankaŭ
aliĝon al la Kartelo (ek de Februaro Winter jam partoprenis kiel delegito
ties kunsidoj). Notinde estas ankoraŭ, ke je 29a/30a de Januaro 1921
okazis per Saksa E.-Instituto - kiu tiam ankoraŭ laboris por tuta
Germanujo-en Munkeno la unua oficiala E.-ekzameno en Bavarujo kun entute 14
kandidatoj; de klubo partoprenis instruan ekzamenon d-ro Francke kaj Koch, la lingvan kapablecan ekzamenon i. a. Jacob
kaj Ziegler;de laborista grupo partoprenis Deubler kaj Ledl, - kaj la ekzamen-elspezojn repagis la grupo
je propono kaj decido de ĉeestantaro,
post kiam la kasisto (laŭ ĵurnalo kun malgaja mieno) jesis, ke
en la kaso estis sufiĉe da mono. Je la ekzameno ĉeestis urba lerneja
konsilisto Baier persone kaj kiel reprezentantoj de Germana Regnapoŝtministerio
Dr.Reindl, supre jam menciita, de Bavara Komercministerio iu Dr.Gilch kaj de
distrikta instruista asocio distrikt-superainstruisto Meier, do, temis pri vere ceremonia afero, kiu ankaŭ taŭgis varbcele, -kaj ĉio
kune helpis, ke ekz. (laŭ Germana Esperantisto) demokrata kaj pacifista
gazeto Süddeutsche Presse preskaŭ ĉiutage informis pri Esperanto kaj
ankaŭ ĉiujn informojn de la Munkenaj E-grupoj publikigis. Tio ebligis
aranĝi multajn prelegojn kaj kursojn, i.a. 2 kun 50 partoprenintoj sole
por policistoj kaj 3 (progresigaj) kun 60 partoprenintoj sole por poŝtistoj.Fakte
tiam fondiĝis decembre ankaŭ poŝtista (prezidanto Jacob) kaj
policista (prezidanto N.Jennuwein)-E.-grupoj, -sed ekz. poŝtista grupo
rifuzis aliĝon al alia esperantistaro, ankaŭ al laborista grupo, kaj
post iom da tempo ĝi ne plu ekzistis. Sed momente ankoraŭ ĉiu
grupo prosperis, kaj ekz. je jarfino la katolika grupo povis informi pri granda
varbvespero en Kolping-domo, kiu kaŭzis
8 kursojn kun ĉirkaŭ 100 partoprenintoj kaj bonege vizititan (pli ol
200 personoj!) Kristnaskan feston, kie
i.a. ankaŭ UEA-delegito Tressel parolis pri Esperanto kaj UEA. Laborista
grupo povis konstati ĉirkaŭ 230 partoprenintojn je diversaj kursoj,
sed ankaŭ ĉefe sukcesplenan laboron eksteren; per ĝia helpo
ekestis aliaj E.-laboristaj grupoj i.a. en Garmisch, Miesbach, Traunstein kaj eĉ en Linz/Donau! Ili
skribis 550 leterojn kaj 1922 fondis ankaŭ propran distriktan asocion, prezidanto fariĝis Deubler, sekretario
Winter, kasisto Hauber (kiu ankaŭ
post la 2a mondmilito dum jardekoj kunlaboris en la sama funkcio en Munkena
E.-grupo Laboro!).Cetere ne estas multe rakontinde pri E.-vivo en Munkeno dum
tiu jaro.Interese, ke komence de 1922 grupo Altstadt (denove) ŝanĝis
nomon kaj kiel Esperanto-Klubo Munkeno aliĝis al GEA. Germana Esperanisto
informas dum tiu jaro ankoraŭ 6-foje pri paroladoj, kursoj kaj ekzamenoj
en Munkeno, ankaŭ de laborista
grupo (ĝi informas en ĵurnalo pri kurso je Laborista Akademio kun 100
personoj). Okazis laŭ klub-aktoj kiel kutime jaraj kunvenoj (E.-Klubo
posedis nur ankoraŭ 30 membrojn,
laborista grupo estis duoble forta,
-sed ili ankaŭ disdonis dum tiu jaro 20.000 flugfoliojn!), karnavala,
Zamenhofa kaj Kristnaska aranĝoj,
- sed iu vere grava afero ne okazis en Munkeno dum tiu jaro.
1923 alportis ĉiam pli grandan inflacion:Monatan kotizon oni fiksis per
ekvivalento de 500 g da markbutero, -kaj tial eblis donaco de E.-Klubo al
Esperanto-Instituto por Germanujo pri 20.000.--M! Cetere (denove) ne okazis
gravaj ŝanĝoj en la Munkena E.-vivo: Je jaraj kunvenoj la malnovaj
estraranoj estis denove elektitaj,
E.Klubo atingis 45 membrojn, ĉiuj
grupoj aranĝis kursojn kaj dum Majo denove efektiviĝis lingvaj
ekzamenoj kun entute 39 kandidatoj, sed ĉi-foje ne nur el Munkeno, sed
ankaŭ el Sud-Bavarujo).Malbona okazaĵo estis la malpermeso de Germana
metia ekspozicio, tie afiŝi por
Esperanto, - ni rememoras, ke 1912 la
urbo Munkeno tiam donacis al la esperantistoj 500.-M por subteni propran
standon, kiun poste vizitis la Bavara
Princregento, bedaŭrinda ŝanĝo!Dum oktobro petis Winter eksigon
kiel 2a prezidanto, ĉar li devus
estri multe da E.-kursoj, anstataŭis
lin k-do Heindl. Fine de jaro laborista grupo devis translokiĝi de sia
longjara renkontejo al nova restoracio Schillerhof, - kie ili restis ĝis
disbato 1933, kaj kie ankaŭ post 2a mondmilito la Munkenaj esperantistoj
unue renkontiĝis! Je komenco de 1924 informas Germana Esperantisto pri
Munkeno:Kartelanoj 8 societoj kun entute 180 membroj... Rezulto de la pasinta
jaro: Malmulte da progreso ĉe ne-laboristaj rondoj, kontentige inter laboristaro. La gazetoj pli
favoraj ol antaŭe. Deubler aliflanke plendis je jarakunveno komence de
Januaro pri mankinta eĥo de sindikatoj kaj partioj, sed bona resonado je Bavara distrikto, kiu nun ĉirkaŭis 18 grupojn kaj
preskaŭ 400 membrojn. Nova nomo kaj novelektita kiel 1.sekretario estis
k-do Flatz, kiu same kiel k-do Bitzer (kiun la laborista grupo elektis kiel
delegiton por ĉi-jara kongreso en Chemnitz) ankaŭ post 2a mondmilito
multjare treege kunlaboris je grupo Laboro. La monatan kotizon oni plialtiĝis
de 0, 2o al 0, 3o RM (kaj ek de 1a de Julio al 0, 75 RM).Fine de Januaro Klubo
ankaŭ elektis ĝisnunan estraron denove, sed dum oktobro rezignis Jacob, kaj Koch,
kiu fakte jam dum lastaj jaroj estis la spirito de ĉio, fariĝis 1a prezidanto. Li ankaŭ
estis la instruisto, kiu en Deutsche
Stunde in Bayern ek de Oktobro prizorgis radio-Esperanto-kurson;aliajn kursojn
en Volkshochschule estris Dr. Francke kaj Deubler. Je filatelista ekspozicio
dum Julio ricevis 1.200 vizitintoj E.-flugfolion.Tre grava tiam estis en Genf
decido de Ligo de Nacioj dum 20an de Septembro, akcepti Eperanton kiel
permesatan lingvon je telegrafio kaj telefona radio.Tiuj okazaĵoj
kunhelpis denove atingi pli grandan nombron da interesitaj homoj, laboristoj informis vintre pri 6 kursoj kun
140 komencantoj; k-do Späth fariĝis 2a prezidanto, ankaŭ li poste je
grupo Laboro restis longjare fidela membro.
1925 komenciĝis jam iom komplike por laboristaro, ĉar ili ne trovis k-don, kiu estis preta labori kiel 2a prezidanto, -
do, oni decidis momente rezignacii.Mi ankaŭ ne scias, ĉu ili en
postaj jaroj posedis 2an prezidanton, ĉar la ĵurnalo de la laboristaro
finas je 2a de Decembro, kaj poste mi
nur trovis malofte informojn pri ili en Germana Esperantisto. Sed cetere la
grupo dum 1925 estis ankoraŭ sufiĉe vigla; laŭ la konstato de
Deubler, ke Esperanto estus precipe
afero de iom malaltaj popoltavoloj, laborista grupo sukcesis malfermi novan
grupon Westend kaj vintre komenci novajn kursojn kun 90 komencantoj, do,
ili estis iom kontentaj.En Klubo oni decidis esti kuraĝa, kaj invitis la venontjaran (15an)
GEA-Kongreson al Munkeno, kaj 14a
GEA-kongreso en Magdeburg akceptis tiun inviton. Antaŭe necesis garantiaĵo
de 1.000.- RM, kiun la Munkenanoj devis
kolekti kaj je kiu ankaŭ laborista grupo kunhelpis.Oni poste fondis Lokan
Kongres-Komitaton (LKK), al kiu ĉefe
apartenis Dr. Francke, Koch, Tressel, Bernhard (de la katolika grupo) kaj
Schmalzl (de la Bavara distrikto).La sekvontaj bultenoj de Klubo (kiujn ili ek
de 1924 neregule aperigis) nun same varbis por kursoj por pliperfektiĝi en
Esperanto, publikaj paroladoj kaj
partopreno je la kongreso 1926. Kongreskotizo estis 5.-RM. La unue planitan
daton de Pasko oni poste devis ŝanĝi al Pentekosto. La programo
montris i. a. Pentekostan vendredon gvidadon tra Löwenbrauerei, Pentekostan sabaton gvidadon tra la urbo kaj
Interkonatiĝan Vesperon en Augustinerkeller, Pentekostan dimanĉon
solenan malfermon en la malnova urbdoma salonego - kiel reprezentanto de la
urbo aperis antaŭa 1a urbestro,
nuna urbkonsilisto Schmidt, kiu fervore kontraŭis furiozajn atakojn
de dekstre-radikaluloj, kiuj provis
identigi sovetan kaj Esperantan stelon-cetere multajn labor= kaj fak-kunsidojn,
krome vizitadon de Germana Muzeo kaj Pentekostan mardon ekskurson al
Garmisch-Partenkirchen kaj fine grandan varbvesperon kun propagandparolado. Dum
kaj por la kongreso aperis profesia publikaĵo Das Esperanto als
Kulturfaktor kun tre interesaj artikoloj (estis volumo 6 de tiu serio). Fakte
partoprenis ĉirkaŭ 300 gesamideanoj, kiuj laŭ Germana
Esperantisto ĉiuj estis tre kontentaj, - kio certe ankaŭ validis por
la LKK kaj la aliaj Munkenanoj, kiuj
vigle kunlaboris kaj preparis. Cetere dum la jaro okazis la kutimaj jaraj
renkontiĝoj (Klubo ricevis novan 2an prezidanton Friedrich Hell, Koch restis 1a), ni legas, ke E.-grupo de policistoj ampleksis
pli ol 70 membrojn, kaj pri sukcesplena
Zamenhofa festo. Interese ankoraŭ,
ke nun laŭ Germana Esperantisto en Bavarujo ekzistis 3
ekzamenkomisionoj, nome en München,
Nürnberg kaj Augsburg, kaj en Munkeno
apartenis al ĝi studprofesoro Lang,
advokato Dr.Francke,
Deubler, Koch kaj kooperatoro
Lukas.
1927 ni ne multe aŭdas pri la Munkena E.-vivo.En la kartelo estas ankoraŭ
5 grupoj, estraranoj Dr.Francke kaj Koch
estis denove elektitaj.Sukcesis per granda vitroafiŝo en la ĉefstacidomo
milojn da ĉiutage pasantaj vojaĝantoj atentigi pri Esperanto; ĝi
nomis inform= kaj la kunvenadresojn. Aperis La Esperantisto en Germanujo, gvidlibro tra la germana lingvo de Hans Koch
kiel gramatiko de la Germana lingvo en Esperanto.Je eksterordinara kongreso de
Laborista Esperanto-Asocio Pentekoste en Leipzig Deubler elektiĝis kiel 1a
prezidanto, -kaj ankaŭ iomete tipe: Dum Oktobro ne invitis Klubo sed la
Munkena laborista E.-grupo al 40 jaroj Esperanto. Krome estis dum Oktobro
kapableco=, kursestra kaj instruista ekzamenoj, kie Dr.Francke, Koch kaj Deubler formis la komisionon, partoprenis 19 kandidatoj, plej multaj el Munkeno, Pasing, Dachau kaj Untermenzing. Grava komuna
afero estis nun dum Decembro peticio de la E.-karteloj en Munkeno kaj Nürnberg
kun subteno de GEA kaĵ LEA al Bavara Lando-Parlamento, ke oni, kiam ekzistus emo, permesu nedevigan E.-instruon je ĉiuj
mezlernejoj en Bavarujo.
1928 la Bavara Lando-Parlamento pritraktis tiun peticion; dank'al
Arbeiter-Esperantist (oficiala organo de la Laborista Esperanto-Asocio por la
Germanlingvaj regionoj), kiu grandpaĝe
informis, ni scias tre detale pri la
diskutado: Unue la referanto de la Bavara Popolpartio iom kontraŭis, precipe pro financaj problemoj, sed la kun-referanto Dr.Hoegner de la
Socialdemokrata Partio-kiu post la 2a mondmilito ankaŭ estis kelkan tempon
Bavara ministroprezidanto - subtenis la peticion pro celtaŭgeco de
Esperanto.Tre maliĉe tiam kontraŭis la nacisociista
parlamentano, ĉar E. estus
eltrovita de judo, kaj kiel konate la
judoj jam ĉiam estus kontraŭ la Germana kulturo. En la saman noĉon
batis la germannacia deputito, kiu krome altiris Idon por malaltigi
Esperanton.La komunista parlamentano denove laŭdis Esperanton, kiu estus treege facile lernebla por multaj
homoj/popoloj, -sed Bavara Kulturministro diris, ke oni devus ankoraŭ atendi, ĝis opinioj estis pli certaj. Dr.Hoegner
kontraŭis tiun atendon kaj proponis pozitivan decidon, sed, ĉar la unua referanto denove substrekis
la laŭdire financajn problemojn,
parlamento kontraŭ la voĉoj de socialdemokratoj kaj komunistoj
decidis, ne akcepti la peticion.Certe bedaŭrinda rezulto, kaj ankaŭ
jam iom da averto por faŝista estonteco!Cetere dum la jaro okazis kiel
kutime diversaj varbparoladoj,
kursoj, aranĝoj;kartelo nun
ankaŭ eldonis propran varbfolion, - malgraŭ tio membraro iom plimalgrandiĝis, unuflanke, ĉar la vigleco de multaj
malnovaj anoj laciĝis, kaj
aliflanke, ĉar la ekonomia situacio
komencis plimalboniĝi, jam ekzistis
sufiĉe multaj membroj, kiuj ne plu
povis pagi la kotizon. Do, je jarfino la
Klubo posedis nur ankoraŭ 28 membrojn.
Dum 1929 ankaŭ ne estis multe por rakonti. Nature okazis kiel dum antaŭaj
jaroj jarkunsidoj, per informiloj Klubo
atentigis al kursoj, diskutvesperoj,
prelegoj ktp., tamen rilate al problemo de novaj membroj skribis Koch je 19a de
Februaro al Deubler tre interesan leteron,
el kiu mi rajtas poste laŭvorte citi (kaj certe ankoraŭ hodiaŭ
multaj aliaj tute konsentas):
Sie müssen denken, daß die Leute bei uns "Beamte" sind, die mit der
Tatsache, daß sie nun versorgt sind,
sich voll zufrieden geben und oft eine geistige Betätigung als nicht zum
Dienst erforderlich für überflüssig halten.
(Traduko: Pripensu, ke la homoj
ĉe ni estas burokratoj, kiuj estas
tial, ke ili ricevas certan renton, tute
kontentaj kaj ofte opinias, ke intelekta
okupo kiel por la servo ne bezonata estas nenecesa.)
Dum Junio oni festis en Nürnberg 20-jaran jubileon de Bavara Landa-Ligo, kaj
dum Oktobro okazis en Lindau lingvaj ekzamenoj per la Munkena
ekzamenkomitato, sed, same kiel traveturon de karavano al
E.-kongreso en Budapest certe kelkaj Munkenanoj uzis por kontakti kaj praktiki,
la plimulto ŝatis iom dormeti.Pro tiu mankinta vigleco ankaŭ ne
okazis festo je 25-jara fondiĝo de grupo de 1904, - aliflanke la 5an de Oktobro la laboristoj
festis sian 20-jaran jubileon!Ili ankaŭ fondis Laboristan E.-Ligon en
Munkeno kaj ĉirkaŭaĵo, 1a
prezidanto fariĝis Deubler, kaj ili organizis kursojn en Innere
Stadt, Süden, Norden,
Osten, Westen, Moosach,
Allach, Dachau kaj Unter-Menzing, - do,
tie Esperanto ankoraŭ iomete prosperis.
1930 komenciĝis kiel regule kun jaraj kunvenoj, -neniuj estrarŝanĝoj-
kursoj kaj paroladoj.Klubo posedis ankoraŭ 27 anojn.En Germana
Esperantisto ni legas pri Paska kunveno de Bavara Esperanto-Ligo (kiu inter
krampoj nomiĝas:Landesverband Bayern des Deutschen Esperanto-Bundes E.V.)
en Munkeno, kie oni priparolis novan statuton kaj povis konstati kontentigan
evoluon de la ligo, - ŝajnas, ke oni sin mem trompis. Tamen, je jarfino
ankoraŭfoje iom nova impeto: En Süddeutsche Sonntagspost aperis granda
intervjuo kun s-ano Hell (kiu jam de 1926 anstataŭis Dr.Francke kiel 1a
prezidanto en Munkena kartelo), en kiu li i.a. diris (tradukite):
E. estu mondhelplingvo, kiu ofertas al ĉiu, kiu posedas nek tempon nek monon, eblecon eksterlande pri ĉio kompreniĝi.
Ke oni jam ekkonis tiun ĉefan celon,
pruvas la fakto, ke la Munkena E.-laboristaro estas la plej forta
grupo, ĉar ĝiaj membroj (ĝenerale
laboristoj) ne posedas la eblecon lerni kelkajn fremdlingvojn, sed ankaŭ emas eksterlanden.
Rekompenco por tiu intervjuo estis la promeso, senkoste instrui E. 10 semajnojn
al la legantaro de ĉi-gazeto, - kaj
vere anoncis sin 160 partoprenontoj, de
kiuj Hell post sukcesa enkonduka parolado en Teknika Altlernejo instruis mem
120, Koch 40 aliajn, kiuj jam scipovis fremdan lingvon. Certe
kartelo povis esperi pri novaj membroj,
des pli, ĉar pli ol 70% de
partoprenintoj restis ĝis fino de kurso je 22a de Februaro 1931. Sed tiam
ekestis bedaŭrinde ankaŭ personaj problemoj inter Hell (kiu
estis/sentis sin profesie la pli altranga oficisto) kaj (malpli altranga
oficisto) Koch; tiom pli, ĉar en Klubo estis Koch la unua kaj Hell la dua
kaj en kartelo estis inverse! Ekstere oni ne trovis vere kontentigan solvon por
daŭrigi la kursojn, kiuj ĝis nun ja okazis senkostaj, - sed la instruejoj
kostis luprezon, kiun neniu posedis!
Koch informis en tre interesa letero al GEA pri la situacio en Munkeno, kaj
i.a. konstatis, ke E.-grupo de 1904 ne plu ekzistis pro manko da membroj, same
kiel katolika grupo, ĉar Lukas
profesie transloĝiĝis, kaj bedaŭrinde li nun ankaŭ devis
skribi malbonajn informojn rilate laborista grupo.Por laboristoj monda ekonomia
bankroto-ĝi kaŭzis fine de 1932 ĉirkaŭ 30 milionojn da
senlaboruloj, sole en Germanujo 7 milionojn- estis nature precipe peza, ĉar
ili ja ne posedis iun kroman monon. Tial ankaŭ la kvereloj inter la
laboristaj partioj pligrandiĝis, - kaj tio montris nature konsekvencojn
ankaŭ je Munkena laborista E.-grupo:Ili disfalis, la malpli granda
radikala parto tute neis kunlaboron kun kartelo, la pli granda, modera grupo de Deubler
volonte kunlaboris, sed ne posedis
monon.Do restis kvazaŭ sole Klubo,
kiu konsistis el ankoraŭ nur 27 membroj; sed almenaŭ ili ĉiuj
bone estris la lingvon kaj nature varbis por Esperanto ĉiam, se eblis.
Tiumaniere ili povis vidi fine de Oktobro sukcestravivaĵon:La Munkena
UEA-delegito Tressel ricevis de s-ano Anton, grafo de Pestalozza, inviton paroli en Rotary-klubo pri
Esperanto, kaj je tiu parolado
partoprenis i.a. poeto Thomas Mann,
generalmuzikmajstro Hans Knappertsbusch, intendanto de la Nacia Teatro
barono de Franckenstein, rektoro de la
Teknika Altlernejo sekreta konsilisto Dantscher kaj multaj aliaj
eminentuloj, kiuj poste ĉiuj tre
aplaŭdis;dum la diskuto grafo de Pestalozza ankoraŭ menciis, ke ĵus
aperis nova gazeto de Rotary en Esperanto! Nature tio estis kuraĝiga
afero, sed bedaŭrinde ekstere ne multe helpis, same kiel la aliĝo de jam tiam famkonata
bavara humoristo Michel Ehbauer (kiu ankaŭ post 2a mondmilito dum multaj
jaroj ĝojigis la s-anaron) ek de unua de Novembro. Jam dum Kristnaska
festo kun ĉirkaŭ 60 partoprenintoj Ehbauer aktive kunlaboris per
humoraj kantoj ktp., - kaj la konsekvenco: Je jara kunveno 1932 li fariĝis
2a prezidanto de Klubo, ĉar Hell rezignis (1a prezidanto nature restis
Koch).La Klubo posedis ĉiam ankoraŭ 27 membrojn, - ili konsentis
depost multjara tia varbado unuan fojon rezigni pri Esperanto-kursoj, ĉar
ekstera financa situacio estus tro malbona!Tamen, inter si ili ne volis perdi
la bonan humoron kaj tial ili aranĝis (ankaŭ kun bona sukceso)
karnavalan feston, - kiun nature jam Ehbauer estris.
En Germana Esperantisto ni ankoraŭ povas legi pri diversaj referatoj kaj
prelegoj, precipe ankaŭ pri
problemoj kun latina lingvo kiel monda helplingo, cetere oni nenion plu scias pri Munkeno mem
kaj nur kelkfoje informis pri renkontiĝoj de Bavara E.-Ligo en Regensburg
kaj Ansbach. Sed nun komenciĝis nova kaj malfeliĉa jaro 1933.
Je 13a de Januaro okazis la kutima jara kunveno en Klubo; Koch kaj Ehbauer
restis estraranoj kiel antaŭe, Klubo posedis ankoraŭ 25 membrojn. kaj
nun okazis vere tre interesa evento: Por aktivigi la membrojn Klubo decidis,
aranĝi komune tiel nomatan Vivantan Gazeton, kie ĉiu de la partoprenantoj
skribis/aldonis iujn (plej ofte humorajn) tekstojn; tiu gazeto aperis je 2a de
Februaro kaj enhavis i.a. jenan raporton de iu Jos.Greil, Dipl. Volkswirt pri -
kelkmonate poste certe danĝera - (fantazia)
Intervjuo kun Adolfo Hitler.
Kiel raportisto de la "Vivanta
Gazeto" en la "Brundomo".
Je la deka horo
antaŭtagmeze. La bruna domo situas en vintra suno. Bluokulaj, blondharaj junuloj en bruna uniformo promenas
antaŭ la brunpalaco en Briennerstrato. Mi forlasas la verdstelan aŭtomobilon
de nia verdsentanta redakcio kaj supreniras la ŝtupojn. La soldato antaŭ
la pordo levas la manon je la saluto "Vivu Hitler!" Mi montras mian
preskarton
kaj povas pasi.
Kvin minutojn poste mi iras tra la tapi†skovrita vestiblo. La granda
"tamburisto" staras je la fenestro kaj ludas kun kurtenŝnuro. Li
turnas sin kaj petas sidiĝi.Tuj li komencas sian paroladon. La frazoj
estas pezegaj. Estas ĝojo vidi, kiel Hitler regas la materion. Li ankaŭ
scias ĉion pli bone. Pardonu --- mi demandas, -- kiel vi opinias reĝimon
de la plej granda ŝparemo?
Nu, tio estas tre simpla, diras Hitler.La oficistoj kaj laboristoj ne
plu ricevas monon.Do, ili estos edukataj je ŝparemo. Mia dua demando:
Ĉu vi
kredas, ke Germanujo povas eksporti
germanajn komercaĵojn, se gorĝpremos la Ĉimporton? Hitler
piedobatas."Kiu kontraŭstaros
al mi, tiun mi disĵetos".Ankoraŭ sub la Ĉpordo mi demandis:
Kaj la satiraj ĵurnaloj, ĉu ĉiuj ĉi estos malpermesataj en la Ĉ"Tria
Regno"? Ĉefe tiujn mi malpermesos en mia regno, respondis Adolfo, ĉar en mia Ĉregno neniu ridos pri
io.
Rimarko de la
Redakcio: Tiu ĉi raporto estis
verkata jam antaŭ la 30a de januaro.Dume Fortuno donis al Hitler la tutan
potencon kaj la sekvontaj tempoj montros,
ĉu li savos Germanujon. La aŭspicioj estis ne tro grandaj: Je
la tago de la potencakcepto estis glitvetero------ ĉu la nova kanceliero
glitos?-----
Kaj jam komenciĝis la malfeliĉo: Dum Klubo ankoraŭ laboris kiel ĝis
nun, GEA forsendis je 25a de Marto
cirkuleron, ke la Laborista E.-Ligo estis malpermesata, oficejon fermis la polico; ĉar
eblus, ke ĝisnunaj anoj de tiu
malpermesita organizo provus aliĝi,
GEA urĝe rekomendas atentigi ilin al senpolitika neŭtraleco de
la asocio. Je 7a de Aprilo estis planita prelego de Deubler, -ĉu ĝi
vere okazis, mi ne kapablis eltrovi. Mi
mem rememoras, ke oni post milito
rakontis, ke Deubler, Winter kaj Bitzer estis estintaj en koncentrejo
Dachau, sed kiam, kiel longe ktp ne
estis dirite. Sed ĝenerale oni rajtas diri, ke tiam ankoraŭ GEA kaj
(ankaŭ la Munkenaj) membroj esperis, ke temis nur pri nedaŭra
tendenco:Oni ja akceptis la nacian pliboniĝon, sed nature la Interna Ideo de Esperanto, -
kiun granda plimulto de aktivaj Germanaj esperantistoj ĉiam preskaŭ
same altestimis kiel la lingvon mem- tute malpermesis malamikecon kontraŭ
alilandanoj kaj rasan diskriminacion precipe kontraŭ judoj! Kaj nun
problemoj de GEA atingis ankaŭ Munkenanojn:Dum aŭtuno GEA fariĝis
samformita laŭ gvida-principo, -kaj tial je eksterordinara kunsido
restintaj 22 membroj de Klubo elektis la 1an prezidanton Koch kiel Obmann =
estron (kio ne multe ŝanĝis, ĉar Koch praktike jam delonge ĉiam
ĉion sole decidis pro manko de aliaj samgravaj aktivuloj) kaj cetere
kartelo perdis rajtkapablecon kaj estis elregistrita!Dum sekvantaj jaroj la
ekstera aktiveco de Munkenaj esperantistoj ĉiam pli kaj pli plimalgrandiĝis:
1934 oni festis ankoraŭ en malgranda cirklo de Koch la 25-jaran feston de
esperantistiĝo, sed je jarfino restis ankoraŭ nur 18 membroj, de kiuj
kelkaj eĉ delonge ne plu pagis kotizon.
1935 Koch devis doni al politika polico liston de ĉiuj membroj kaj skribis
private al iama esperantisto, ke estus
pli bone, vorton Eperanto tute ne
elparoli, por eviti molestiĝi; en
letero al tiama GEA-estro li plendis, ke ankaŭ en Germana Muzeo la ĝis
tiam troveblaj E.-gazetoj kaj =vortaroj estis forigitaj, kaj skribe opiniis, ke oni nepre devus atendi estontajn
progresojn je politika kampo, antaŭe
oni nun laborus por Esperanto, -
aliflanke oni publike fariĝu neŝatata. Cetere Koch jam en antaŭaj
leteroj kelkfoje informis, ke la
Munkenanoj tute ne dezirus fariĝi membroj de Deutsche Arbeitsfront
(Germana Laborfronto), kaj se leĝe
tio estus devigo, tiam ĉiuj eksiĝus,
-sed ili poste same kiel nun renkontiĝus en restoracio, kunsidus kaj inter
si parolus Esperante! Apude dirite GEA tiam ĉiam ankoraŭ posedis pli
ol 1800 pagintajn membrojn.
Sed 1936 nun fakte venis (almenaŭ por 10 jaroj) la oficiala fino. Ankoraŭfoje
Koch devis doni liston de membraro dum Januaro al la polico, Klubo posedis ankoraŭ 17 membrojn. Dum
Marto tiea estro Schmalzl en konsento kun Koch malfondis Bavaran Esperanto-Ligon.
Ehbauer partoprenis ankoraŭ kiel reprezentanto de Munkeno kaj anstataŭanto
de Koch Germanan E.-Kongreson Pentekoste en Weimar, sed kelkajn semajnojn poste
sekvis rondletero de GEA pri malpermeso de E.-movado, kaj je 15a de Julio 1936 GEA kun ĉiuj
grupoj inkluzive de la Munkena Klubo malfondiĝis!
reen
Kvankam dum Tria Regno la E.-organizoj estis devige malfonditaj, Munkenaj esperantistoj, same kiel en aliaj
germanaj urboj, ne tute rezignis. Ili
renkontiĝis regule private (iom neleĝe) en diversaj restoracioj, sed dum milito ek de 1942 bombaj detruoj ĉiam
denove necesigis ŝanĝojn, ĝis dum Januaro ü1945 la milito interrompis
ĉiun kuneston por kelkaj monatoj.Kelkajn tagojn post okupado de Munkeno
per Usonaj soldatoj 2a mondmilito finiĝis. Unue nun oni devis konstati la
perdojn kaj vundojn, sed ankaŭ
vidi, kio restis kaj eblis. Tiel en Germanujo, nature ankaŭ en la uson-okupita
regiono kaj tie ĉefe en Munkeno kolektis sin la esperantistoj, ne nur la
iamaj enloĝintoj, sed ankaŭ
sufiĉe multaj, kiujn la milito
alportis tien. Oni renkontiĝis kiel dum la pasinteco en Schillerhof, kie
ec ankoraŭ ekzistis ŝranko kun E.-aĵoj el tiama tempo, kaj post kelkaj monatoj Deubler jam provis
ricevi permeson por ree fondi Esperanto-grupon, sed unue sensukcese. Tamen oni
renkontis sin regule, -denove iom nelegale. Tial unue granda konsterniĝo, kiam je unu vespero usonana oficisto venis en
la restoracion, - kaj des pli surprizo kaj ĝojo, kiam li alparolis la ĉeestintojn en
Esperanto! Verŝajne tiu kontakto ankaŭ helpis, ke kelkajn monatojn poste al Dro Siegfried
Ziegler -kiu nun longjare restis la grava persono de Esperanto en Munkeno kaj
ankaŭ internacie akceptita de ĉiuj institucioj-je 2a de Decembro 1945
milita registaro permesis fondiĝon de Munkena Esperanto-grupo Laboro. Dum
Januaro 1946 tiam okazis la unua Generala Kunsido kun pli ol 100 gesamideanoj.
Je la baloto Dro Ziegler- kiu laŭ tiamaj militistaj reguloj
ankoraŭ persone devis responsi por la grupo- fariĝis 1a
prezidanto, 2a prezidanto Rudolf
Keller, kaj inter la ceteraj estraranoj
ni trovas aliajn konatajn nomojn kiel Bitzer, Hauber, Speth, Tressel kaj Wurm -
vidu kopion de rondletero de 9.2.1946 - kaj ekestis nun grandega varbado: Mono
antaŭ la monreformo ja ne plu estis problemo, sed multe pli malfacile estis ricevi la
paperon por la varbado! Tial ankaŭ apero de Ponto, kiun la rondletero de
9.2.1946 jam notis, daŭris multe pli longe ol antaŭe pensite: La unua
numero aperis dum somero 1947. Sed intertempe la membraro jam treege kreskis.
Dum Marto 1946 ni legas en rondletero de E.-Gruppe"Laboro", ke grupo
jam tiom pligrandiĝis, ke necesus labor-divido en sekcioj. La tiama urba lerneja
konsilisto Dr.Fingerle, kiu poste ankaŭ
scipovis paroli Esperanton kaj multajn jarojn subtenis ĝin laŭ
eblecoj, publikigis en ĉiuj
Munkenaj popollernejoj inviton al instruistaro, partopreni specialajn
E.-kursojn por posta E.-instruado al la lernejanoj. Eĉ radio Munkeno (tiam
ja ankoraŭ sub milita registaro) sendis intervjuon pri Esperanto. Dum
printempo nun ankaŭ komencis ekesti junulara grupo;la poste kelkjara ĉefo
de ĝi Hermann Heiß raportas, ke li
tiam legis en gazeto junulalvokan artikolon pri E., iris al renkontejo, - kaj
konstatis, ke kun li nun estis junuloj! Tamen ili diligente varbis, kaj post 2
jaroj la junulargrupo posedis proprajn statutojn, estis tre ŝatata membro
de distrikta junular-ringo, posedis ĉirkaŭ 100 membrojn, kiuj
aperigis ek de Junio 1948 eĉ propran gazeton. Ni posedis mem 7 urbajn sekciojn, kaj entute montris tiaman deziron de Germana
junularo, post longaj jaroj de izoleco nun
aktive kontakti eksterlanden. Sed ni revenu al 1946. Grupo Laboro tiam tiom
kreskis, ke la ĝisnuna renkontejo
(apuda ĉambro) en Schillerhof ne plu sufiĉis!!
Per kontaktoj oni rajtis nun dum jaroj kolektiĝi en salono de urba
gasfarejo Unterer Anger.Entute la Munkena grupo bedaŭrinde posedas nun nur
ankoraŭ malmultajn dokumentojn pri tieaj aferoj kaj aranĝoj dum la
jaroj 1946 kaj 1947. Sed mi bone scias, ke dum tiama tempo plimulto de la
aktivuloj kaj estraranoj (ankaŭ d-ro Ziegler) apartenis al SAT, kaj tial komence la aliaj sentis sin iomete
neagrable. Tamen, ankaŭ se en grupo Laboro la laboristoĵ iom estis
pli gravaj, ne estis en malamika, komunista maniero, sed ĝenerale en
konsento kun la burgxoj. Same okazis en aliaj (okcident-) germanaj
E.-grupoj, kaj do ili kune (re-)fondis
la 12an de Aprilo 1947 GEA = Germana Esperanto-Asocio ="Deutscher Esperanto-Bund"
kiel komunan kaj neŭtralan organizon por ĉiuj Germanaj esperantistoj.
Dro Ziegler fariĝis 1a prezidanto; sidejo estis Munkeno, kie
Engelbertstr.7 Dro Ziegler loĝis kaj laŭ licenco n-ro V 189 de 6a de
Februaro 1947 ricevis la rajton, malfermi sian eldonejon (kun libroj por/en Esperanto, interalie poste
aperis tie Ponto, la oficiala organo de
GEA, unuan fojon dum Julio/Aŭgusto
1947). Fakte la unuaj informiloj ĝis novembro nomis tamen ankoraŭ kiel
eldoniston E.-grupon Laboro. En informiloj kaj en Ponto oni urĝe petis
helpon per sendado de uzita papero kaj krome konatigis, ke verŝajne ne eblus, sendi al ĉiu membro 1 ekzempleron pro
manko de papero! Tamen Munkenaj esperantistoj nun agis tre kuraĝe kaj en
konsento kun GEA decidis, organizi Pentekoste 1948 la unuan postmilitan
Germanan Esperanto-Kongreson kaj helpe de junularo krome postkongresan
internacian Esperanto-junularan tendaron en Garmisch-Partenkirchen! Je la tiama
tempo, kiam (escepte la nevalora mono) ĉio mankis, ĉefe manĝaĵoj
kaj loĝejoj, tiu invito certe estis granda risko. kaj ekz. s-ano Koch (kiu
kiel burgxo post militfino komence al nova grupo Laboro iom malfidis, cetere
plendis, ke prezidanto ne estis
skribinta kelkajn afablajn invitvortojn al li,
kaj tial nur ek de 1948 denove aktive kunlaboris) skribis ankoraŭ
dum oktobro 1947 al p-ro Schmalzl, ke
atendo de miloj de partoprenontoj estus krima fantazio; li ankaŭ
rememorigis al pasintaj Germanaj E.-kongresoj, kie partoprenis ne multe pli ol
200. Sed li subtaksis la tiaman strebadon
de la esperantistoj kolektiĝi. Krome nun en Munkeno ekzistis alia, sufiĉe granda fundamento:Honora
prezidanto fariĝis la tiama ĉefurbestro de Munkeno Dr. Karl Scharnagl
kaj dank' al lia helpo dum Esperanto-kongreso 1948 Munkeno estis kvazaŭ
fermita por ĉiuj aliaj pli grandaj aranĝoj! Ciuj hotelaj litoj estis
rezervataj sole por esperantistaj kongresanoj, veturis por ili specialaj busoj ktp., -do, Esperanto ĝuis (denove) tiam vere
grandan respekton. Sed antaŭe okazis ankaŭ ankoraŭ sufiĉe
multaj rakontendaj aferoj: Dum Junio 1947 tre sukcese varbparolis por E. iama
kultura ministro de Hessen p-ro Strecker el Gießen. Munkena popola altlernejo
ofertis kursojn por Esperanto, Munkena
fervojista direkcio enkondukis je 10 fervojistaj fak-lernejoj E-kursojn -
respondece s-ano Hell, kiu intertempe nun ankaŭ denove trovis kontakton
kun Laboro- kaj precipe grava, unue je
Ludwig-Maximilian-universitato kaj ek de Januaro 1948 ankaŭ je Munkena
Teknika Altlernejo Dro Ziegler rajtis kiel universitata docento prelegi kaj
instrui en Esperanto! Kaj cetere je 9a de Januaro fondiĝis
Esperanto-Instituto de GEA (d-ro Ziegler, 1a prezidanto), kiu poste aliĝis al universitato
Munkeno. Dum Jara Renkontiĝo la 25an de Januaro 1948 tial pro tro multe da
laboro dro Ziegler rezignis kiel prezidanto de Laboro kaj fariĝis nun
Deubler nova grupestro. En jara raporto ni (hodiaŭ kun envio) legas i.a.
pri ĉirkaŭ 6.800 membroj de GEA, de kiuj sur papero 745 anoj
apartenis al grupo Laboro, - kiu
enspezis 10.000 RM kontraŭ 6.000 RM elspezoj, kaj pri katolika sekcio kun centro en
Munkeno, kiu posedis sole en
Okcident-Germanujo 500 anoj! Cetere la monda esperantistaro estis tiam tre
okupita por kolekti petskribojn al UN enkonduki Esperanton, kaj nature ankaŭ
la Munkenanoj tiele aktive helpis kaj kolektis;ili ricevis i.a.la subskribojn
de Dr.Michael Horlacher (CSU), prezidanto de Bavara Parlamento-kiu poste ankaŭ
estis Honora prezidanto de'l Internacia Junularkunveno post la Pentekosta
kongreso-, de Waldemar von Knoeringen,
landa estro de SPD, kaj de multaj aliaj Bavaraj parlamentanoj, krome de Bavara
kaj Munkena Sindikataj Ligoj, Bavara-SPD (kiu ja ankaŭ jam 1928 voĉdonis
por Esperanto kaj kiu 1947 same decidis) kaj Junulsocialistoj. Aliaj progresoj
estis konsento de urbo Munkeno doni al sufiĉe granda placo nomon de
Dro.Zamenhof kaj informo de Radio Munkeno pri regula E.-elsendado/kurso ek meze
de Aprilo. Kaj nun okazis la ĝis nun plej granda Germana Esperanto
Kongreso: 2.200 Germanaj, 365
Eksterlandanaj kaj 200 honoraj gastoj anoncis sin kaj je inaŭguro salutis
i.a. la Honora prezidanto Dr.Scharnagl,
la Bavara Kultura Ministro Dr.Dr.Hundhammer (al kiu la esperantistoj
dankis la enkondukon de E. je Ludwig-Maximilian-Universitato kaj Teknika
Altlernejo kaj fondo de E.-Instituto,
kaj kiu post granda laŭdo por Esperanto eĉ finis
esperantlingve per strofo de himno),
Urba lerneja konsilisto Dr.Fingerle parolis post ega varbado (sube)
sabate al 900 interesuloj en granda aŭditorio de Teknika Altlernejo pri
neceseco ankaŭ por filologoj, verki por Esperanto, kaj promesis venontjare mem paroli E.-lingve.
Direktoro de milita registaro en Bavarujo,
M.D.van Wagoner salutis skribe: The Governor extends to you his best
wishes for a most successful Congress, (t.e.:Guberniestro esprimas al vi plej
bonajn dezirojn por plej sukcesa kongreso) kaj same Dr.H.Ehard, ĉefministro
de Bavarujo deziris bonan aranĝon.Estis vere tre harmonia kongreso.La
findecido estis peto al registaroj de ĉiuj Germanaj landoj Esperanton
subteni kaj permesi instruon je lernejoj kaj universitatoj, -eĥo bedaŭrinde
estis malgranda:Nur el Berlino kaj Schleswig-Holstein venis pozitivaj
respondoj, cetere kaj bedaŭrinde ankaŭ el Bavario (malgraŭ la
promeso de Dr.Hundhammer kaj la skriba pozitiva resonado de 2/3 de Bavaraj
parlamentanoj rilate Esperanton) mankis respondo, do, la resto estas silento!
Post la kongreso 300 junaj en- kaj eksterlandaj esperantistoj el 15
landoj, inter ili 20 Munkenanoj, veturis en tendaron je
Garmisch-Partenkirchen, kie ĉiuj
parolis kaj kompreniĝis per 1 lingvo,
Esperanto! Efiko de tiu kongreso kun ekspozicioj, varbkunvenoj, speciala poŝtstampo, kaj
informoj en gazetoj kaj radio en Munkeno estis almenaŭ momente sufiĉe
granda.Al radio venis tiom da alskribaĵoj,
1362 entuziasmaj kaj nur 1 kontraŭa, ke oni nun 2-foje dum semajno sendis
E.-kurson, kaj poste devis ripeti ĝin;same
kiel Dr.Scharnagl (CSU) la sekvanta ĉefurbestro de Munkeno, Thomas Wimmer
(SPD) subskibis la petskribon al UN, kaj
(vidu supre) pli ol du trionoj de Bavaraj parlamentanoj, kiujn oni individue
demandis, respondis pozitive por
Esperanto. Bavara Instruista Asocio je kunsido en Munkeno Novembre unuvoĉe
akceptis Esperanton kiel instrufakon,
ankaŭ por popollernejoj kaj rekomendis precipe al junaj instruistoj
mem lerni ĝin. Dum Decembro la Esperanto-Instituto okazigis la unuajn
diplomekzamenojn en la universitato.Prezidis la anstataŭanto de'l rektoro
de la Universitato München, kandidatoj
estis: cand.phil. Helmut Angstl kaj dipl.ing.Curt Dellian, ambaŭ Munkeno. Cetere la 12an de
Decembro Munkena junulara grupo - kiu intertempe grupiĝis al German Youth
Activity (=GYA-Junulklubo Hofbräukeller) aranĝis por ĉiuj grupanoj
Zamenhofan Feston kun danco, - kaj tiea salonego estis plenplena. S-ano
Koch, kiu intertempe forgesis ĉiujn
rezervojn kaj nun denove tute aktive kunlaboris ne nur je Laboro sed ankaŭ
kiel membro de direktorio kaj de la oficiala Ekzamen-Komitato de
Esperanto-Instituto, festparoladis;krome
Michel Ehbauer zorgis pri ridoj ankaŭ je gazetreprezentaj gastoj.Fine, ne
estu forgesate raporti pri multaj prelegoj kaj kursoj dum tuta jaro, kiuj
helpis, ke pli kaj pli ne nur la SAT-anoj (laŭ membreco ĉirkaŭ
kvarono, sed laŭ partopreno je la regulaj renkontiĝoj ĝenerale ĉirkaŭ
du trionoj), sed ankaŭ multaj
junuloj kaj anoj de la aliaj sekcioj parolis nun je renkontiĝoj nur en
Esperanto. Do, entute ni rajtas dum aŭtuno de jaro 1948 konstati ne nur
sufiĉe multajn esperigajn faktojn, sed entute, ke E.-movado en Munkeno tiam estis je pinto de sia 100-jara
historio: Tre ŝatita kaj subtenita de ĉiuj instancoj kaj kun vere
multaj viglaj membroj! Sed, ni ankaŭ
ne forgesu la monreformon dum Junio, kiu
kaŭzis por multaj Germanoj kaj nature ankaŭ ges-anoj gravajn
ekonomiajn kaj financajn malfacilaĵojn, pro kiuj unuflanke jam/ec
kotizpagado fariĝis problemo kaj aliflanke interesoj ŝanĝiĝis/reduktiĝis
je la ĉiutagaj necesaĵoj:Fakte (ne nur en Munkeno) la membraro je
jarfino plimalgrandiĝis je duono (kaj pli)!
reen
1949
- 36a UEA-Kongreso 1951
Pri 1949 bedaŭrinde ne ekzistas multaj dokumentoj. Ankaŭ en Ponto kaj
en la depost Oktobro 1947 aperinta Esperanto-Post (Dr.Ziegler estis ankaŭ
tie dum unuaj jaroj redaktoro) ni ne povas multe legi pri E.-vivo en Munkeno
mem. Tamen estis nature grave, ke
Munkena centra financoficejo akceptis por GEA la publikan utilecon, kaj ke Munkena distrikta tribunalo ĵurigis
Dron Ziegler kiel tradukiston kaj interpretiston por Esperanto, kaj certe
interese, ke nun d-ro Ziegler ankaŭ denove estis balotita kiel prezidanto
de GEA kaj de la Esperanto-Instituto. Ni trovas informojn pri E.-kurso (ankaŭ
inter sindikatanoj kaj nature denove je Universitato kaj Teknika Altlernejo)
kaj lingvajn ekzamenojn, cetere pri
donaco de 1.000.-GM de Bavara Kultura Ministerio al
Esperanto-Instituto.Ekzistas ankoraŭ grupinformilo Nr.4 por Septembro, el
kiu ni povas konstati, ke kiel jam delonge je 2 merkredoj de monato renkontiĝis
la SAT-anoj kun raportoj de Dellian, Heiß kaj Meusel pri ĉi-jara
SAT-kongreso en Parizo kaj prelego de Deubler Nia neŭtraleco;je monata
kunsido prelegis s-ano Zeilhofer pri UEA-kongreso en Bornemouth kaj je 4a
merkredo kursestris s-ano Koch, kaj ke
ekzistis ankoraŭ kelkaj sekciaj renkontiĝoj aliloke kaj alitage. Sed
ankoraŭ ekzistantaj tiamaj informiloj de la junularo raportas plie. Ankaŭ
dum tiu-ĉi jaro okazis diversaj -karnavala, printempa, somera- festoj,
kiujn la junularo aranĝis.Ek de Novembro anoj de Laboro ŝanĝis
kunvenejon kaj renkontiĝis en restoracio Zierngibl, kie ankaŭ jam okazis Zamenhofa Festo, je
kiu Laboro festis i.a. 8 jubileulojn kiel esperantistojn ek de 40 kaj pli
jaroj, nomojn ni bedaŭrinde ne scias.Je jarfino Laboro posedis ankoraŭ
175 membrojn, junularo sur papero 85-sed
bedaŭrinde nur 25 pagis kotizon (laŭ informo de nova junulestro
K.-Paecĥ)!Pri 1950 kaj 4 venontaj jaroj nun ekzistas grupa protokola
libro, kiu pli bone kaj detale informas. Komencu ni kun jarakunveno, kiun partoprenis 55 membroj. Je baloto denove
Deubler fariĝis 1a prezidanto, 2a Angstl, protokolanto Hertlein, kiu ankaŭ jam delonge regule kursestris,
kaj kasisto ankaŭ jam delonge kaj estonte k-do Hauber; fervojista
grupestro Hell sciigis pri bone funkcianta grupa E.-vivo. Sed problemoj ekestis
nun rilate Radio München;ĝi ja ĉiam ankoraŭ estis sendilo de
Usona Milita Registaro, - kaj tial ĝenerale Esperanton tute ne ŝatis, kontraŭe ĉiam propagandis por Angla
lingvo (praktiko, kiu ja ĝis hodiaŭ
validas, malgraŭ ke nun jam delonge temas pri ˆgermana sendilo), do,
post fino de ripetita E.-kurso ili plej ofte rifuzis estonte
por-Esperantan sendadon. Aliflanke nun venis ankaŭ pozitivaj informoj,
i.a. ke sekve de alvoko de d-ro Fingerle anoncis sin 32 instruistoj por lerni
Esperanton. Cetere dum Januaro GEA fariĝis je la Munkena distrikta
tribunalo enskribita kiel registrita unuiĝo. Dum Februaro sacerdoto
kaplano Thalmaier, sekciestro de la Germanaj katolikoj, nun ankaŭ sukcesis la E.-diploman
ekzamenon je la Munkena universitato.Krome en Marta protokolo ni legas sciigon
pri morto de 2 pioniroj: Dr.Francke kaj s-ano Lang, kiuj post unua mondmilito ja estis tre
aktivaj. Sed nun denove kuraĝa paŝo: Pro la bonaj spertoj kun la 1a
postmilita GEA-kongreso 1948 dum Majo grupo Laboro decidis, nun ankaŭ inviti UEA-Kongreson al
Munkeno dum Aŭgusto 1951 - interne oni atendis/esperis tiam ankoraŭ ĝis
5000 gastojn, -kaj junularo (estraro Paech/Angstl) denove estis preta, post UEA-kongreso aranĝi Internacian
Junularan Kunvenon (ĉi-foje en prokzimeco de Kochel-See/=lago). Nun oni
unue kontaktis kun Bavara registaro kaj urbo Munkeno kaj sukcesis, ricevi invitojn same de ĉefministro
Dr.H. Ehard kaj de urbestro Th.Wimmer al UEA,
kaj ankaŭ, ke UEA akceptis
tiun komunan Munkenan inviton. Konsekvence GEA (kiu nature ankaŭ
konsentis) je kongreso 1950 dum Pentekosto en Mainz - kie i.a. s-ano Hell nomiĝis
kiel Honora Membro de GEA- decidis, aranĝi
venontjare la kongreson ankaŭ en Munkeno dum Aŭgusto je tempo de
UEA-kongreso; cetere oni reelektis d-ron Ziegler je liaj oficoj. Dum Junio
Laboro elektis LKK (prezidantoj:d-ro Ziegler, kaplano Thalmaier kaj Deubler)
kaj komencis la detalan laboron;kelkajn monatojn poste venis UEA-sekretario
Nikoleisen (Bern/Svislando) por subteni LKK.Varbado eksteren intertempe montris
bonajn fruktojn:ekz. je Stata Konstrulernejo en Munkeno, kie studentoj rajtis
elekti por fako ĝenerala klereco germanan aŭ fremdan lingvon, pli ol
90% decidis favore Esperanton, kaj
Munkeno centre disponigis al travojaĝantaj aŭtomobilistoj ankaŭ
E.-parolantajn tradukistojn kaj akompanantojn tra la urbo. Laboro sukcesis
komenci 7 kursojn, kaj je Zamenhofa festo (kiun aranĝis junulara grupo) ĉeestis
200 partoprenantoj, parolis Prof.Scholze
(prezidanto de'l direktorio de Germana Esperanto-Instituto) kaj Dr.Ziegler, kaj
kantunuiĝo Biedersinn (estro s-ano Hauzeneder) zorgis por bona
humoro.Cetere por la kongreso ĝis 31a de Decembro jam pli ol 600 s-anoj el
22 landoj anoncis sin.
La jaro 1951 nature tute impresiĝis per la 36a UEA-kongreso, tamen la ĉiutagaj
aferoj ankaŭ necesis. Dum jara kunveno komence de Januaro kun 59 ĉeestintoj
ni aŭdas pri ankoraŭ 150 membroj,
42 SAT-anoj inter ili; junularo bedaŭrinde posedis nur ankoraŭ
18 pagintajn anojn; fervojistoj laŭ estro s-ano Hell bone laboris, ankaŭ kun nova kurso. Je baloto Deubler
kaj Hauber reelektiĝis, fariĝis
(ankaŭ por kelkaj estontaj jaroj) Hertlein nova 2a prezidanto kaj s-anino
Gatter protokolantino. Ni legas pri pluraj kursoj (i.a. 1 en popollernejo) de
la nelacigebla Honora Membro Koch kaj de d-rino Leubner (kiu ek de 1950 ankaŭ
apartenis al GEA-estraro), pri
partoprenado de junularo je 1a-de-Majo-Festo kun granda E.-varba rubando, kaj tre interese, ke Dr.Ziegler informis je varb-parolado en
Amerika-Hauŝ (= Domo pri Usono), ke
nek bavara kultura ministerio nek filologa ligo sukcesis nomi oficialan Esperanto-kontraŭulon,
- ĉu mankis kuraĝo?
Interese ankaŭ, ke s-ano Hell gvidis E.-kurson por 7 gekelneroj de la
Munkena ĉefstacidoma restoracio, -ĉu ili uzis ĝin? Ni ne scias.
kaj nun venis Aŭgusto kaj la kongreso. LKK bone estis preparinta ĝin.
I.a. ili zorgis, ke prof-ro d-ro Ivo Lapenna,
unu de la plej elokventaj kaj gravaj reprezentantoj de Esperanto, venis
al Germanujo kaj post rondvojaĝo finis en Munkeno por partopreni 36an
UEA-kongreson kaj kunigatan (4an) Internacian Someran Universitaton (kies
Honora Protektoro estis la rektoro de la Universitato Munkeno Rector Magnificus
Prof.Dr. Michael Schmaus) kun prelego pri elementoj de federacia ŝtato.Kromaj
prelegintoj estis i.a. p-ro d-ro Canuto, rektoro de la Parma universitato, p-ro
Waringhien de l'universitato Sceaux-Paris, p-ro d-ro Edmond Privat de la
universitatoGenf, d-ro Sirk de la universitato Wien kaj aliaj internacie
eminentuloj. Honora protektanto estis d-ro Josef Schwalber, bavara ŝtata
ministro por kulturo kaj instruo, al honora kongres-komitato apartenis i.a.
Munkena ĉefurbestro Thomas Wimmer, prezidanto de la bavara senato d-ro
Singer kaj prezidanto de bavara sindikato senatano Lorenz Hagen (kiu jam bone
helpis je junulara postkongresa tendaro 1948 en Garmisch-Partenkirchen). La
nombro de la kongresanoj -bedaŭrinde- ne estis samalta kiel 1948, estis
nur 2.040 aliĝintoj; detale:kompare kun 2200 dum 1948 ĉi-foje venis
nur 819 germanoj, certe konsekvenco de
la monoreformo;sed aliflanke kompare kun 365 eksterlandanoj tiam estis nun
1.221, kaj 1948 partoprenis nur verduloj
el 20 landoj, ĉi-foje kunestis anoj el 40 landoj! Do, LKK-organizintoj
povis esti kontentaj (krome interne: fakte restis por Laboro poste financa
profito de 400.--GM, de kiu ĝi aĉetis
skribmaŝinon!).
Interkona Vespero (same kiel poste internacia balo kaj arta vespero) okazis en
famkonata Hofbräuhauŝ, certe bona komenco! Je Solena Malfermo de la
kongreso en salonego de Germana Muzeo parolis i.a. urba lerneja konsilisto Dro
Fingerle flue en Esperanto (kiel 1948 promesite) kaj informis, ke la urba lerneja administracio ĉiurilate
subtenus enkondukon de E. en la lernejojn. La festparoladon faris kiel ĉiam
bonege Prof-ro d-ro Edmond Privat, - estis vera ĝuo aŭdi lin, kaj
granda aplaŭdo dankis.Je malfermo de Internacia Somera Universitato venis
pli ol 1000 partoprenintoj!Cetere, kiel regule estis Di-servoj, multaj
fakkunsidoj;krome okazis samtempe en Munkeno la 23-a Internacia Kongreso de
Katolikaj Esperantistoj kun ĉirkaŭ 200 partoprenintoj, kaj 21-a
Kongreso de blindaj Esperantistoj kun 40 samideanoj el 14 landoj. Grave ankaŭ, ke nun dum kongreso urbo Munkeno solene inaŭguris
la jam longe promesitan Esperanto-Platz.
Post la kongreso partoprenis 87 gejunuloj el 10 landoj la Intern.
Junular-Kunvenon en junulargastejo Urfeld ĉe Walchensee (de 11.8. ĝis
17.8.), la tiean festvesperon vizitis 700 gastoj! Do, certe denove sukcesplena
kongreso kun ĝojigaj aŭspicioj! Tamen, Ponto presis poste 2 gravajn aferojn, kiujn mi parte citu: Unue interesa impreso de
s-ano Mason Stuttard (kiu kiel delegito de UEA ankaŭ dum kelka tempo antaŭ/dum
kongreso helpis en ĉitiea Centro), kiun ni bedaŭrinde ankaŭ
nuntempe ne rajtas nei; li skribis pri la spertoj ĉitie: En la diversaj
grupoj, kiujn mi vizitis, mi rimarkis
frapantan por mi fenomenon. La plimulto -eble eĉ ĉiuj- kluboj renkontiĝas
en gastejoj kaj kafejoj, kaj al mi ŝajnas, ke la ĉefa ero en la vespera programo
estas pogranda konsumo de biero. Mi ne volas doni la impreson, ke mi estas fanatikulo de abstinenco, ĉar mi mem povas ĝui glason da
biero; sed mi volas dokumenti, ke la sumo, efektive vasta, de la malgrandaj elspezoj por trinkaĵoj
k.s. sufiĉus por solvi ĉiujn problemojn de la organizita movado kaj
malfermus por la germana movado perspektivajn riĉajn je nekonjektitaj
ebloj. Kaj la alia estis alvoko de Dr.Ziegler: Ni gajnis multe da novaj amikoj.
Ni klopodu, ke ili fariĝu perfektaj esperantistoj kaj fidelaj
samideanoj!
Ĉu la klopodoj de la Munkenanoj sukcesis? Ni vidu.
reen
1951
- 1953
Dum aŭtuno/vintro okazis dank'al sufiĉe granda eĥo de la
kongreso nun multaj E.-kursoj, i.a. kiel
regule en universitato kaj teknika altlernejo,
sed ankaŭ pro nova rekomendo de urba lerneja sekcio 2 instruistaj
kursoj (gvidis Koch kaj d-rino Leubner en la por Munkenanoj famkonata
Riemerschmid-komerca-lernejo), denove je
supera poŝtdirekcio, fervojista
faklernejo, popollernejo, je sindikato kaj naturamikoj, eĉ je danclernejo, kaj cetere la kutimaj grupaj kursoj en
Zierngibl, Pasing kaj Schwabing. Morto de s-ano Hell dum Novembro malgajigis ĝojon
pri tiuj multaj kursoj kaj interesuloj. Tamen,
Zamenhofa festo dum Decembro en grupa restoracio Zierngibl estis
kontentige festita de Laboro: Thalmaier prelegis kaj multaj helpis (i.a. juna
s-anino Erika Gerlacĥ, Michl
Ehbauer kaj Koch). Sufiĉe interese ankaŭ du tiamaj
eksperimentoj, kiujn Prof-ro Mielert en
Esperanto-Post (vd. pĝ. 139) rakontis, kaj je kiuj la aŭtoro ankaŭ
mem partoprenis:En universitata kurso de Dr.Ziegler unue ni igis traduki per ĉirkaŭ
20 spertuloj de aliaj universitatoj german-lingvan tekston en fremdajn lingvojn
(inkluzive Esperanton!) kaj poste retraduki la tradukojn de 20 aliaj spertuloj
en germanan lingvon por vidi/konstati, kiom tiele ŝanĝiĝis kompare
kun la originalo; kaj krome, ni prenis alineon el Faust de Goethe, legis kaj pripensis, kion kiel la poeto esprimis tie, poste ni
kolektis oficialajn tradukojn de Faust el preskaŭ ĉiuj eŭropaj
lingvoj (ankaŭ ĉifoje el Esperanto),
serĉis tie ĉi-alineon kaj igis denove de multaj spertuloj
retraduki ĝin - escepte la 2 esperantajn tradukojn, ĉi-rilate ni sentis nin mem sufiĉe
spertaj- en germanan lingvon, kaj ĉiam ni devis konstati, kiom
nepravaj/nekorektaj tiuj Faust-tradukoj estis,
sed ankaŭ kiom pli trafa en ĉiu kazo la (re-)traduko en
Esperanton kaj reen estis. Do, konvinka pruvo pri la bonega akomodeco de
Esperanto, - de kio bedaŭrinde plej
multaj filologoj same kiel kompetentuloj kaj oficiuloj rifuzas preni konon!
Malgraŭ la multaj kursoj preskaŭ neniu aliĝis al grupo, tial 1952 je regula jara renkontiĝo dum
Januaro kun 60 partoprenintoj Laboro posedis nur ankoraŭ 147 membrojn,
inter ili 41 SAT-anoj; je baloto restis la ĝisnuna estraro senŝanĝe.
Cetere
prezentis sin post morto de s-ano Hell kiel estro de fervojista sekcio s-ano
Berger, kaj rilate junularan sekcion
(post eksiĝo de antaŭulo pro aĝa limo) s-ano Ritterspach, kiu
ankaŭ tuj invitis grupon al karnevala festo dum Februaro, -kiun bedaŭrinde
poste nur tre malmultaj vizitis.Pri grupo mem dum la jaro ne okazis iuj
elstaraj aferoj. Nature oni aranĝis la kutimajn kursojn ĉie, kie nur eblis. La Munkenanoj ankaŭ
partoprenis sufiĉe multnombre la solenan inaŭguron de
Zamenhof-Monumento en Wörgl, kie
Dr.Ziegler fest-paroladis je ĉeestado de Aŭstria Federacia Kanceliero
d-ro Leopold Figl. Cetere Munkena estraro pripensis kaj planis refondiĝon
de dum Tria Regno iom devige malfondita Bavara Esperanto-Ligo (BELO), kaj petis jam alskribaĵojn. En Decembra
numero de Ponto ni denove povas legi pri kursoj je universitato kaj teknika
altlernejo, Riemerschmidt-lernejo,
sindikato, E.-Centro ktp., same
pri ampleksa vintra programo, ankaŭ pri Zamenhof-Festo kun festprelego de
kaplano Thalmaier.Sed apude dum tuta tempo estis interna kverelo, ekstere
preskaŭ ne rimarkita -kiel glacimonto, de kiu nur pintoj estis ekstere
videblaj -sed kiu poste grave influis Munkenan Esperanto-vivon entute. Komenciĝis
kun atakoj de Hamburga GEA-membro rilate financan finkalkuladon post
UEA-kongreso.GEA-estraro sentis sin persone ofendita per tiaj atakoj kaj je
estrarkunsido dum Marto 1952, al kiu la
Hamburga s-ano veturis ĉi tien, oni
ne nur rifuzis akcepti lin, sed laŭ
informo en Aprila-numero de Ponto ec tuj eksigis lin kiel GEA-membron, ĉar li akre agis kontraŭ la komuna
kaj harmonia spirito inter la Esperantistoj...Krome GEA-estraro malpermesis
apelacion al la arbitracia tribunalo de GEA.Kontraŭ tiu (tro rapida) agado
nun tuj protestis la REVELO-estraro kaj ankoraŭ en Aprila-numero de
Esperanto-Post tiu protesto estis presita. Malgraŭ tiuj disputoj je
GEA-jara renkontiĝo en Düsseldorf (post SAT-kongreso) Dro Ziegler kaj la 2
aliaj Munkenaj estraranoj (d-rino Leubner,
sekretariino, kaj Leo
Jolliet, kasisto) unuvoĉe reelektiĝis,
- sed tre bedaŭrinde, intertempe
ambaŭ partioj jam uzis advokatojn kaj tribunalojn. Nature tiaj kvereloj
kostis nervojn kaj tempon.Tial eble ne estis surprizo, ke 1953 Dro Ziegler
anoncis en Ponto, ke li nun devus pli zorgi pri sia ekonomia estonteco (ĉar
la laboro por Esperanto vere ne estis profita afero), kaj tial devus rezigni daŭrigi lektoran
oficon je universitato kaj teknika altlernejo,
kaj fine, je GEA-kongreso, Pentekoste en Frankfurt/M, li eĉ ankaŭ rezignis pri reelekto
kiel prezidanto de GEA! Tial nun ankaŭ la du aliaj Munkenaj estraranoj
rezignis, - sekvis nova GEA-estraro, tial ankaŭ Esperanto-Post fariĝis
nova oficiala gazeto de GEA, kaj Ponto
kaj la ĝis nun en Munkeno ekzistinta Germana Esperanto-Centro likvidiĝis.
Escepte de Katolika Esperanto-Centro en Germanio- KECG, kie s-ano Bernhard jam
depost multaj jaroj eldonis SEMISTOn,
restis do nur Germana Esperanto-Instituto momente (ankoraŭ) ĉitie
(ĉar Dr. Ziegler tie ankaŭ rezignis,
Dr.Theodor Schwab fariĝis posteulo; sed aliaj membroj de
direktorio, precipe kiel direktoro s-ano Koch kaj la membroj de Munkena
ekzamenkomisio d-rino Leubner,
Bernhard, Deubler, Leitl kaj Thalmaier restis), resume: Malgraŭ, ke GEA ankoraŭ
estis en Munkeno enregistrita,
postmilita centra rolo de Munkeno en la germana Esperanto-movado estis
(kaj restis ĝis nun) finita! Sed mi daŭrigu ankoraŭ la raporton
pri ĝenerala E.-vivo en Munkeno.Je jarkunveno de Laboro ĉeestis nur
41 membroj, kaj ni aŭdas, ke ankoraŭ ekzistis 136 grupanoj.Je baloto ĉiuj
estraranoj estis reelektitaj. La situacio de junulara E.-sekcio estis laŭ
raporto de malnova estro s-ano Ritterspach (kiu poste forlasis Munkenon, nova
estro Ernst Glaser) malkontentiga pro mankinta aktiveco, tial oni jam pripensis dissolviĝon!Ec la
tradicia karnavala festo ne estis aranĝita! Aliflanke Ehbauer organizis
Interkonan Vesperon en famkonata Augustiner-Keller, kiu estis bone vizitita.
Cetere dum jaro okazis kiel kutime multaj kursoj, ankaŭ por instruistoj (sed laŭ
informo de Koch bedaŭrinde sen novuloj) kaj partoprenis fakte denove sufiĉe
multaj interesuloj, sed kiel jam dum lastaj jaroj, Laboro ne sukcesis nun vere
aligi ilin al la grupo.Zamenhof-Festo okazis tradicie en grupa renkontejo
Zierngibl kaj ĉifoje festparolis denove la nelacigebla s-ano Koch.
reen
1954
- 1960
Jarkunvenon de Laboro 1954 partoprenis ankoraŭ nur 36 membroj, kaj kasisto
Hauber informis pri malaltigo de anaro al 120,
do, malgraŭ ĉiamaj kursoj kaj varbado 16 malpli ol jaron antaŭe!
SAT-membraro (nova peranto: k-do Dittenheber) restis je 41, sed je junularo
estis ankoraŭ nur 3! Por fervojista sekcio raportis k-do Hauzeneder pri
regulaj renkontiĝoj kaj kursoj, gviditaj de li kaj k-do Weidacher. Je la
baloto aperis nova nomo: k-do Horst Spirat,
kiu poste dum jardekoj influis la grupan vivon, fariĝis 2a
prezidanto, aliaj restis la samaj.En
Januara numero de Esperanto-Revuo, nova nomo de antaŭa
Esperanto-Post, aperis bona fotaĵo
kun laŭdega artikolo de Deubler pri s-ano Koch, kiu naskiĝis antaŭ 60 jaroj kaj
estis nun depost 45 jaroj esperantisto! Dum Februaro okazis denove karnavala
festo en Zierngibl.Je monata kunveno dum Marto (23 ĉeestis) la grupanoj
diskutis la problemon regajni la iamajn membrojn kaj decidis provi ĝin per
privataj vizitoj de aktivuloj: Erika Gerlach,
Hertlein, Spirat kaj Weidacher estis pretaj tiele agi, -ĉu ili
sukcesis, nenie estis notite. Kaj krome?En la kursoj,
ankaŭ en sindikato bedaŭrinde nur malmultaj komencantoj aperis.
Laboro provis atingi helpon de ekstere:Post alvoko en Aprila numero de
Esperanto-Revuo renkontiĝis 39 esperantistoj el 7 diversaj lokoj en
Bavarujo sude de Danubo en Zierngibl je 15a de Majo kaj fondis Sud-Bavaran
Esperanto-Ligon (Sobelo), sidejo Munkeno, kaj komence kun la samaj estraranoj
kiel Laboro. Dum 2a de Junio ni legas en protokol-libro pri planitaj vizitoj de
multaj kongresoj (i.a. GEA, UEA, SAT, Aŭstria) per kelkaj ge-k-doj, -la
postaj raportoj nature pliriĉigis grupajn vesperojn. Sufiĉe grave por
la Munkenaj esperantistoj estis, ke je la Pentekosta GEA-kongreso en Marburg
(6a/7a de Junio) k-do Deubler estis elektita kiel 2a vicprezidanto, -do, Munkeno ne plu estis tute izolita! Dum Julio
Erika Gerlach informis pri sia parolado en Internacia Junular-biblioteko en
Munkeno antaŭ 56 infanoj pri la signifo de nia lingvo. Cetere Laboro jam
nun komencis pripensi pri 50-jara grupa jubileo (nature kalkulite ne, kiel ĉitie, ek de 1891 sed depost 1904). Interesa ankaŭ
grupa vespero kun 67 vizitintoj je 14a de Julio, kiam japana Esperanto-pioniro Prof-ro Hideo
Yagi el Okayama vizitis ĝin kaj informis pri la tiame ankoraŭ tre
malproksima lando Japanujo. Por la Ora Jubileo oni intencis aranĝi
ekspozicion en Sindikata Domo, pri kiu Spirat devis responsi.En la Oktobra
numero de Esperanto-Revuo aperis bona fotaĵo de k-do Deubler kun indikoj,
ke li 1895 naskiĝis kaj 1911 esperantistiĝis, krome peto por alskribaĵoj kaŭze de
Munkena 50-jara E.-jubileo.En la protokola libro ni legas, ke unue dum Oktobro
Laboro decidis, ke jubilea festo okazu en Kolping-Domo, kaj pagi kroman 0,50 GM kiel kontribuon al la elspezoj okaze de la ekspozicio. Ankoraŭ 2
punktoj: Dum Novembro mortis per tragika akcidento la juna Erika Gerlach, per ĝi
perdis Laboro vere esperigan verdulinon.Kaj dum la kune kun la Zamenhof-festo
festita Ora Jubileo oni honoris ĉiaman laboron kaj helpon de s-ano
Koch, kiu ricevis kiel unua la Honoran
Membrecon de la grupo. La festparoladon faris Deubler, cetere okazis
lumbildparolado de Thalmaier kaj dum amuza parto zorgis Michl Ehbauer por bona
humoro.
Bedaŭrinde dum Decembro 1954 finiĝis protokola libro, kaj ne ekzistas (plu) iu tia daŭrigo;
tial ni ankaŭ ne pli scias pri la membro-movado de postaj jaroj. Fakte
Laboro eldonis antaŭe kaj poste regule rondleterojn/informilojn, sed ĝuste pri venontaj jaroj ĝis
1962 inkluzive, mi trovis nur malmultajn de ili. Cetere tie ankaŭ grupo ne
informis la anaron detale pri membra nombro. Do, ĉar mankis bona fonto pri la postaj jaroj, kaj nature Germana Esperanto-Revuo tute ne
estis informita tiom bonege kaj pli detale pri Munkeno, ekestas nun malplenaj
tempoj kaj mi petas tial pardonon!
1955 komencis per la bonega informo el Montevideo, ke UNESKO akceptis dum Decembro 1954 UEA en
konsulta pozicio, kaj Germana Esperanto-Revuo (estonte mallongite nur G.E.R.)
informis detale kun multaj komentarioj pri tio (bedaŭrinde aliflanke ni
pli poste devis aŭdi, ke la
Kulturaj Ministroj dum kunveno je 4a/5a de Novembro 1954 rifuzis enkondukon de
Esperanto en la lernejoj!), tamen, en Januara numero oni ankaŭ gratulis kun
fotaĵo al estro de'l direktorio de la Germana Esperanto-Instituto Hans
Koch pro 60a datreveno de lia naskiĝtago kaj informis krome pri lia Honora
Membreco. En Februara numero ni povas legi pri novaj kursoj je sindikato kaj
donaco de 1.000.--GM al la Germana Esperanto-Instituto pere de Munkena
magistrata sekcio por instruaj afero (estro Dr.Fingerle).El Marta numero ni
scias, ke Spirat estis anoncita por konsilanta komitato de GEA, kaj en Aprila numero Germana Esperanto-Instituto
raportas tre detale.Maja numero informis pri lumbildparolado pri vojaĝo
tra Turkujo je grupa vespero kaj gratulis al fidela s-ano Wendler el Pastetten,
kiu kvankam 77-jarulo regule partoprenis la grupvesperojn.Pro oficiala aprobo
de UEA je UNESKO GEA nun intertempe pripensis, entute aliĝi al UEA, por tiele ankaŭ profiti; tial dum
Pentekosta GEA-kongreso en Neustadt/Weinstraße granda plimulto de la ĉeestantaro
akceptis tiun aliĝon, kio ankaŭ necesigis iom da kotizaltiĝo.
Sed, ĉar GEA estis fondita kiel
tute neŭtrala organizo, nature ne ĉiuj
membroj estis kontentaj kun tiu evoluo, ĉefe laboristoj. En Julia-numero
de G.E.R. aperis tial raporto pri Maja-faka kunsido de Sekcio Laborista en GEA
dum GEA-kongreso, kie Deubler (kiu
denove estis elektita kiel 2a GEA-prezidanto) apogis ankaŭ la aliĝon.
Tamen, ne ĉiuj volis akcepti tion kaj kelkaj fondis novan organizon
Liberan Esperanto-Asocion (LEA) kaj forlasis GEA. Ankaŭ en Munkeno tial
kelkaj fidelaj esperantistoj forlasis grupon (kiu ankaŭ ŝanĝis
la nomon) kiel membroj, por ne membriĝi je UEA (kiu post 2a mondmilito
montris al Germanaj s-anoj entute dum certa tempo malaprobon kontraŭe je
SAT), sed tamen regule vizitis la grupajn aranĝojn, kaj grupo akceptis tiun agadon, kaj postulis nur iom pli malaltan kotizon.
Ehbauer parolis en Bavara Radio pri sia Esperanto-entuziasmo, kaj en Decembra-numero ni legas pri novaj
kursoj je sindikato kaj ankaŭ la unuan fojon je DAG (= Deutsche
Angestellten-Gewerkschaft = Germana Dungita-Sindikato). Informilo dum Novembro
atentigas ankaŭ al tiuj kursoj, klarigas kotizaltiĝon de 0,60 GM al
0,80 GM monate kaj samtempe invitas al Zamenhofa festo je 11a de Decembro en
kluba kunsido Zierngibl, festparolado de
Prof-ro Dro.Schwab, kunlaborintoj i.a. s-anino Rabe, s-anoj Koch, Hauzeneder, Bernhard kaj Michl Ehbauer. Poste aperis en
Münchner Stadtzeitung de Münchner Merkur granda artikolo kun multaj interesaj
detaloj, - i.a., ke s-ano Spirat estris la junularon kaj ke ĝi bedaŭrinde
posedas nur malmultajn membrojn, ke nun
ankaŭ klubestro Deubler kiel 60-jarulo pro siaj meritoj por
Esperanto-grupo fariĝis Honora Membro,
kaj pri la ĉeesto de fama japana kuracisto Dro Shinoda, kiu
eltrovis novan operacian sistemon kontraŭ kanceron de la utero kaj nun
mondon traveturis parolante en Esperanto pri sia metodo.
Dum Januaro 1956 ni povas en G.E.R. sampozitive legi pri tiu festo kaj krome,
kio bedaŭrinde ne ankaŭ estis anoncita en tiu gazetartikolo de
Münchner Stadtzeitunĝ, ke jam tagon poste prof.Shinoda paroladis kun
lumbildoj en la ginekologia kliniko de Munkeno pri tiu operacio kaj ke
interpretis s-ano Koch! Car ekzistas nun nur ek de Majo informilo de Laboro
mem, mi povas pri unuaj monatoj de jaro
nur doni informojn el G.E.R. Tie estis skribita en Februara numero pri Munkeno:
La Pax-Christi-Movado aplikas Esperanton. La estro de la dioceza oficejo, prof.d-ro Franz Hörhammer (patro de la
famkonata P. Manfred Hörhammer) konvinkiĝis pri la taŭgeco de nia
lingvo por internacia korespondado kaj la bezono de komuna lingvo por la
internaciaj kongresoj de Pax Christi. Ĝis nun prof.d-ro Hörhammer estis
kiel novfilologo kontraŭulo al E.,
sed nun li eĉ admiras Esperanton kaj invitis la Munkenajn anojn de
PC partopreni E.-kursojn.S-ano Mielert (loĝante nun en
Neuhaus/Schliersee.) gvidas ek de Novembro du kursojn kun ĉirkaŭ 40
partoprenantoj, ĉiuvendrede en la
Munkena Kolpinghaus....
Tiu sukceso rezultigis bonajn konsekvencojn, -sed pri tio mi ankoraŭ pli
malfrue informos. Dum Marto konatigis G.E.R. jaran raporton de Germana
Esperanto-Instituto kaj denovan donacon per Dr.Fingerle tien je 500.-GM, kaj
eldonon de 4.000 E.-lingvaj varbfolioj. Informilo de Majo montris riĉan
programon por postaj 5 semajnoj, multaj
raportoj (i.a.de Deubler kaj Spirat pri GEA-kongreso en Hamburgo, kie la estraro restis tute la sama kiel antaŭe), 2 ekskursoj kaj cetere atentigo al multaj
E.-kursoj por komencantoj kaj progresintoj. G.E.R. Aŭgusta numero informis
pri renkontiĝo en Tutzing kun E.-grupo Weilheim kaj la plano, venontjare komune vojaĝi al Italio.En
Septembra numero ni aŭdas pri sukcesa fino de kursoj de Pax-Christi-movado
(60 daŭrigis ĝis fino!) kaj novaj kursoj de la movado, - kaj en
Novembra numero ni jam povas legi, ke 1960 Pax-Christi-movado kongresos en
Munkeno, -certe neatendita sukceso!Pri 1956 ekzistas nun ankoraŭ invito al
Zamenhofa Festo en kazina salonego de Financa Ministerio, kie s-ano Koch faros
festparoladon, - aliaj kunhelpantoj Hauzeneder kaj nature Michl Ehbauer.
Pri 1957 mankas ĉiu informilo, kaj
nur dum Junio ni legis en G.E.R. per raporto de grupo Holzkirchen pri vizitoj
kaj paroladoj tie de Spirat, Koch kaj
Sittl, kaj en Julio pri tuta re-elekto de GEA-estraro dum GEA-kongreso en
Mainz. Poste ni legas en Aŭgusta numero inviton de SOBELO al Weilheim kaj
en Septembro la programon, festparoladon per prof.Ivo Rotkvic, Zagreb (membro de la
Esperanto-Akademio), krome Michl Ehbauer
kontribuis programon. Fine la Decembra numero informas pri kursoj, denove je
sindikato, DAG kaj popolaltlernejo krome
je optika firmao Rodenstock kaj per s-ano Thalmaier en realgimnazio en
Gräfelfing, distrikto de Munkeno, sed
nenio pri, Zamenhofa festo, kiu certe okazis. Same certe okazis jara
kunveno 1958; ekzistas rondletero de 1a de Februaro kun programo por 5 semajnoj
kaj invito al jara kunveno kun raportoj kaj novelektoj je dimanĉo, la 23a de Februaro, 15a horo en Zierngibl kaj atentigoj pri
kotizaltiĝo al 1.--GM monate kaj krome pri kursoj por komencantoj en
Blumenschule (lunde kursestro Koch,
merkrede Englert), Angerkloster (Pax-Christi-Prof.Mielert),
Riemerschmid-Handelsschule (Rabe) kaj Mariahilf-Kloster (Bayer) kaj
progresintoj en Riemerschmid-Handelsschule (Koch) kaj Zierngibl (ankaŭ
Pax-Christi-Prof.Mielert), -sed raporto pri tiu jarkunveno mankas. Spirat
forlasis certan tempon Munkenon, por
labori en Italio, tial mankis lia nomo ankaŭ poste ĝis 1960 kiel
kun-subskribinto sur la grupaj rondleteroj/informiloj. Aliflanke la preparoj al
4-a Eŭkaristia Esperanto-Mondkongreso 1960 en Munkeno bone progresis, Lia Kardinala Moŝto D-ro Wendel akceptis
18an de Januaro 1958 reprezentantojn de la Munkena E.-grupo Pax Christi (pastro
Thalmaier, Prof-oj Hörhammer kaj
Mielert, insp.Sittl), en Marta-numero
informas G.E.R. detale pri tiu akcepto kun fotaĵo de'l partoprenintoj. En
Maja numero denove aperis raporto de Germana Esperanto-Instituto, laŭ kiu
denove urba lerneja oficejo donacis 500.-GM kaj cetere nun p-ro d-ro Hörhammer
anstataŭis d-ron Schwab kiel direktoro de la instituto. En Julia numero de
G.E.R. informis kiel GEA-vicprezidanto Deubler (ĉar Dro Herrmann,
GEA-prezidanto ek 1953, tre malsaniĝis, li demisiis kaj posteulo fariĝis
pensiita studa direktoro Schoen) tre interese pri bona kunlaboro kun E.-amikoj
en Germana Demokrata Respubliko kaj kun LEA pro komuna celo, fina venko de
Esperanto. Ni ankaŭ povas legi pri vizito de s-ano kortega konsilisto Hugo
Steiner, direktoro kaj fondinto de la Internacia E.-Muzeo Wien je komuna
kunveno de Munkena kun Pax-Christi-grupo, kaj ke li post sia interesa prelego
ankaŭ povis kunporti por Zamenhof-monumento konsiderindan kolektitan
monsumon.De Septembro ekzistas kun varba letero por denove multaj E.-kursoj
(ankaŭ specialaj kursoj por instruistoj) rondletero kun programo pri la
venontaj 5 grupaj vesperoj. Laboro ankaŭ posedas germanlingve 12-paĝan
manuskripton de enkonduka/varba parolado de s-ano Koch, - tiom konvinkaj, ke ni vere povus plori pri niaj kompetentuloj
en Germanujo, kiuj sentas sin tiom
orgojle, ke ili eĉ rifuzas vere
pripensi kaj okupi sin pri la genia ideo de Dr.Zamenhof! Dum Oktobro ni povis
legi en G.E.R.pri 50-jara jubileo esperantista de niaj s-anoj Josef Wendler kaj
Bartholomäus Halbritter, kiuj ĝis Tria Regno kaj tuj post 2a Mondmilito ĉiam
aktive kaj fidele kunlaboris en la grupo. Pri Zamenhoffesto je 14-12-58 ni unue
1959 (memora jaro pro naskiĝo de Dr.Zamenhof 100 jarojn antaŭe!) en
Februara numero de G.E.R. povis legi, ke
Munkena E.-grupo festis ĝin en kazino de Bavara Statabanko kun ĉirkaŭ
150 partoprenintoj, inter ili gastoj el
tuta Bavarujo; festparoladis s-ano Walther el Burglengenfeld, ceteraj parolintoj estis serioze prof.Mielert
kaj Koch kaj humore Michl Ehbauer, krome
lumbild-parolado de Thalmeier. Malgaja informo el la sama numero, ke Halbritter neatendite ankoraŭ fine de
Decembro mortis. Cetere dum Aprilo G.E.R. informis denove tre detale pri agado
de Germana Esperanto-Instituto, kiu i.a. raportis, ke urba lerneja oficejo ĉi-jare
bedaŭrinde nenion donacis (poste venis ankoraŭ donaco de almenaŭ
350.-GM), k, ankaŭ tre bedaŭrinde, ke la kurso je popolaltlernejo ne
daŭris same kiel la kurso por komencantoj de Koch, kiun li aranĝis
post la varbado (v. supre).Aliflanke dum Aprilo estis ankaŭ bona afero,
nome, La Federacia Prezidanto Theodor
Heuß dediĉis 15an de Aprilo en rekono al la speciale akiritaj meritoj por
la Federacia Respubliko Germanujo al s-ro kortega konsilisto Hugo Steiner la
meritkrucon de unua klaso de la meritordeno de la Federacia Respubliko
Germanujo. La vojo tien estis komplika kaj interesa:La bavara
ministraprezidanto Dr.von Seidel rekomendis tiun honorigon kaŭze de
tiurilata petskribo de la bavaraj esperantistoj! Tial, post akcepto de la meritkruco dum Majo en
Vieno, Steiner veturis al Munkeno por
danki al bavara ministraprezidanto, kie li estis krome akceptita en Kultura
Ministerio, de urba lerneja konsilisto
Dro Fingerle (kun enskribo en la Honorlibron), de Bavara Radio kaj de ĉefepiskopo
de Munkeno, kardinalo D-ro Wendel, -certe ĉiuj tiuj vizitoj kaj akceptoj
momente helpis subteni E.-laboron en Munkeno. El G.E.R. ni scias pri vizito de
Deubler en Holzkirchen, kie ja jam
delonge ekzistis vigla grupo, kiu ĉiam
denove kunlaboris kun la Munkenanoj, kaj kie li raportis pri vizito de ĉijara
UEA-kongreso en Varsovio, - kaj certe Deubler ankaŭ informis la Munkenajn
s-anojn pri tio.Sed unua trovita informilo de tiu jaro estis de 15a de Oktobro
1959, kaj ĝi ne plu raportis pri pasinteco, sed donis nur informojn pri
programo de venontaj 5 semajnoj (i.a.je 80a naskiĝtago de H.Tressel,
Honora Membro de GEA, esperantisto
depost 50 jaroj kaj delegito de UEA de 1911) kaj krome pri posta invito al ĉijara
festo je la centfoja datreveno de la nakiĝtago de Dr. Zamenhof. Cetere
rondletero informis pri ŝanĝo de klubejo de Zierngibl al
Markthof, Frauenstr.4 (restoracio certe
je malplialta nivelo, sed esperantistoj
estas ne tro ŝatataj gastoj pro tro malgranda konsumado). Novembra numero
de G.E.R. informis pri 5 mortokazoj de fidelaj grupanoj, inter ili nun ankaŭ k-do Wendler, kiu jaron antaŭe ankoraŭ festis
50-jaran E.-jubileon, kaj s-ano Mielert,
fondinto de Esperanto-grupo de Pax-Christi-movado kaj nun delonge
laborinta por preparo de Eŭkaristia Mondkongreso 1960 en Munkeno, - entute vere gravaj perdoj por la grupo!
Cetere ni legis tie pri kutimaj kursoj,
ankaŭ denove speciale rekomenditaj de urba eduka sekcio por
instruistoj. Decembra numero de G.E.R. publikigis kun fotaĵo laŭdadon
pri 50-jara E.-vivo de Munkena Honora Membro Hans Koch. Ekzistas nun rondletero
de Esperanto-Kartell München, al kiu kuniĝis E.-grupo Munkeno, Katolika
E.-grupo Pax-Christi Munkeno, E.-grupo de Fervojistoj, UEA-delegito Hans Tressel kaj SAT (peranto
Kasimir Dittenheber) kun invito al Zamenhofa Festo, la 13a de Decembro en Kazino de Bavara Stata
Ministerio de Financoj, kaj krome programo pri tiu festo. ü1960 raportis G.E.R
en Januara kaj Februara numeroj pli detale pri tiu jubilea Zamenhofa Festo; ĉirkaŭ
200 personoj kunvenis, inter ili ankaŭ la amiko de Esperanto en
Munkeno, urbkonsilantarkonsilisto
Dr.Fingerle, kaj post festparolado de Honora prezidanto de GEA Dr.Herrmann
s-ano Deubler kiel grup-prezidanto honoris grupanojn Hans Tressel, Hans Koch,
August Hauber, Hans Wünschel kaj
Josef Flatz per transdono de la Honora Pinglo de GEA, kaj s-anon Hans Bernhard per diplomo Honora
Membro pro multjardeka (50 kaj 40) fidelo al kaj agado por Esperanto. Poste
s-anoj Ehbauer per humoraĵoj,
Thalmaier per lumbildparolado kaj Hauzeneder per belaj kantoj ĝojigis
la festintojn.Pri tiu festo raportis ĉiuj en Munkeno kaj ankaŭ kelkaj
en Augsburg eldonitaj tagaj gazetoj, eĉ Bavara Radio Munkeno atentigis ĝin
jam tagon antaŭe kaj verŝajne pro la bona funkciado de la festo oni 2
tagojn poste disaŭdigis intervjuon kun s-anoj d-ro Herrmann kaj Deubler.
G.E.R. informas en Januara numero krome pri partopreno de Munkena
Esperanto-junularo (iniciatita de s-ano Sittl) je karnavala procesio kun humore
kaj Esperant-varbe ornamita veturilo kaj montras ankaŭ kelkajn plaĉajn
fotaĵojn de ĝi.Bedaŭrinde denove mankas ĝis septembro
grupinformiloj, -mi scias tial ankaŭ ne, kiom partoprenis jaran kunvenon
kaj kio okazis tiam; sed almenaŭ laŭŝajne Spirat revenis, ĉar
lia nomo nun estas denove sur la rondleteroj.Pri intertempa Munkena E.-vivo ni
nur malmulte aŭdas en G.E.R. Ekestis dum Marto nova kurso organizita de
E.grupo Munkeno sole por poŝtistoj kun 32 partoprenintoj.Dum Aprilo aperis
kiel kutime detala raporto de Germana Esperanto-Instituto kaj Maja numero
informas pri grava malsaniĝo de Koch pro tremigparalizo.Poste ni aŭdas,
ke je GEA-kongreso en Berlin Deubler rifuzis proponon fariĝi prezidanto
kaj estis denove elektita kiel vicprezidanto.En la G.E.R.Julia numero aperis
pro la 37a Internacia Eŭkaristia Kongreso en Munkeno granda artikolo pri
Esperanto kaj Katolikismo kiel enkonduko al posta raporto pri IVa Eŭĥaristia
Esperantista Mondkunveno, 30.7.-3.8.60,
en München-Gräfelfing kaj mi posedas ankaŭ tiorilatan numeron de
Semisto, laŭ kiu kunestis 180
ges-anoj el 15 landoj (inter ili 30 el Munkena regiono, sed ne ĉiuj membroj de grupo!) kaj post
perdo de la antaŭa Munkena grupo de KELI ricevis novan konsekritan flagon.
Iom strange estas, ke laŭ Oktobra
numero de G.E.R aperis en Schwäbische Zeitunĝ (=Svaba Gazeto) noto, ke
85-jarula ĉefepiskopo Dro Michael Buchberger de Regensburg je 6a de Aŭgusto
en Munkena katedralo celebris Esperanto-Meson kaj ke poste Radio Munkeno sendis
6 kantojn pri Sankta Maria esperantlingve, sed Semisto ne menciis ĝin.
Tamen en Septembra Rondletero Munkena grupo elparolis dankon al ĉiuj, kiu helpis sukcesigi la Katolikan
Esperanto-Mondkongreson, kaj varbis por
novaj kursoj (ankaŭ de Grupo Pax-Christi) kaj ekzamenoj dum oktobro; cetere
oni invitis partopreni la regulajn grupvesperojn, ĉiam ankoraŭ en Markthof. G.E.R.
informis dum Novembro, ke ses kandidatoj
sukcese partoprenis la supre nomitajn ekzamenojn, kaj en Rondletero de 25.11.60
(kiun same kiel la Septembran rondleteron subskribis la kartelmembroj, kvankam kiel adreso kaj forsendinto nur estis
nomita E.-grupo Munkeno) ni legas pri invito al Zamenhofa-Festo, Dimanĉon, la 11an de Decembro, en ĉambrego de la
katolika studenta hejmo Newman-Haus-München. Laŭ Februara (1961) numero de
G.E.R. venis ĉirkaŭ 150 al tiu festo,
ankaŭ reprezentantoj de la urba administracio, festparolis prof-ro d-ro
Hoerburger(Regensburg) kaj poste Prof.Dr.Kondor(Amberg);s-ano Thalmaier, kiu intertempe translokiĝis al Landshut,
montris lumbildojn de sia vojaĝo tra Hispanujo, kaj i.a. Michl Ehbauer kaj Spirat zorgis pri
humora parto. Je la fino oni kantis kiel kutime la Zamenhofan himnon.
Rakontinda ankoraŭ, ke fine de
Decembro egipta ĵurnalisto D-ro Tadros Megalli, kiu jam delonge traveturis ĉefe
Germanujon kaj sufiĉe sukcese varbis per lumbildparoladoj por Esperanto,
en Munkeno edziĝis kun germana instruistino f-ino Helma Graf.
reen
1961
- 1968, inkluzive de la 46a GEA-Kongreso
1961 aperis komence de Februaro Munkena Esperanto-Informilo 1 de Esperantogrupo
Munkeno kaj Sudbavara Ligo (Deubler, Spirat, Flatz); 3-paĝa, ĝi
enhavis programon (i.a.prelego de Koch pri la unua epoko de nia literaturo) por
Februaro/Marto, pripensojn pri Esperanto kaj humoraĵojn, krome inviton al
karnavala aranĝo, -kaj peton,
skribi liston pri la 10 plej bonaj Esperantistoj de Munkeno. Fine de
Februaro jam venis (ĉifoje nur 1-paĝa) Informilo Nr.2 kun programo ĝis
Aprilo, ĉefe ankaŭ invito al
jara-kunveno kun novelekto, kaj rezulto
de Januara rond-demando, kiun, eble ĉar Informilo 1 preskaŭ ne estis
legebla, nur malmultaj respondis; tamen
mi notas la (ne surprizan) rezulton: s-anoj Koch, Deubler, Bernhard, Tressel,
Winter, Hauber, Spirat, Weidacher kaj
s-aninoj Raabe, d-rino Leubner, -
do, ĉiuj konataj nomoj! G.E.R.
aperigis en Marta numero raporton de Germana E.-Instituto, el kiu ni povas ekkoni, ke i.a. urbo Munkeno
donacis 250.-GM (ĉiam malpli, -tamen pli bone ol nenio!), kaj ke laŭ
financoficejo Instituto nun estis akceptita kiel organizo de publika utilo,
-kio signifis, ke ek de nun donacoj al Instituto estis impostpreferitaj, certe
grava sukceso! La Maja numero enhavis fotaĵon, kiu montras katolikajn esperantistojn en
granda procesio okaze de l'ĉi-jara festo de Korpo de Kristo kun la
konsekrita flago portanta la papan kolorkrucon en la verda stelo antaŭ
urba domo. Bedaŭrinde mankas Informilo 3 kaj tial ni denove nenion scias
precize pri la okazaĵoj de jara kunveno.Laŭŝajne trovis sin nova
junulestro Manfred Thasler, ĉar aperis en 4-paĝa Informilo 4 de Majo
de li alvoko al Munkenaj E.-gejunuloj, cetere ĝi montris-kiel preskaŭ
ĉiam- interesan programon ĝis fino de Junio, - kaj unuan parton de
noveleto, kiun la grupanoj sub pseŭdonimo
en 5-6 partoj - ĉiam laŭ komuna prijuĝo!- finskribu, certe bona
afero, taŭga por plibonigi stilon kaj vorttrezoron de kunlaborantoj!Denove
mankas Informiloj 5 kaj 6, sed en 7 ni almenaŭ aŭdas ion pri la ĝis
nun atingitaj punktoj de la diversaj pseŭdonimoj. Cetere ni legas tie pri
per koratako subita morto de 58-aĝa Hans Bernhard, esperantisto ek de juneco, kiu multege helpis la novkonstruon de E.-vivo
en Munkeno post 2a mondmilito, same je katolika E.-movado en Germanujo (ankaŭ
G.E.R. informis detale pri tiu grava perdo). Informilo 7 krome informis pri
Novembra/Decembra programo kaj atentigis jam Zamenhofan Feston la 17an de
Decembro 1961.Tre bedaŭrinde estas, ke pri tiu festo, kiun G.E.R. en Februara numero 1962 nomis La
plej granda germana Zamenhoffesto, ne
ekzistas interna dokumento:El G.E.R. ni scias pri 130 Munkenaj kaj Suddanubaj
partoprenintoj, inter ili ankaŭ d-ro Hörhammer kaj d-ro Ziegler (kiu jam
delonge ne plu loĝis en Munkeno),
kaj ke planita festparolanto Prof.Perrenoud, Svislando lastminute pro neantaŭviditaj
obstakloj ne povis veni, kial
studkonsilisto Thalmaier helpis per referato kaj posta lumbildparolado, kaj pri 19 novaj honoraj membroj! Nomoj ne
estis menciitaj, nur de Hocke ekzistas
diplomo. Fine de Zamenhofa Festo zorgis kiel ĉiam Ehbauer por bona humoro.
Ankaŭ pri 1962 bedaŭrinde ofte mankas detalaj informoj, - sed ŝajnas, ke ankaŭ ne okazis multaj raportindaj
aferoj. G.E.R. skribis kelkfoje pri Germana E.-Instituto (urbo Munkeno nenion
donacis) kaj s-ano Koch, reelekto de l'ĝisnuna estraro je GEA-Kongreso en
Oberkirch, kaj cetere nur informis pri
morto de prof.d-ro Hörhammer dum Junio. Grupa Informilo 1 de Januaro montras
densan interesan programon por 3 unuaj monatoj,
karnavalan aranĝon, multajn
kursojn kaj mencias f-inon Hannelore Lukesch kiel plej junan membron, -kiu ankaŭ
kuraĝis tuj gvidi kurson por poŝtistaj junuloj.18an de Februaro grupo
(per Spirat) invitis al Jara ĉefkunveno je 7a de Marto, sed tiam denove mankas protokolo! Sekvinta
rondletero de Majo kun programo ĝis fino de Junio nomis kiel novan 2an
prezidanton nekonatan membron Alexander Magori (kial s-ano Spirat tiam denove
por kelkaj jaroj ne plu aperis, mi ne plu scias) kaj kiel prezidanton de
novformita junulara sekcio H.Lukesch. Cetere oni konatigis kotizaltiĝon al
1, 5o GM monate. Posta rondletero de Julio fiksis datojn ĝis fino de Aŭgusto, rakontis,
ke H.Lukesch fariĝis estraranino de Germana Studenta Esperanto-Ligo
kaj informis pri supre raportita morto de d-ro Hörhammer.Fine de Septembro
grupo forsendis programon por oktobro (i.a.parolis s-anino Issobe el Japanujo
pri atombombo) kaj konigis 3 kursojn;grupa rondletero de 1a de Novembro
informis pri nova, certe ankaŭ pli
serioza ol antaŭa, kunvenejo Zum
Blauen Bock, novembra programo kaj ankaŭ
jam pri Zamenhofa Festo je 16a de Decembro en Rhaetia-Haus, kaj kun Decembra programo grupo forsendis
krome inviton de Esperanto-Kartell München al tiu festo, kiun 150 vizitis;festparolado de s-ano
Pickel, Nürnberg, poste la jam
kutima, ĉiam tre ŝatata
lumbildparolado de Thalmaier kaj humoraĵoj de Ehbauer, cetere varbparolis
s-ano Weidacher por antaŭ monato fondita Esperanto-Junularo Bavarujo,
prezidantino H.Lukesch kaj 1a vicprezidanto Stefan Maŭl.
Ek de 1963ü nun ekzistas por kelkaj jaroj verŝajne ĉiuj informiloj
kaj rondleteroj, tial eblas iom komplete
raporti.Dum Januaro grupo invitis kun programo ĝis Marto al Februara Jara
Cefkunveno, kiun (laŭ Februara rondletero kun programo ĝis Aprilo)
bedaŭrinde partoprenis nur 28 personoĵ-sed pri nombro de la tuta
membraro ni nenion aŭdis; oni reelektis la malnovajn estraranojn Deubler,
Weidacher, Flatz kaj Gatter. El G.E.R. ni aŭdas pri organizaj aktivecoj de
H.Lukesch kun la supre menciita junulara sekcio de la grupo, kiu dum Marto kiel Munkena Organizo de Junaj
Esperantistoj = (MOJE) okazigis la unuan jarĉefkunvenon kaj krome kurson
por komencantoj. Dum Marto grupo forsendis informilon 3 kun interesa programo ĝis
Majo kaj alvokon por leterkampanjo pro nova E.-kurso en Bavara Radio. G.E.R.
informis dum Aprilo pri salutvorto de tiama Bavara Ministraprezidanto Alfons
Goppel al GEA-Kongreso en Würzburg, krome dum Majo, ke 83-jara UEA-Delegito kaj
Honora GEA-Membro Hans Tressel ricevis de Munkena ĉefurbestro Dro Hans
Vogel la federacia meritkrucon je rubando de la Federacia Respubliko Germanio
pro siaj meritoj sekve de siaj interpopolaj kontaktoj per Esperanto. Grupa
informilo 4 varbis por Fondaĵo Varbado Junularon kun trafa sentenco La
junularo estas nia nova sango kaj nova sango estas vivo! Informilo 5 de Majo
anoncas programon ĝis Junio, i.a.
kun raporto de Deubler pri Würzburga GEA-Kongreso (kie cetere oni reelektis lin
kiel vicprezidanton). Rondletero de Aŭgusto informis pri programo ĝis
Oktobro kaj ke la firmao Beck am Rathauseck post fortaj klopodoj de Weidacher
deklaris sin preta pagi la kostojn por ĉi-jara varbfolio en kiom ajn
kvanto, kaj ke nun estis la devo disdoni
15000 varbfoliojn ankaŭ pro varbparolado de Michl Ehbauer, la 9an de Oktobro en Blauer Bock. Ni legis en
G.E.R. pri preparoj de 7a Internacia Seminario de Germana Esperanto-Junularo en
Munkeno de l'27a de Decembro 1963 ĝis 2a de Januaro 1964 (i.a. kun
prelegoj de profesoroj Dr.Ivo Lapenna kaj Reto Rosetti), honora protektoro ĉefurbestro
d-ro Hans Vogel. En Oktobra informilo 9 raportis Weidacher, kiu jam ek de jara
komenco zorgis pri la rondleteroj, ke 75 personoj vizitis varbvesperon de
Ehbauer, kaj ke kelkaj grupanoj disdonis
eĉ pli ol 1.000 varbfoliojn, kaj
konatigis programon ĝis fino de Novembro inkluzive 5 kursojn. En informiloj
10 kaj 11 (Novembro/Decembro) ne nur aperis programo ĝis fino de Januaro
1964, sed ĉefe invito al Zamenhofa
Festo je 29a de Decembro en Augustiner-Verda Salonego, kio estis aranĝita kune kun la
partoprenintoj de supre menciita 7a Internacia Seminario de GEJ, festparolanto p-ro d-ro Lapenna.Kun ĉirkaŭ
300 partoprenintoj, inter ili GEA-prezidanto d-ro Herrmann kaj TEJO-prezidanto
s-ano Bekker, ĝi vere fariĝis
la plej impresa Zamenhof-festo en Germanujo!
Ehbauer kaj s-ano Hermann Schmid el Augsburg zorgis post serioza parto por
humora kaj gaja fino de festo.
1964 grupo eldonis 13 informilojn, kiuj regule invitis al grupvesperoj kaj
kursoj. Sed kelkaj aferoj estu krome raportataj: Dum jara kunveno partoprenis
35 grupanoj (el kiom, restas nekonate), kiuj ne nur elektis la saman estraron
kiel antaŭe, sed ankaŭ
akceptis kotizan altiĝon de 18.-GM al 24.-GM por jaro.Tre interesa estis
ankaŭ la atentigo eble okazigi UEA-kongreson 1966 en Munkeno kaj dum Junio
la informo, ke ĉefurbestro Dr.Vogel
estus preta inviti ĝin; okazis ankaŭ interna baloto pri konsento de
grupanoj por tiu invito, sed la rezulto
nenie estas konatigita kaj ankaŭ ne la posta okazaĵo. Eble Munkena
estraro rezignis pri propra aspiro post ekscio de aspiro flanke de
Budapest, kie fakte tiam la UEA-kongreso
okazis? Dum Majo ni aŭdis pri malsaneco de Koch, ties kursojn daŭrigis
H.Lukesch. Dum Junio denove mortis fidela kaj honora membro de grupo, kasisto Josef Flatz, 61-jara (kiu estis ankaŭ honorita de GEA
per Honora signo) kaj esperantisto depost 1921, kaj dum Decembro grupo perdis
65-jaran Michl Ehbauer, - kiu jam estis notita kiel kunhelponto de la ĉi-jara
Zamenhofa Festo: Gravaj perdoj por la grupo (al kiuj sekvis multaj aliaj)! El
G.E.R. ni aŭdis pri la Munkena Esperanto-vivo dum ĉi-jaro tre
malmulte:Deubler estis denove elektita kiel vicprezidanto de GEA kaj
GEA-Delegito je UEA dum Pentekosta kongreso en Soltau; oni informis pri la
veterano Hans Tressel kaj la 70a naskiĝtago de Hans Koch dum
novembro, pri SAT-aktiveco dum 1a de
Majo kaj disdono de 5.000 flugfolioj de GEJ Sich verständigen- aber wie?
(=interkompreniĝi- sed kiel?),
aperis alvoko al sonbendkontaktoj de s-ano Conrad kaj rilate la junularo
(ĉu ĝi ankaŭ eldonis propran informilon je tiu tempo, mi ne scias, almenaŭ ne ekzistas
ekzempleroj en kluba arkivo) ni legas pri granda aktiveco de la tiamaj
ge-Munkenanoj H.Lukesch, Stefan Maul kaj
Dieter Gernert. La Zamenhofa-Festo okazis denove en Rhaetia-domo kaj s-ano
Deubler povis tie saluti ĉirkaŭ 150 partoprenintojn.Estis 2 festprelegoj
de s-ano Anton H.Tanner kaj s-ano Michael Zeilinger, Fürth; s-ano Stefan Maul disaŭdigis 2
surbendigitajn humorajn prezentadojn, kiujn Ehbauer faris kelkajn monatojn antaŭ
sia morto, kaj fine montris Thalmaier lumbildojn pri sia vojaĝo al
Palestino.
1965 alportis drastan ŝanĝon por la grupo:Deubler, kiu fariĝis ĉi-jare
70-jara, rezignis reelekton je grupo
(kaj ankaŭ kiel vicprezidanto de GEA, - sekve dum jaroj ne plu ekzistis
tiu rekta drato al GEA-estraro), kaj, ĉar ankaŭ Weidacher rezignis,
la grupo ricevis je pinto novajn gvidantojn:Tanner fariĝis prezidanto,
vicprezidanto Ljubiŝa Jevtiĉ,
ge-sekretarioj Gatter/Winter,
kasisto Schottenhammer kun s-ano Rheintaler kiel anstataŭanto,
revizoro s-ano Wurm kaj kelkaj kromaj oficoj: por informoj Conrad, junularo
H.Lukesch, konsilantoj Hauber kaj
Paech, kiu ankaŭ agis por SAT, kaj
fine grupo faris Deubler je honora prezidanto.Tiu ŝanĝo kaj la
senduba aktiveco de la multaj novuloj bedaŭrinde koincidis kun sufiĉe
grava periodo de laceco je multaj grupanoj.Jam je jarkomenco s-anino Rabe urĝe
petis viziti kursojn en Riemerschmid-lernejo, por ke grupo ne perdu pro tro
malmultaj partoprenintoj la ĝis nun senkoste de urbo ricevitajn ejojn.Dum
Aprilo grupo devis pro tro malmultaj partoprenintoj denove ŝanĝi klubejon
al iom primitiva gastejo Schützenlust (kaj antaŭa restoracio rifuzis nomi
la novan adreson, kiam interesuloj tie demandis), kiu certe ne estis agrabla. Do, malgraŭ
bona programo (kun distra vespero kun famkonata aktoro kaj E.-humoristo s-ano
Starke, Nürnberg)kaj 13 dum jaro forsenditaj informiloj, ĝenerale nur malmultaj regule vizitis la
grup-vesperojn.Aŭtune je komenco de nova lerneja jaro grupo tial denove
petis helpon por kursoj, kiujn estris
krom s-aninoj Rabe kaj Lukesch nun ankaŭ s-ano Conrad. Antaŭe ankoraŭ
kelkajn aferojn:Dum Majo sukcesis trovi en registara konsilisto Dro Michael
Vorbeck ĉe Bavara Ministerio por Edukaj kaj Kulturaj Aferoj en Munkeno
novan direktoron de Germana E.-Instituto (post la morto de Dr.Hörhammer 3
jarojn antaŭe);okazis en Munkeno de 25a de Junio ĝis 3a de Oktobro
Internacia Trafikekspozicio, kie
ekzistis dum tiu tempo ankaŭ Esperanto-giĉeto, kaj pro kio urbo eldonis multkoloran
esperantlingvan varbprospekton; fine ankaŭ s-ano Koch ricevis per ĉefurbestro
Dr.Vogel Federacian Meritkrucon. Aliflanke denove foriris 3 meritplenaj
grupanoj: Mortis dum Aŭgusto s-anoj Hauzeneder kaj Schwab, kaj dum Oktobro honora membro Hans Tressel, -
grupo donis al lia vidvino Luise honoran membrecon, -sed la maljunuloj
forrestis ĉiam pli, kaj gejunuloj malgraŭ aktiveco de H.Lukesch
mankis! Por honora prezidanto Deubler,
kiu Novembre fariĝis 70-aĝa, certe estis iom malgaje vidi
tion, ankaŭ se en Novembra numero
de G.E.R. aperis kun granda laŭdo bela fotaĵo, montranta lin kun M.Ehbauer. Dum Oktobro oni
jam invitis al Zamenhofa Festo en Rhaetenhauŝ, fest-parolinto s-ano d-ro
Vorbeck, kaj post paŭzo sekvis
tradicie lumbildparolado de Thalmaier, - ekzistas ankoraŭ bela invita
folio, sed detalaĵoj pri la festo
mem bedaŭrinde mankas;ofta okazaĵo, ke per informiloj ni scias pri
aranĝoj, sed ne ekzistas posta
detala informo pri la evento.
Dum Novembro grupo elektis Spirat kiel UEA-delegiton de Munkeno post morto de
Tressel, - kaj la nova prezidanto Tanner jam deklaris, ke li venontjare ne plu povos labori kiel
prezidanto de la grupo! Cetere dum tuta jaro 1965 kaj poste ĝis 30.06.1966
la esperantistoj en la mondo, kaj nature
ankaŭ la grupanoj, kolektis
subskribojn por peticio al Unuigitaj Nacioj pro jaro de Internacia
Kunlaboro.Lasta jar-informilo de 15.12.65 tiel ne nur enhavis Januaran
programon, sed ripetitan peton kolekti tiujn subskribojn (dum Januaro ni povis
legi, ke intertempe ankaŭ ĉefministro Goppel kaj ĉefurbestro
Dr.H.J.Vogel donis la subskribon!).
1966 situacio de Munkena E.-vivo ne tre ŝanĝiĝis aŭ pliboniĝis,
eĉ. kontraŭe: Jam en Januara informilo (kun Februara programo) ni
legas pri morto de longjara membro s-ano Dr.Lang, -kaj dum Aprilo mortis per
koratako Konrad Deubler!Vera ŝoko por multegaj amikoj kaj nature ankaŭ
por Munkena grupo, al kiu nun mankis patra figuro, kiu ĉiam ĉion bone
sciis kaj povis helpi per kontaktoj en la tuta mondo! Intertempe okazis
elekto, kaj pro ofta profesia foresto de
nova 1a gvidanto Spirat oni krome elektis 4 konsilantoĵn: Jevtiĉ, Winter,
kaj nove Gerald E.Tucker kaj A.Meinart, cetere ne multe ŝanĝiĝis, Tanner restis ankoraŭ reprezentanto. Iom
regule aperis la informiloj kun monata programo, sed jam dum Aprilo Spirat plendas, ke momente ne eblus ŝanĝi en pli taŭgan
klubejon, ĉar oni ĉiam postulus garantion pri almenaŭ 20 regulaj
partoprenintoj, kaj ne eblus doni tiun
garantion, ĉar ĝenerale nur venus ĉirkaŭ 17 membroj.Conrad
provis varbadon per sonbendoj kaj varb-alumetoj, sed la anaro ne kreskis.Ankaŭ junularo
ne plu montris multe da aktiveco, ĉar f-ino Lukesch edziniĝis dum
Oktobro (G.E.R. ĉi-jare informis nur 2-foje pri Munkeno, nome je morto de Deubler kaj edziniĝo de
Lukesch, nova nomo Elsässer)- kaj nature
ŝi nun havis aliajn interesojn ol kursestri. En grupaj informiloj kiel
ge-kursestroj aperis nun nur ankoraŭ la nomoj de Rabe, fratino Corinna (Pax Christi;- fakte ŝi
ankoraŭ instruis dum tuta tempo ĝis fino de 80-aj jaroj!), kaj nove:
Spirat (por sindikataj kursoj). Cetere informis grupo pri planita pli granda
ekspozicio en venonta jaro kaj jam ek de Oktobro invitis al ĉi-jara
Zamenhofa Festo, denove en
Rhaeten-Haus, festparolinto s-ano Ludwig
Pickel, Nürnberg. Partoprenis pli ol 100,
kiuj poste ankoraŭ aŭdis/vidis lumbildparoladojn de Thalmaier
pri Turkujo, kaj Starke pri Hungario.
1967 komencis tre malbone: 4 aktivaj membroj mortis dum Januaro!! s-anoj
Bernhard Färber kaj Franz Wunderer,
s-anino d-rino Leubner kaj Honora Membro Hans Koch (je tombiĝo
parolis Dro Vorbeck por GEI kaj Spirat pro UEA kaj GEA)!!Precipe la 2
lastnomitaj signifis gravan parton de Munkena E.-historio. Tamen ni rajtas
konstati: Reĝo mortis, vivu reĝo,
kaj la nova prezidanto Spirat nun vere zorgis pri nova aktiveco, ne nur de E.-vivo en Munkeno sed ankaŭ
en regiono. Li iomete regule forsendis monatajn leterojn, reaktivigis
SOBELOn, kaj kuraĝis proponi la
aranĝon de GEA-kongreso 1968! Rilate SOBELO okazis jam dum Aprilo en
Büchlberg tre sukcesa kunveno kun 140 gepartoprenintoj, kvazaŭ kongreso
(oni elektis Spirat, prezidanton; Starke, vicprezidanton; Rabe, sekretariinon;
Tucker por gejunuloj); rilate GEA-kongreso Spirat sukcesis ricevi invit-leteron
de Munkena ĉefurbestro Dr.Vogel kaj GEA-kongreso 1967 en Hamburg akceptis
la inviton; ĝi krome decidis fondi novan Germanan Esperanto-Instituton, kiu
estu sub la kontrolo de GEA, - ĉar en Munkeno ja preskaŭ neniu plu
vivis de ĉi-rilataj aktivuloj, tial oni volonte akceptis tiun decidon kaj
fordonis la librojn ktp. al pastoro Burckhardt por GEA).Fine per la
humoraj/instigaj rondleteroj de Spirat nun ankaŭ nombro de partoprenintoj
je grup-vesperoj kaj aranĝoj efekive pligrandiĝis; tiam Spirat
iniciatis novan organizan formon: Munkenaj aktivuloj fondis je eksterordinara ĉefkunveno,
7an de Junio, novan
societon:Esperanto-Klubo Munkeno eV (=enregistrita asocio)-Spirat prezidanto,
vic= Tucker), kaj formis statutojn tiel, ke estonte donacoj validus por
impostliberigo! Pro tiu aktiveco ne tro ĝenis denova ŝanĝo de
klubejo al Postgarten, certe ankaŭ
pli bona kvalito ol Schützenlust! Spirat ankaŭ kune preparis por semajnfino
2an/3an de Septembro Bavaran Esperanto-Tagon en Aŭgsburgo, kiun partoprenis ĉirkaŭ 150 gesanoj (inter ili gastoj el 7 landoj kaj 20 infanoj) kaj akcepton per la tiea
ĉefurbestro, eĉ Bavara Radio
informis sed bedaŭrinde ne en ĝusta maniero. En Novembra numero de
G.E.R. aperis Unua Bulteno por la venontjara GEA-Kongreso, kiu jam notis Löwenbräu-bierfarejon kiel
kongresejon. La Zamenhofa Festo ĉijare okazis unue laŭ permeso de ĉefurbestro
Dro Vogel en Granda Sidejo de Nova Urbodomo, kie Spirat salutis la gastojn kaj poste festparoladis UEA-ĉefdelegito
Reinhard Haupenthal el Saarbrücken, dum vira kantasocieto Biedersinn helpis
plibeligi la solenon; poste la partoprenintoj iris kelkajn 100 metrojn en
klubejon, kie okazis kun tombolo ktp. la
kutima amikeca kunesto. Bedaŭrinde ankaŭ ĉifoje ne ekzistas
raporto, kio kaj kiel nun detale okazis
ktp. Kaj nun G.E.R. aperigis en Januara numero la 2an bultenon por la kongreso kun anoncoj
pri ekskursoj kaj en Februara numero 3a bulteno donis kromajn informojn;ĝis
tiam anoncis sin 142 ges-anoj.En Aprila numero aperis invito al GEA-jarĉefkunveno
je 1a de Junio; Maja numero montris fotaĵon de rondo de Munkenaj klubanoj
kaj la programon de la kongreso kun salutvorto de Dr.Vogel.Fine Julia numero
donis kun kelkaj fotaĵoj 5-paĝan pozitivan raporton pri kongreso:
Estis pli ol 300 partoprenintoj, do iomete pli ol jaron antaŭe. Oni laŭdis
ĉefe 2 novaĵojn: Partoprenon de 40 infanoj kun speciala programo sed
ankaŭ parte en la kadro de la oficiala kongres-programo kaj precipe podian
diskuton inter profesoroj de'l Munkena universitato unuflanke kaj aliflanke de
Esperanto-movado p-ro d-ro Lapenna(kiu ankaŭ afable anstataŭ p-ro
Rotkvic dimanĉe festparoladis), Dro
Bormann kaj Dro Chiussi; urba lerneja konsilisto d-ro Fingerle bonege direktis
objektivan kaj harmonian diskuton. Rimarkinda estis sendube la inaŭguro de
novkomponita Esperanto-meso de la jugoslava komponisto Janko Jezovŝek en
la preĝejo St.Bonifaz, kiu trovis
financan subtenon de la ĉefepiskopo de München-Freising (estis GM
1.000.-, dum la Bavara ŝtato bei
der gegenwärtigen Haushaltslage (= pro la nuna buĝeta situacio) ne
kapablis kongreson subvencii.- Post la kongreso ni nenion plu povis legi dum
1968 en G.E.R. pri Munkena E.-vivo. Sed el denove iom regule forsenditaj
rondleteroj (kiuj ankaŭ informis pri monata programo) kaj bavara revuo ni
povas ankoraŭ raporti pri kelkaj aferoj. Jaran Kunsidon je 31a de Januaro
partoprenis 25 (de entute 83 membroj!),
kiuj malŝarĝis prezidanton Spirat, anstataŭanton Gerald Tucker, kasiston Fritz Schottenhammer kaj
sekretariinon Caroline Rabe, post kiam
gerevizoroj Wurm kaj Kastenmüller deklaris ĉion en bona ordo.Oni akceptis
krome kotiz-altiĝon (al ĉirkaŭ 32.--GM jare) kaj la ŝanĝon
de kelkaj statutoj laŭ deziro de tribunalo. Dum Aprilo mortis post longa
malsaneco nun ankaŭ la longjara SAT-peranto en Munkeno k-do Bitzer. Cetere
kelkfoje Spirat postulis kongres-aniĝon de multaj Munkenanoj kaj petis
kroman financan helpon. Je 1a de Majo kelkaj s-anoj sur Königsplatz (Reĝa
Placo) varbis per Esperanto-bendo. Grave estis,
ke Spirat ek de Majo trovis tutcentre loĝejon, kiu nun ankaŭ servis al la Klubo, -kiu estis je 26a de Septembro enregistrita-
kaj kie estonte povis ankaŭ okazi E.-kursoj. Dum Novembro grupestraro
invitis al Zamenhofa Festo je 7a de Decembro,
kiun Klubo aranĝis ĉi-jare iomete senceremonie denove en
Rhaetenhaus, kaj la ĝenerala sekretario de GEA, Ludwig Pickel, ĝis nun ofta vizitinto de Munkenaj aranĝoj,
iom festparoladis; entute oni prijuĝis la feston kiel bonsukcesan kaj tre
harmonian.
reen
1969
- 1977
Dum 1969 ne okazis multaj rakontendaj aferoj.Per diversaj rondleteroj oni petis
pagi kotizon kaj pliaktiviĝi. Je jara kunsido dum Marto (novelekto ne
necesis, ĉar lastjara elekto validis 3 jarojn) kasisto donis
bilancon, kiu pruvis, ke sen kromaj
donacoj kaj enspezoj per tombolo dum Zamenhofa Festo 1968 ekzistus deficito,
sed ne estis granda diferenco, do, entute oni estis kontenta. Dum Aprilo SOBELO
kaj Klubo (dum Junio ankaŭ G.E.R.,
kiu poste dum tuta jaro nenion pli sciis pri Munkena E.-vivo) informis
pri morto de paĉjo Woldemar von der Ley, -kiu (loĝinte en Dachau) jam
depost jardekoj ĉefe instruis kaj kolektis infanojn kiel estontajn
esperanistojn kaj ankaŭ ankoraŭ 1968 kompetente zorgis pri la
infankongreso dum Munkena GEA-kongreso,
certe denove grava perdo por la ĉi-tiea E.-vivo. Dum Majo Spirat
informis, ke iama prezidanto de Munkena
Esperanto-junularo, Hermann Heiß, nun Oberkirch, kaj nova GEA-estrarano parolos je
grupvespero, kaj ke Esperanto-grupo el
Verona (unu de la ĝemelurboj de Munkeno) kun 50 personoj vizitos de 31a de
Majo ĝis 2a de Junio Munkenon kun oficiala salutletero de la Verona ĉefurbestro
al Munkena ĉefurbestro, por kontakti kaj praktiki Esperanton; programo
inkluzivis oficialan akcepton flanke de urbo,
nature urban rondveturon kaj precipe gajajn kunvenojn kun la Munkenaj
ges-a-noj. Fakte ĉio bone sukcesis kaj vicurbestro Bayerle montris multan
simpation. Bedaŭrinde la jam por aŭtuno planita kompensa vizito ne
sukcesis, ĉar anonciĝis ne sufiĉe da interesuloj. kaj denove
necesis ŝanĝi la klubejon, nun ek de Aŭgusto al Braunauer Hof.
Dum Oktobro Spirat forsendis tre kompreneblan plendleteron, ke li kaj la
klubaktivuloj estis esperintaj, ke post/per lastjara GEA-kongreso Munkena
E.-vivo pliboniĝus, sed fakte
kontraŭe ĉiam pli ne plu venos al la grupvesperoj;certe la klubejo ne
estis bela aŭ tre agrabla, sed por
trovi alian pli taŭgan restoracion aŭ klubo devus por luo pagi
100.-GM monate aŭ garantii regulan viziton de almenaŭ 25 ĉeestantoj,
-ambaŭ alternativoj bedaŭrinde ne eblus.Kaj sekvis la plej malfavora
konsekvenco, nome, ke unuan fojon post la 2a Mondmilito Munkeno
ne aranĝis propran Zamenhofan Feston, ĉar mankis taŭga salono kaĵ
sufiĉe aktivaj Munkenanoj;klubanoj estis anstataŭe invititaj de
Augsburganoj, prezidanto Hermann Schmid, festi kun ili!Kaj fakte tio okazis,
certe pli bone ol nenio, tamen plorinda
okazaĵo!
1970 komenciĝis por aŭtoro de ĉi-verketo iomete stranga epoko, ĉar
ne ekzistas ankoraŭ multaj, fine eĉ
neniuj rondleteroj! Kaj ankaŭ en G.E.R. ne ofte oni informis pri Munkena
E.-vivo, - ekz. 1970 eĉ. nenion; do, mi povas nur malmulte raporti, eĉ pri aliaj estraranoj kaj klubejo mi
ne ĉiam trovis notojn. Dum Februaro necesis denove ŝanĝi
klubejon, ĉi-foje al Goldener Stern, - sed tie oni ankaŭ rajtis resti
ne tre longe. Je 7a de Marto Munkenanoj festis 50an E.-jubileon de k-do Anton
Winter, interne patriarko nomita, kiu dum 3a Regno ankaŭ estis estinta
viktimo de Gestapo (= sekreta ŝtata polico) kaj en koncentrejo Dachaŭ, kaj kiu post 2a Mondmilito apartenis al la ĉiamaj
partoprenintoj de klubkunvenoj, ankaŭ
kursestris kaj posedis bonegan poluritan esprimeblecon E.-lingve.Venis ankaŭ
multaj gastoj, - sed 1 monaton poste li jam mortis, 74-jarulo, denove grava
perdo! Rondletero de Aprilo konatigis programon ĝis Majo kaj en Majo jam
publikiĝis la demando, ĉu oni rajtis resti en Goldener Stern pro tro
malmultaj partoprenintoj.Pli dankemaj al Spirat estis la s-anoj en
Pfaffenhofen, kie li kursestris dum monatoj kaj kie nun fondiĝis
Esperanto-Societo Hallertau, -sed nature
tiam ankaŭ partoprenis kelkaj Munkenanoj. Same ili helpis en Augsburg, kie
okazis SAT-kongreso.En Septembra de rondletero konatiĝis ne nur denove
morto de maljuna fidela s-anino Anny Kastenmüller, sed ankaŭ programo ĝis Oktobro
inkluzive SOBELO-kunveno laŭ invito de Thalmaier en Landshut.
Zamenhof-feston oni festis en hotela salonego vidalvide al stacidomo, partoprenis ĉirkaŭ 50 Munkenanoj
kaj gastoj, inter ili ankaŭ iama 2a
prezidanto Tucker (kiu post edziĝo nun loĝis en Augsburg), kaj Spirat honorigis s-inon Raabe, Hermann
Schmid kaj Georg Knaus, Büchelberg per la Ora Insigno de SOBELO pro ilia
diligenta kaj sukcesa laboro por Esperanto; germanlingve oni aŭdis ĉi-foje
kiel kvazaŭan festparoladon pri olimpiado kaj Esperanto, kaj tombolo kaj kantoj zorgis pri bonhumoro.
Pri E.-vivo en Munkeno 1971 G.E.R. fakte nur raportis dum Novembro, ke Spirat kun grupo da Munkenanoj vizitis
kompense Verona, - sed pri tiu vizito (kiu okazis dum Junio) informis jam
ekzistanta rondletero de Majo kune kun programo ĝis Junio. Junia
rondletero atentigis pri venontjaraj olimpikoj kaj ke oni atendus viziton de
800 esperantistoj dum tiu tempo;krome Spirat informis pri invito de membro
Alfred Gißibl al Garmisch-Partenkirchen por komuna migrado kaj kunveno pro
estonta Ligo-tago en Rosenheim.SOBELO do renkontiĝis je 13a/14a de
Novembro en Rosenheim k, kiel Honora Gasto,
ankaŭ partoprenis s-ano Ralph Harry, ambasadoro el Aŭstralio
en Bonn, kiu poste dum tuta olimpiado
1972 estis en Munkeno. Je 15a de Decembro Klubo invitis al (almenaŭ ek de
Septembro, pli precize mi ne povis ĝin ekscii) nova klubejo Europäischer
Hof, je ĉefstacidomo, por festi
50-jaran jubileon de esperantistiĝo de k-doj Ludwig Gammel kaj Fritz
Schottenhammer, kiuj ricevis tiam ankaŭ GEA-honorsignon.Pri aliaj aranĝoj
mi nenion trovis, ankaŭ ĉu kaj
kie ĉijare okazis Zamenhofa Festo,
mi ne povis eltrovi.
Pri 1972 mi ankoraŭ malpli informojn trovis:Ekzistas por la jaro nur 1
sola rondletero de Marto, kiu informis,
ke hektografo, kiunĝis nun
pruntedonis s-anino Rabe, ne plu bone funkcius kaj tial nepre estu aĉetota
nova aparato, - kaj cetere petis monon por eldoni senkostan E.-broŝuron,
kiun laŭ propono de aŭstralia ambasadoro dum olimpiado en Munkeno
ricevu la partoprenantaj sportuloj.
Kiel renkontejo dum olimpiado por esperantistoj el la tuta mondo en Munkeno
servis Europäischer Hof.Cetere G.E.R. raportis sufiĉe detale pri kunlaboro
de esperantistoj dum olimpiado kaj nomas el Munkeno s-anon Conrad, kiu kreis
kontaktojn inter la teamanoĵ (al tio apartenis aŭstralia ambasadoro
Ralph Harry, krome ĉefhostino de
FIAT-informstando Ursula Grattapaglia el Italujo, Anton Oberndorfer el Aŭstrio, Jo Haazen, Belgio kaj Ludwig Pickel,
Nürnberg), disdonis informilojn kaj
kreis telefonan interligon inter Munkeno kaj Nurenbergo kun Ludwig Pickel, kiu
agis parte el Nurenbergo parte en Munkeno mem. Ankaŭ Bavara Radio kaj
multaj gazetoj raportis tiam pri la disdonita supre nomita E.-broŝuro,
-sed la Munkena anaro de esperantistoj bedaŭrinde ne pligrandiĝis
tial.Cetere G.E.R. apude informis pri Spirat, kiu fariĝis dum GEA-kongreso
en Braŭnschweig novelektita prezidanto de la konsilantaro.Zamenhofa festo
okazis je 17a de decembro, verŝajne en Europäischer Hof, - kaj Weidacher
opinias, ke temis pri bone vizitita festo, mi mem bedaŭrinde ne povas bone
rememori kaj mankas ankaŭ ĉiuj dokumentoj.
Pri 1973 raporto bedaŭrinde devas esti ankoraŭ pli mallonga, ĉar G.E.R. informis eĉ ne unu
fojon, kaj aliflanke ekzistas ankaŭ nur 2 rondleteroj: Unu de Novembro
konatigis morton de ĉiame aktiva helpantino Caroline Rabe (ankaŭ vere
grava perdo) kaj de regulaj renkontiĝoj ĉiam ankoraŭ en
Europäischer Hof, kaj cetere postulis sufiĉe pli altan kotizon estonte,
kaj la alia de Decembro, kiu invitis al Zamenhofa Festo en Pfaffenhofen.
1974 ne ekzistas iu rondletero kaj same en G.E.R. mankis ĉiu informo pri
Munkena E.-vivo; nur en Decembra numero de G.E.R. aperis fotaĵo, kiu
ekestis dum Oktobra Fervojista jarkunveno en Bamberg kaj montris grupestron
Spirat. Pli multe mi ne scias raporti, ĉar
mankas dokumentoj. Sed de Weidacher mi aŭdis, ke dum ĉi-jaro klubanoj renkontiĝis
en Landshuter Hof, Arnulfstrato, kie ili
ankaŭ bone festis Zamenhofan naskiĝtagon kun granda tombolo, kiun s-ino Ehrhard kaj Weidacher aranĝis.
Cetere, ke dum la tuta tempo Weidacher
kun Dro Kalckhoff kaj Conrad renkontiĝis kaj ili intense laboris, pripensis kaj kolektis por postaj
ekspozicioj.
1975 ankaŭ ekzistas nur 1 rondletero je Pasko, sed ni povas legi tie, ke ek de Januaro kluba kunvenejo estis en
Holzkirchner Stacidomo (parto de ĉefstacidomo);tie nun fine eblis ankaŭ
helpe de Munkena fervojista E.-grupo ekspozicii, - kaj tio nun ĉiam denove
okazis.Tiele trovis vojon al Esperantio i.a. s-anoj Friedrich B. Hilpert kaj
d-ro Reinhard Fößmeier, - sed pri tio pli poste.Iom detale ankaŭ Eŭropa
Esperanto-Revuo (estonte:E.E.R., temis
pri antaŭa G.E.R., kiu ŝanĝis
la nomon) informis, ke Munkena E.-grupo
kunlabore kun la distrikt-komisiito por Esperanto de la germana fervojo...Josef
Weidacher, organizis informkunvenon
...la 20 jan 1975... en stacidomo ekspoziciejo. Je inform-kunveno helpis i.a.
Pickel kaj Thalmaier, kaj sukcesis
atingi 10 novlernintojn. Pri la ekspozicio komence aktive kunlaboris ankaŭ
Fuchs, kiu pro bonaj kontaktoj kun
meti-eduka studrondo (cetere kelkaj el ili partoprenis la tutan tempon de ĉi-tiea
restado aktive kluban vivon!) peris ampleksan aldonon de infandesegnaĵoj,
eĉ el Pollando. El E.E.R. ni poste aŭdis, ke intertempe mortis 4 malnovaj fidelaj
gemembroj, nome Honora Membrino Luise
Tressel, vidvino de longjara
UEA-delegito H.Tressel, cetere Wünschel
kaj Demuth (ambaŭ pli aĝaj ol 80) kaj d-ro Schmid-Lindner
(72-jara).E.E.R. en Septembra numero publikigis salutkarton de landa partia
konferenco de SPD en Munkeno al la Nürnberga redakcio kun subskriboj de
Dr.Vogel (nun federacia justicministro),
federacia kanceliero Helmut Schmidt,
Volkmar Gabert, SPD-frakciestro en bavara parlamento k.a.Fine dum
Decembro E.E.R. aperigis fotaĵojn kaj tre laŭdajn recenzojn pri
Spirat kun itala edzino Antonia Bonomi el Verona kaj pri Weidacher, nomita la teknika animo de la kluba informa
kaj ekspozicia laboro, kiun subtenas ...komprenema edzino.!
Ek de 1976 situacio nun normaliĝis,
ekzistas jam 7 rondleteroj kaj ankaŭ en E.E.R. ni povis pli ofte
legi pri Munkeno.Je jarkomenco informis programo pri Januaro kaj Februaro, inkluzive de tiam bone sukcesa karnevala aranĝo,
ĉefkunveno kaj jam notis intencitan vojaĝon al Verona dum Majo.
Sekvis programo por Marto/Aprilo, kaj el E.E.R. ni scias pri Germana
Esperanto-Ekspozicio en Augsburg, - kiu baziĝis sur ĉi-tieaj supre
menciitaj ekspozicioj de Weidacher (kaj aliaj Munkenanoj), kiu ankaŭ en Augsburg multe helpis.Dum
ekspozicia tempo ankaŭ fondiĝis kiel kun-fandiĝo de SOBELO kaj
NOBELO Bavara Esperanto-Ligo (BELO),
kies estro fariĝis Hermann Schmid,
Augsburg, Weidacher fariĝis
vicprezidanto, Reinhold Maier, Munkeno
komisiito pri oficialaj kontaktoj. Je vojaĝo al Verona partoprenis 19
Munkenanoj, kiuj estis tre
kontentaj, -E.E.R. informis tre detale
pri tiu vizito en numero 7/8, same kiel rondletero, kiu enhavis krome programon por
Septembro/Oktobro kun indiko pri ekspozicio ripetita en Holzkirchner stacidomo
de 9a- 11a de Oktobro, je 11a kun varba
vespero kaj lumbildparolado: Denove estis Weidacher, kiu ĉefe kaŭzis tiun bonan
varbadon; ĉirkaŭ 150 interesuloj vizitis ĝin, -tiele R.Maier
sukcesis estri novan kurson, ankaŭ
E.E.R. informis pri tio. Rondletero de 18a de Oktobro konigis programon ĝis
decembro, krome atentigis pri nova
kunvenejo Deutsches Eck kaj invitis al jara ĉefkunveno kun nov-elekto de
estraro, ĉar Spirat opiniis ne plu
trovi necesan tempon, - sed tiam li ankoraŭfoje prokrastis demision. Dum
Novembro sekvis invito al Zamenhofa Festo (post komuna manĝado en
Deutsches Eck) en Holzkirchner stacidomo,
Thalmaier tradicie helpis per lumbildparolado kaj ĉiuj
partoprenintoj estis laŭdire tre kontentaj. Je 15a de Decembro oni konigis
programon kun kursvesperoj ĝis mezo de Januaro, kaj krome E.-junularo refondiĝis, -
do, Munkena E.-vivo vere reaktiviĝis!
Dum 1977 klubo forsendis ĉirkaŭ 20 informilojn, ke ĉiuj ĉiam
sciis aktualan programon, - agitemo de la novaj estraranoj Hilpert,
kasisto, kaj Günter Fuchŝ por
grupvespera programo montris bonajn fruktojn! Jam karnevala festo dum 12a de
Februaro tre sukcesis, kaj studkonsilisto R.Maier zorgis ek de nun regule por
kursoj. Cetere oni jam pripensis festadon de 75a klub-jubileo 1979. Dum Majo
estis denove planita 5-taga ekskurso al Verona,
sed mi ne scias, ĉu ĝi
okazis. Dum Junio aperis informo, ke verŝajne je jarfino klubo devus
forlasi klubejon en Holzkirchner stacidomo, sed ke gegastejestroj de Deutsches
Eck, Adolf kaj Erika Kleinschrod akceptus klubon ankaŭ por longa tempo en
sufiĉe granda apuda ĉambro, krome ofertus grandan ŝloseblan
kelan ĉambron, kie klubo povis
stoki materialon kaj la grandan bibliotekon. Posta tempo kelkaj klubanoj, ĉefe ankaŭ junularo oferis multajn
horojn/tagojn, por ordigi kaj renovigi kelan ejon, temis pri malnova domo kun subteraĵo
ankoraŭ el tempo antaŭ unua mondmilito. Jam programo de Aŭgusto
atentigis al denova ekspozicio je Holzkirchner stacidomo dum 15a-17a de Oktobro
kaj Zamenhofa Festo je 17a de Decembro. Sekvis aviso de novaj kursoj, - kaj en
E.E.R. aperis kun fotaĵo laŭda artikolo pri Fößmeier, tiam ankoraŭ juna informadika
studento, kiu post ekscii pri E. jaron
antaŭe mem tiom bone lernis Esperanton, ke li nun jam fariĝis el
informato informanto; li fariĝis prezidanto de E.-junularo (vicprezidanto
kaj kasisto Hilpert, sekretariino Renate Gareis), kun kiu li helpis je ĉi-jara ekspozicio
kaj krome kelkfoje je informstando, i.a.
dum okazigo de Munkena urba junularoficejo en Olimpiada-Parko, kien venis pli ol 10.000 interesuloj!
Cetere, malgraŭ ke dum jaro denove
5 maljunaj fidelaj s-anoj, nome Franz Xaver Erhard kaj Karola Schmalzl (ambaŭ
konataj en klubo), Kurt Schneikart, Fritz Thasler kaj Kurt Weil mortis, dank'al varbado nombro de klubanoj pligrandiĝis.
Antaŭ ĉi-jara Zamenhofa-Festo, kiu denove komenciĝis en
Deutsches Eck per komuna manĝado kaj finiĝis per kunesto kun tombolo
en Holzkirchner stacidomo, klubo jam
forsendis programon por Januaro 1978 kaj invitis al inaŭguro de "Unua
Bavara Esperanto-Gastejo" Deutsches Eck je la 21a de Januaro.
reen
1978
- 1991
Pri 1978 denove ekzistas pli ol 20 informiloj/programoj pri klubvesperoj kun
kaj sen programo, kursoj, ekskursoj (i.a. marŝis 11 fortaj klubanoj kun
tieaj kaj Aŭstriaj s-anoj de Reichenhall 4 horojn al Hochstaŭfen,
1800m alte, kie ili kunfestis 125-jaran jubileon de pinta kruco montrinte
E.-flageton), ekspozicioj, prelegoj kaj
nature ankaŭ kelkaj festoj. Sed unue dum Januaro okazis Jara kunsido de
E.-junularo, kiam Johann-Andreas Pachter (kiu ankaŭ jam antaŭe tre
aktive kunlaboris je informstandoj) estis nomita kiel kunlaboranto por varbado,
la aliaj estraranoj restis kaj cetere oni decidis, regule renkontiĝi en kelo, kiun oni plie renovigu. Supre menciita inaŭgura
festo (senvualigo de tabulo, kiu prezentis ĝin, aŭtoro parolis
kelkajn vortojn) kun senkosta biero ekestis laŭ plano; partoprenis ankaŭ
televido kaj gazetaro, -kaj kun bona sukceso:Post 1 semajno venis televida
teamo de Bavara III kaj poste Zweites Deutsches Fernsehen (t.e. Dua Germana
Televizio) informis pri Munkena E.-vivo! Karnavalan feston bedaŭrinde
vizitis ne tro multaj. Jara kunsido rezultigis cezuron: Grupestro Spirat, kiu
jam delonge estis malsana, nun fine demisiis, kaj nova grupestro fariĝis
Reinhold Maier, dum Weidacher restis Vic-prezidanto kaj Hilpert
trezoristo, junulara reprezentanto
Fößmeier. Dum tiu kunsido oni ankaŭ ŝanĝis iom la statutojn, por
ke la junularo fariĝu pli memstara, - kaj tiele poste povis aliĝi al
Munkena Junularringo (kaj de ĝi ricevi oficialajn subtenojn!).
Lasta numero de E.E.R. 1/1978 (dum Majo per koratako mortis eldodonisto Ludwig
Pickel, Nürnberg, kiu jam delonge estis
malsana, sed ĉiam denove estis partopreninta la Munkenajn aranĝojn)
montris eĉ. 2 freŝdatajn Munkenajn fotaĵojn:Pri malfermiĝo
de Unua Esperanto-Gastejo de Bavario je 21.01.78, kaj pri lastjara Zamenhof-festo kun Weidacher
antaŭ librostando de Libroservo Pickel. Ek de tiam mankis bedaŭrinde
tiu bona informilo pri eŭropa-, germana-kaj Munkena E.-vivo. Esperanto en
F.R.Germanio (oficiala bulteno de GEA),
kiu aperis ĝis fino de 1981,
kaj Esperanto en Bavario (Bulteno de Bavara Esperanto-Ligo) konpreneble
ne estis samvaloraj anstataŭaĵoj -tial ekzistantaj grupaj rondleteroj
estas estonte miaj ĉefaj informiloj.Munkena junularo organizis en Mautner
Schloß en Burghausen je semajnfino 15a/16a de Aprilo E.-ekspozicion, kiu bone sukcesis kaj kunhelpis, ke firmao
Wacker donacis al klubo uzitan, sed
bonan skribmaŝinon! Ekestis ankaŭ kunlaboro kun Eŭropa-Unio, kaj junularo organizis kelkfoje (parte kune
kun ĝi) tute en centro de Munkeno informstandojn. Dum Majo kelkaj
Munkenanoj partoprenis la GEA-kongreson en Augsburg kaj/aŭ ankaŭ tie
tiam okazintan Jaran kunvenon de BELO, kie 3 membroj de Munkena klubo, nome Hilpert,
R. Maier kaj August Meier el Dachaŭ apartenis al estraro.Aŭtuna
kunveno de BELO estis invitita al Munkeno, 4an/5an de Novembro, al Deutsches
Eck. Ties kelaj ĉambroj estis intertempe tiom bone ordigitaj, ke la fina translokiĝo el Holzkirchner
stacidomo ek de Julio eblis, - sed tio ankaŭ necesis. Dum certa tempo
klubo ankoraŭ rajtis uzi ĉambron en fervojista domo Paul-Heyse-strato
9, 2a etaĝo.
Malgraŭ la tieaj utiloj (ekz. ebleco por mem-mastrumado) ekzistis ankaŭ
problemoj (ekz. necesis sonorigi, se pordo estis fermita), kaj fakte klubo ne uzis longe ĉi-solvon.
Raportinda estas ankoraŭ dum Aŭgusto tri-kvaron-hora elsendado pri
Munkena E.-junularo en pop-muzika-serio Juna Ondo, dum Septembro nova informstando de junularo
en Olimpia Parko, partopreno de kelkaj klubestraranoj je oficiala akcepto de
bavara ĉefministro en kadro de Europa Unio, kaj dum Novembro oficiala
fondiĝo de E.-altlerneja grupo. Zamenhofa festo komencis per komuna manĝado
en Deutsches Eck kaj finiĝis en supre menciita kluba libertempejo de
fervojista E.-grupo en Paul-Heyse-str.9, -festparoladis R. Fößmeier; kunvenis
80 partoprenintoj.
Malgraŭ ke en lasta cirkulero de Decembro 1978 estis anoncite, ke pro tro multa laboro estonte cirkuleroj
nur kvaronjare estos forsendotaj, tamen
1979 klubo forsendis pli ol la duoblon. Riĉa programo (kiel preskaŭ ĉiujare:sukcesa
karnavala vespero, kelkaj ekskursoj en la Alpoj kun gvidado de menciita fidela
membro el Garmisch-Partenkirchen Gißibl,
diversaj E.-kursoj, interesaj lumbildprelegoj): Dum Marto estis jara-ĉefkunveno,
kiun vizitis 22 klubanoj;raportindaj aferoj:Kiel nova sekretariino estis
elektita Amelia Garcia kaj Hilpert povis informi, ke post 50 gemembroj 1976 kaj
57 fine de 1977 nun ekzistus 70 klubanoj,
certe bona frukto de multa varbado! Aliaj bonaj okazaĵoj: Germana
Ondo en Köln sendis je 16a de Marto 6-foje 12-minutan intervjuon kun Munkena
E.-junularo eksterlanden.Dum Majo okazis de 5a-20a Europaj Semajnoĵ, -kaj
en tiu kadro kunlaboris kaj helpis Munkenaj esperantistoj per informstando sur
Marienplaco, kaj ĉefe per ekspozicio Weltsprache und Europäische
Integration (= mondlingvo kaj eŭropa integriĝo) en Völkerkundemuseum
(=etnografia muzeo), kiu plilongiĝis ĝis 25a de Majo;tiu ekspozicio
estis vere impresa kaj temis pri grandega laboro ĉefe de nia Sepp
Weidacher!Sed ĉirkaŭ je sama tempo okazis alia E.-ekspozicio en
urbkvartalo Neuperlach en domo de konstruŝpar-asocio Neue Heimat, kiun zorgis R.Meier kun helpo de s-ano
Conrad. Dum Junio denove necesis ŝanĝo de klub-statutoj por dokumenti
memstarecon de junularo, kiu nun ankaŭ
membriĝis je distrikta junular-ringo Munkeno-Urbo. Grave: Urbo Munkeno
eldonis novan belkoloran faldprospekton en Esperanto, estis 16.000 ekzempleroj!
Zamenhof-Festo denove okazis en Deutsches Eck kaj klubejon, kaj venis pli ol 80 partoprenintoj, kio eĉ
kaŭzis spacomankon, -tamen ĉiuj estis tre kontentaj!1979 mortis 2
fidelaj membrinoj, kiuj antaŭe aktive kunlaboris kaj ofte ankaŭ
finance tre helpis al klubo:Barbara Bauer,
80 jare kaj la plej maljuna membro,
Maria Mayerhauser 95 jarulino.
1980 la estraro kaj la helpintoj denove treege laboris kaj varbis per lingvaj
kursoj, prelegoj, ekskursoj (kelkfoje ankaŭ al
Pfaffenhofen, kie ja ekzistis tre vigla
grupo, kiu ĉi-jare sukcesis, ankaŭ fine nomigi Zamenhof-straton),
informstandoj ktp. Karnavala aranĝo denove funkciis kun bona varba efiko,
- kaj je jara kunveno la estraro povis informi pri jam 117 membroj! Tre bone
estis, ke nun post la morto de ĉiuj
iamaj instruistoj denove Munkeno posedis propran ekzamenkomitaton (Fößmeier,
Hilpert kaj R.Maier). Daŭra problemo estis (kaj estas ankoraŭ
nuntempe) mankinta ĉambro por kursoj kaj prelegoj, ĉar en Deutsches
Eck la apuda ĉambro ne ĉiam kaj garantiite restis libera tutan
vesperon. Tial oni pripensis, ĉu eblus iam mem aĉeti ejon, kaj pro
tio almenaŭ komencu per konstruŝpar-kontrakto, sed, ĉar oni ankoraŭ ne
interkonsentis, prokrastis iun findecidon.
Krome mi raportu, ke je UEA-Kongreso en Svedio tiea radio disaŭdigis
intervjuon kun GEA-prezidentino Elsbeth Bormann kaj Hilpert, kiu intertempe fariĝis GEA-kasisto. Je
10a de Novembro okazis eksterordinara kunsido, kiun partoprenis 26 membroj; oni
altigis kotizon al 50.-GM jare kaj elektis Rüdiger Becker kiel novan
grupkasiston, ĉar Hilpert momente rezignis pro tro multe da alia laboro.
Jam de Aŭgusto klubo komencis informi kaj inviti al Zamenhof-festo, kiu pro kreskinta grupanaro okazis en Kolpinghaus, 29an de Novembro; en Esperanto en
F.R.Germanio ni legis pozitivan kritikon pri tiu festo, kie denove Thalmaier kun lumbildparolado pri
vojaĝo al Japanio kaj klubprezidanto R.Maier kiel magiisto ĝojigis la
partoprenintojn. La klubo posedis je jarfino 142 membrojn.
1981 komenciĝis per tradicia karnavala festo, tiam en Hansahauŝ, kaj je 2a de Februaro jam sekvis jara
kunveno. Nia Honora Membro Weidacher opiniis tute prave, ke li jam sufiĉe
longe preskaŭ tro multe laboris por la grupo, kaj ke nun ankaŭ iam
pli junaj s-anoj devus aktive kunlabori;tial li demisiis. Nova 2a prezidanto
fariĝis docento de angla lingvo ĉe universitato Colin Capell (sed jam
ek de komenco kun anstataŭanto Wolfgang Zimmerling, ĉar oni sciis, ke
Capell baldaŭ forlasos Munkenon); cetere restis R.Maier, Becker kaj Garcia estraranoj kaj revizoroj
r/estis August Meier kaj G. Fuchs; pro kotizaltiĝo bedaŭrinde kelkaj
forlasis klubon, restis momente 121
membroj. Aliflanke la partoprenintoj akceptis,
ke la plialtigita kotizo de 50.-GM entenu ankaŭ BELO-kotizon.Kiel
regule aranĝis klubo dum jaro riĉan programon kun kursoj kaj
prelegoj, por kiuj klubo feliĉe ricevis en Friedrich-List-Schule
(=lernejo) proksime je Deutsches Eck ejojn; okazis ekskursoj, informstandoj
(interese: je 30a de Aŭgusto bavara radio demandis hazarde je la stando
preteririntojn, kion ili scius pri
Esperanto, kaj ricevis preskaŭ ĉiam
tre pozitivajn respondojn, kaj tio estis
dissendita!) ktp. Cetere kiel kutime dum jaro vizitis klubon multaj s-anoj el
tuta mondo, - ĉiam taŭga ebleco praktiki nian lingvon, sed ankaŭ
bedaŭrinde ofte la ĉiamaj krokodilintoĵ donis malbonan impreson!
Zamenhofa festo okazis ĉi-jare kun bona sukceso en Hansahauŝ 6an de
Decembro.Mortis dum jaro Gustav Ziegler, longjara fidela membro, kaj H.Knöpfle.
1982 komenciĝis malbone pro morto de Friedrich Schottenhammer, Honora
Membro, kiu preskaŭ 60 jarojn
aktive kaj fidele kunlaboris, ankaŭ multjare kiel kasisto kaj revizoro.Dum
tuta jaro okazis kutimaj aranĝoj (por kursoj estis bone, ke klubo nun ricevis 2an ĉambron en
Friedrich-List-lernejo) kaj ekskursoj (i.a. denove al Verona). Jarkunsidon
partoprenis pli ol 30 membroj kaj Hilpert fariĝis dua prezidanto,
Weidacher kaj Schubert kunsidintoj, pri
aliaj estraranoj ne okazis ŝanĝo.Je Junularo Fößmeier kaj Hilpert
restis 1a kaj 2a prezidantoj, Stefan Wimmer nun fariĝis kasisto kaj Martin
Weichert sekretario; je jarŝanĝo MEJ posedis 47 membrojn! En BELO ni
ankaŭ vidis Hilpert kiel vic-prezidanton, cetere kun Fuchs kaj A.Maier
kiel revizoroj estis ankoraŭ 2 aliaj klubmembroj en estraro. Karnavalan
vesperon en Hansahaus partoprenis pli ol 80 gajaj ges-anoj. Interese, komence de Majo listo de tiam ankoraŭ
vivantaj Honoraj Membroj (laŭ alfabeto: Martha Erhard, Maria Gatter, Ludwig Gammel, Dro Gerhard Kalckhoff, Karl-Ernst Paech, Horst Spirat, Max Stubenbaum, Ludwig Thalmaier kaj Josef Weidacher), sed sur listo mankis tre malnovaj Max Hocke
kaj Karl Simon. Raportinda ankoraŭ estas vizito kaj restado por 2 jaroj
(kaj tial ankaŭ membriĝo) de ĉina esperantisto Prof-ro d-ro Ye
el Nanking, kiu poste ankaŭ
kelkfoje tre interese prelegis. Dum somero mortis s-ino E.Iffländer kaj ĉefe
dolorige Honora Membro stud-direktoro Ludwig Thalmaier. Rilate informstandojn
mi menciu kiel precipe varban tiun dum Paca Semajno de distrikta junularo
Munkeno-urbo, - estas kaj restas ja
grave, ke plej multaj homoj vidu vorton
kaj komprenu la signifon de Esperanto. Zamenhofan Feston oni festis ĉi-jare
en gastejo Zur Post en Munkeno-Pasing; festparoladis Stefan Maul, ĉefredaktoro
de famkonata internacia E.-gazeto MONATO,
kaj cetere kun 116 bonhumoraj partoprenintoj estis plej granda
Zamenhof-festo en Germanujo (laŭ Esperanto aktuell, la posteulo de Esperanto en F.R.Germanio).
1983 okazis karnavala festo denove en Hansahauŝ, partoprenis tiun feston 66 geverduloj.Sed
ankaŭ ĉi-jare cirkulero-1 konigis morton de fidela s-ino, Perenia Ignatius, membro depost 1949, kiu kelkajn jarojn tre aktive
kunlaboris.Invito al jara kunsido denove menciis emon de estraro fine konstruŝpari,
- kaj fakte tiam oni interkonsentis kontrakton pri 50.000.-GM!Cetere estraro
sufiĉe multe ŝanĝiĝis:Hilpert fariĝis 1a
prezidanto, vicprezidanto kaj sekretario
Karl-Heinz Steiger, trezoristo Rüdiger
Becker;Weidacher, R.Maier kaj Karl Breuninger estis estraranoj por certaj
aferoj, klubkompetentulo por junularo
estis Weichert, kiu nun ankaŭ je MEJ fariĝis 1a prezidanto (Fößmeier
estonte kunlaboris kiel 2a prezidanto kaj kiel sekretariino Irene Thiele, dum
Wimmer restis kasisto;laŭ sciigo al junular-ringo MEJ nun posedis 53
membrojn! Esperanto aktuell 2/83 nomis ĝin la plej granda kaj aktiva grupo
de Germana Esperanto-Junularo.Krome laŭ instigo de la prezidanto de BELO
ili nun ankaŭ ankoraŭ fondis Bavaran E.-junularon). Notinde
estas, ke klubo nun fine nomumis August
Meier pro sia longjara fidela kaj aktiva kunlaboro ankaŭ kiel daŭra
revizoro Honora Membro.Rilate al GEA Hilpert nun estis elektita kiel trezoristo
kaj kun Herbert Wieser kiel revizoro kroma Munkenano.En Munkeno mem okazis la
kutimaj aranĝoj sed pro la politika baloto ĉi-jare ne estis eble tiom
kaj centre varbi per informstandoj kiel dum pasintaj jaroj.Alia problemo
estis, ke pro restaŭrado en
Friedrich-List-Schule ne eblis, ek de
somero uzi tieajn ejojn por kursoj kaj prelegoj; sed klubo ricevis tre proksime
en Jugend-Informations-Zentrum (= Junulara Informada Centro) taŭgajn
anstataŭajn ĉambrojn. Al Zamenhof-festo en Hansahauŝ klubo
invitis jam ek de Septembro, - partoprenis tiam nur 70, sed inter ili unuan fojon reprezentantino de
la urbo, urba konsilistino Angelika
Geisbauer. Fine notinde estas, ke
Munkeno denove eldonis urbomapon/varbfoliojn esperantlingve, 16.000
ekzemplerojn.
Je 17a de Januaro 1984 mortis mallonge antaŭ la 82a naskiĝo Dr.S.
Ziegler post longa batalo kontraŭ malsano,
kiu katenis lin jam al rulseĝo;Esperanto akuell skribis en la
anonco pri lia morto, ke li estis estinta nia plej elstara membro, - kaj ĉi-prijuĝon
de GEA ni certe nur povas substreki. Je la tombiĝo en la krematorio de
orienta tombejo de Munkeno parolis Hilpert same por GEA, ankaŭ por la
prezidanto Klünder persone, same por
Munkena E.-klubo kaj metis funebran florkronon.Sed la vivo daŭris, -kaj
Munkenaj verduloj renkontiĝis je karnavala festo en Hansahauŝ (27an
de Januaro), kaj (22 membroj) je jara
kunsido (30.01.), kie Alfred Schubert
fariĝis 2a prezidanto, dum
Breuninger akceptis la postenon kiel trezoristo. Hilpert, kiu kvankam ne-voleme
afable akceptis ankoraŭ resti 1 jaron prezidanto, informis pri 137 membroj, inter ili 55 de la
junularo.Cetere klubanoj interkonsentis je eksterordinara kunsido dum Marto
diskuti kaj decidi, ĉu klubo aniĝu
entute kiel sub-grupo al GEA aŭ ne.Intertempe aperis komence de Marto nova
klub-gazeto Esperanto, kiu daŭris 2 jarojn kaj devis servi interne kaj
eksteren kiel informilo kaj varbilo;redaktoro estis Karlheinz Steiger. Numero 2
aperis per 1a de Majo, kiam Munkenaj esperantistoj jam kiel kutime varbis per
verdslogana rubando. Ni legis, ke membraro je eksterordinara kunsido, kiun partoprenis 23 membroj, kun granda plimulto akceptis grup-aniĝon
al GEA. Dum Julio Hilpert edziĝis verde kun Maria Vitoria Travassos el
Brazilo, - ambaŭ konatiĝis je UEA-kongreso en Brazilio 1981; en
Esperanto n-ro 3 ni povis legi eĉ la esperantlingvan tekston de demandoj
kaj respondoj je geedziĝa ceremonio. Krome ĉi-numero nomis kiel
novulojn kelkajn s-anojn, kiuj poste
fariĝis -kaj ankoraŭ estas-tre gravaj por E.-vivo en Munkeno; temis
pri Prof.Dieter Quednau, Monsignore
Josef Grabmeier, la gastejestroj de Deutsches Eck, Teresa kaj Clemens Mangold kaj
Otto Müller. Esperanto informis krome,
ke klubaj kursoj kaj prelegoj denove povus okazi en
Friedrich-List-Schule, kaj pri junularo, ke longjara kasisto Wimmer estis
irinta al Jerusalem, kaj Stefan Maukisch (kiu hazarde atingis jubilean
matrikulan numeron 10.000 je GEA kaj pro tio ricevis libron kiel donacon) fariĝis
posteulo. Sed plej grava estis ankoraŭ anonco pri ekspozicio en sindikata
domo de 17a-28a de Septembro, plilonĝita ĝis 4a de Oktobro, Zur Geschichte der internationalen
Arbeiter-Esperanto-Bewegung 1903 - 1983 (=je la historio de internacia
laborista Esperanto-movado), kiu komenciĝis
per aktuala referato de s-ano Rudolf Brand el Bamberg Sprachbarrieren, ein
Kernproblem auf dem Weg nach Europa (=lingvaj bariloj, centra problemo survoje al Eŭropo), kaj pri kiu denove Weidacher plej multe kulpiŝ.Radio
Munkeno kaj same Süddeutsche Zeitung (=Sud-germana Gazeto) venis tien kaj
informis sufiĉe objektive pri ĉi-aranĝo. Venis ankaŭ aŭtoro
de germana lernolibro, - kaj referato kaj diskuto kaŭzis bonan (ankaŭ
presitan) artikolon en la posta bavara lernolibro! El Esperanto n-ro 4 mi
ankoraŭ menciu, ke Zamenhof-festo okazis ĉi-jare en paroĥestra
salono de preĝejo Sankta Maria en Thalkirchen kun pli ol 100 ĉeestintoj, festparoladis, ankaŭ pro 80-jara jubileo
de Munkena Esperanto-klubo iama klubprezidanto H. Spirat (kiu nun jam depost
kelkaj jaroj vivis en Italio, proksime
de Verono).Je tiu festo klubo honoris la multajn laborojn de Weidacher kaj ankaŭ
de Johannes Pachter, kiu jam delonge
priokupiĝis ordigi la grandan Munkenan bibliotekon.
Komence de 1985 Hilpert konigis, ke li
nun vere ne plu povus daŭrigi la klub-prezidantecon kaj petis pripensi
posteulon ĝis jara kunsido je 25a de Februaro.Antaŭe klubo aranĝis
ankoraŭ tradician karnavalan feston en Thalkirchen, sed tiam venis kriza momento, des pli, ĉar ankaŭ preskaŭ ĉiuj
aliaj estraranoj rezignis pro mankinta libera tempo. Feliĉe trovis sin la
supre menciitaj novuloj:
Prof.Quednau akceptis la oficon de 1a prezidanto kaj Otto Müller de 2a
prezidanto; Breuninger restis trezoristo, Amelia Garcia fariĝis
sekretariino, - do, klubo povis aktive
daŭrigi laboron.Nature okazis la tradiciaj kursoj, ekskursoj (ankaŭ per s-ano Gissibl),
prelegoj, tamen, kelkaj aferoj ŝanĝiĝis.Ankoraŭ
nur 1 foje aperis dum Majo Esperanto, sed jam antaŭe kaj ĉiam poste ĝis
hodiaŭ klubo revenis al informiloj kun programo pri kelkaj monatoj, kaj nur por specialaj aranĝoj kiel ekz.
Zamenhofa Festo oni skribis kaj forsendis kromajn invitojn. Cetere dum tiu jaro
de 3a - 10a de Aŭgusto okazis en Aŭgsburgo la 70a UEA-Kongreso (kun
Richard von Weizsäcker, prezidento de FR
Germanio kiel alta protektanto), kaj
nature multaj Munkenanoj kunhelpis same je preparoj same poste je
organizo, inkluzive de karavanoj al
Munkeno kaj en aliajn sudgermanajn regionojn. Dum la tiam ankaŭ en Aŭgsburg
okazinta GEA-kongreso Hilpert denove elektiĝis kiel trezoristo, revizoroj fariĝis Dr.Uli Ender kaj
Günter Fuchs, kaj K.-E.Paech arbitraciulo, ĉiuj Munkenanoj.Pro la nova
Munkena prezidanto okazis fondiĝo de Esperanto Studenta-Grupo je Munkena
universitato kaj krome ekestis nun regulaj kontaktoj kaj renkontiĝoj kun
turkoj kaj irananoj, kio ankaŭ helpis al novaj s-anoj. Zamenhofa Festo
estis denove en Sankta Maria Thalkirchen,
ĉi-jare jam dum Novembro.
Je komenco de jaro 1986 Munkena klubo posedis 93 membrojn kaj krome 60
gejunulojn de MEJ (sed de ili nur parto pagis kotizon), pro kiuj oni certe
rajtis rigardi iom optimiste en la estontecon. Fakte junularo montris dum jaro
ankaŭ ankoraŭ sufiĉe da aktiveco; ĝi organizis ekz. feriajn
kursojn, kaj tiele junular-prezidanto
Martin Weichert estis invitita partopreni je 21a de Majo akcepton por la
junularo de prezidento de FR Germanio Richard von Weizsäcker, kiu tiam sufiĉe afable prijuĝis
Esperanton.Pri la kutima kursprogramo ktp ne estas multe dirinde, nova baloto ĉi-jare ne necesis. Tamen
kelkajn punktojn mi notu.UEA festis tiun jaron en Pekino, kaj 7 Munkenaj
gemembroj partoprenis tiun okazaĵon. Jam je komenco de jaro venis (kaj
prelegis) profesoro Shen el Pekino, -kaj la Munkenanoj renkontiĝis kun li
en Pekino;aliflanke poste nature ekestis diversaj prelegoj por la klubanoj pri ĉi-vojaĝo.
Pro ofte mizera situacio en Ĉinio, Afriko, sed ankaŭ en Turkio kaj
Irano okazis nun kelkaj alvokoj pro helpo per abono de E.-gazetoj ktp., kaj la
klubanoj volonte akceptis kaj ankoraŭ nuntempe subtenas ĝin.Fößmeier, kiu antaŭ 2 jarojn doktoriĝis, kursestris je universitato kurson kun 14
partoprenintoj, -sed bedaŭrinde nur 5 restis ĝis kursfino. Cetere
s-ano Ahmad Shafii-Sabet el Irano, kiu
1985 aniĝis al klubo kaj nomis sin Mondulo Terano, nun ankaŭ kursestris interesulojn en
List-Schule. Mortis 14an de Junio longjara fidela membrino Ruth
Painter-Trump, iama teatra aktorino, pli
aĝa ol 80 jarojn, kiu tre subtenis sciencajn aktivecojn de UEA. Karnavala
kaj Zamenhofa Festoj okazis denove en Sankta Maria Thalkirchen. 2 finrimarkoj:
Munkena E.-biblioteko aliĝis per 1.1.1986 al Tutmonda Esperanta
Bibliotekista Asocio - Londono, kaj
Fuchs eldonis ankoraŭfoje Esperanto-ekzempleron, kostis 900.-GM, - kaj tial oni reiris al la
nuraj informiloj!
1987 estis jubilea jaro: 100 jarojn Esperanto en la mondo! Nature okazis
grandaj festoj, ĝenerale kun UEA en
Varsovio, SAT, kiun la pola Esperanto-Asocio unue invitis al
ĉi-jubilea kongreso kaj poste pro ordono de la komunista registaro devis
malinviti, festis en Bulonjo ĉe
maro, kie 1905 okazis la unua monda E.-kongreso, kiun tiam vizitis d-ro
Zamenhof mem. Al ambaŭ kongresoj veturis nature kelkaj klubanoj, - sed ne
nur ili, sed ankaŭ aliaj Munkenanoj
kiel ekz.la ĥoro de Sankta Maria Thalkirchen, kiu kantis en Varsovio kaj aliaj lokoj de
Polio E.-lingve oratorion Gloro kaj paco kaj Esperanto-meson.Fakte tiaj verkoj
estis jam prezentitaj (la meso unuan fojon!) Marte en Munkeno en la propra preĝejo;
estis tiam vere impresa koncerto, kiun multaj partoprenis!Krome okazis pluraj
prelegoj en Munkeno pro ĉi-100-jara jubileo: Komence de jaro parolis
K.-E.Paech en la preĝejo Sankta Maria Thalkirchen, dum somero d-ro
Fößmeier en la universitato - kaj je Zamenhofa Festo prelegis pro la 100-jara
jubileo dum ĉeesto de ĉirkaŭ 90 partoprenintoj, inkluzive de
reprezentantoj de urbo Munkeno, klubestro prof-ro Quednau, denove en Sankta Maria Thalkirchen. Sed longe
antaŭe dum Januaro ankaŭ karnavala festo tie denove okazis. Nepre
menciinde estis ankoraŭ la denove de Weidacher aranĝita ekspozicio
pri la kultura historio de Munkena Laborista Movado antaŭ hitlera tempo ĝis
1933, titolo:Den Arbeitern aller Länder
eine Sprache (= Al Laboristoj de ĉiuj landoj 1 lingvon!), kiu ek de 6a de Marto okazis en Malnova
Urbadomo kaj montris vere interesajn (ofte ankaŭ malgajajn!) rememoraĵojn.
Jarakunvenon partoprenis 31 membroj, - laŭ kasisto klubo posedis momente
nur 83 adoltajn kaj 16 junulajn pagantajn membrojn. Cetere okazis dum jaro la
kutimaj kursoj, ekskursoj kaj renkontiĝoj.
1988 pro manko de libera tempo ne nur retiriĝis Hilpert kiel
GEA-trezoristo, sed ankaŭ prof-ro
Quednau. Kemiisto d-ro Ulrich Ender konsentis fariĝi prezidanto, kaj li ankoraŭ nuntempe oferas liberan
tempon por tiu ofico. Cetere li ankaŭ apartenis al la kunvojaĝintoj
al Pekino 1986 kaj jam pro tempomanko ne tro ŝatis burokration: Nur
kelkaj, sed kompletaj informiloj devis/devas sufiĉi, por informi la
membrojn. Nuna prezidanto pli ŝatas aktive kunhelpi je varbado per
informtabloj en Munkena centro.Cetere nature okazis kiel kutime prelegoj,
kursoj kaj ekskursoj, kaj ĉi-jare sufiĉe multaj klubanoj partoprenis
dum Majo Jaran Kunvenon de BELO en Pfaffenhofen kaj precipe dum Oktobro
100-jaran jubileon de E.-grupo en Nürnberg, la unua E.-grupo en la mondo!
Zamenhofa Festo denove estis en Sankta Maria Thalkirchen, oni festis jam dum
Novembro. Fine de jaro klubo posedis 102 membrojn, - sed laŭ plendo de
trezoristo je jarkunveno 1989 nur 78 el ili pagis kotizon, li tial treege
admonis la klubanojn- bedaŭrinde ĝis nun, kvankam la nombro de
membraro altiĝis al 107, paga
moralo entute ne tiom pliboniĝis.Aliaj menciindaj punktoj de ĉi-jara
kunveno estis, ke klubo faris Mondulon
Teranon Honora Membro, decidis donaci 500.-GM al GEA por oficejo en Bonn kaj
renovigi solidarajn gazet-abonojn por Tria Mondo; krome, ĉar Pachter jam
delonge ne plu loĝis en Munkeno,
Weichert fariĝis bibliotekisto, li pro aĝlimo ne plu restis
junularestro, tion faris Bernd Gruber. Cetere klubo decidis formi
kongres-komitaton por GEA-kongreso 1991 en Munkeno.Karnavala kaj Zamenhofa
Festoj okazis ĉi-jare en Hansahaus. La informiloj montris dum la jaro la
kutimajn prelegojn, kursojn kaj
ekskursojn, sed nature mankis ankaŭ
ne la kutimaj informtabloj. Krome okazis dum la jaro ankaŭ 2 gravaj aranĝoj
en relativa proksimeco, kiujn po kelkaj
klubanoj partoprenis: Temis unue dum Aŭgusto pri SAT-kongreso en
Illertissen, kie ĉeestis unuan
fojon post dua mond-milito ankaŭ kelkaj k-doj el Sovetio, kaj poste dum Decembro estis inaŭguro de
la Germana Esperanto-Biblioteko en Aalen. Mortis dum jaro denove 2 fidelaj
membroj, je 12a de Aŭgusto Honora
Membro Karl Simon, preskaŭ 93 jara
kaj esperantisto jam antaŭ la 2a mondmilito, kaj 21an de Novembro Johannes Donat, 64-jarulo.
1990 necesis novelekto de kasisto, ĉar Breŭninger deziris pro hejmaj
taskoj fini la laboron en klubo, - sed, ĉar posteulo post duona jaro eksiĝis, Breŭninger tiam denove estis preta
akcepti trezoristan oficon. Pri la jara kunveno estu ankoraŭ
menciate, ke denove klubo akceptis
financan subtenon de GEA-oficejo en Bonn kaj donacajn abonojn por la Tria
Mondo, malgraŭ ke paga moralo de
membroj ne pliboniĝis kaj same la membraro ne plialtiĝis. Krome oni
elektis Hilpert kiel LKK-prezidanton por venontjara GEA-kongreso kaj disdonis
prilaborendajn taskojn. Ankaŭ se elstaraj okazaĵoj fakte ne okazis
dum la jaro restas tamen menciinde, unue,
ke je GEA-kongreso en Freiburg la Munkena Honora Membro Dro Gerhard
Kalckhoff nun ricevis ankaŭ Zamenhof-Honoran Medalon de GEA, kaj due, ke
en preĝejo Sankta Maria Thalkirchen eksonis unan fojon esperantlingve Te
Deum, komponita de Fridolin Limbacher,
kiu ankaŭ estis la komponisto de la 1987 aŭdita granda meso. Tre
malgaja okzaĵo estis morto de Honora Membro Ludwig Gammel je 30a de Julio
1990; la mortinto estis pli ol 50 jarojn aktiva esperantisto kaj subtenis
kluban laboron kun multmilaj donacoj! Cetere dum jaro okazis la kutimaj
prelegoj, kursoj, ekskursoj kaj festoj: Karnavalan kaj Zamenhofan
festojn klubo aranĝis en Hansahaŭs.
1991 ĉiuj nun atendas la GEA-kongreson,
kaj LKK (vidu Esperanto aktuell 8/1990 paĝo 6), ĉefe LKK-prezidanto, tre aktive laboris por preparo. Laŭ
kasisto membraro iomete pligrandiĝis, -tamen je jara kunveno estis malfacile/neeble, trovi (novajn) prezidanton kaj kasiston.
Afable Dro Ender kaj Breuninger deklaris sin pretaj ankoraŭ resti 1 jaron,
- kaj ni esperu, ke klubo ĝis tiam trovos aliajn aktivulojn.
Momente ja oni devas konstati, ke
kvarono de membraro sentas sin nur kiel simpatiantoj, kiuj estas pretaj pagi kotizon, sed ne volas aŭ kapablas aktive
kunlabori; inter ili estas ankaŭ kelkaj de iamaj aktivuloj, kiuj opinias nuntempe esti tro maljunaj.
Kvarono apartenas al (preskaŭ) ĉiamaj komencantoj, kiuj rigardas la klubaranĝojn nur aŭ
almenaŭ ĉefe kiel gajajn renkontiĝojn kaj tial ofte ankaŭ
tre aktive kunhelpis, - sed bedaŭrinde tute ne intencas vere studi aŭ
praktiki Esperanton.Ke ili per ĉiama krokodilado eĉ malhelpas
novulojn, novinteresulojn, kiuj venis
por praktiki Esperanton, plibonigi ilian
spertecon, - ili eble ne komprenas. Por alia kvarono mankas aŭ la tempo aŭ
la forto, kaj parte ankaŭ la
intereso por regulaj aranĝoj (sed ilin oni vidas ĝenerale je
Zamenhofa Festo), kaj nur lasta kvarono iomete pli regule partoprenas kaj eble
eĉ kunlaboras.Verŝajne plej granda problemo estas mankinta propra
ejo, kiu helpus neĝenate renkontiĝi, kursestri, prelegi, festi ktp. Cetere depost
kelka tempo ankaŭ iomete ĝenas,
ke junularo malofte nur partoprenas klubajn aranĝojn kaj ĝenerale
restis/restas preskaŭ inter si, -
kio en universitata urbo Munkeno estas precipe bedaŭrinda, ĉar multaj de la gejunuloj estas
studentoj, kiuj post certa tempo forlasas Munkenon.Tiel fakte nur vere
malmultaj el ili poste membriĝis. Tamen ni esperu, ke ankaŭ jubilea kongreso atingu novajn
gesamideanojn, kiuj kiel freŝa
sango fortigu nunan fidelan anaron de 100-jara Esperanto-movado en Munkeno!
reen
Postparolo
Vi legis nun la rezulton de nia multhora laboro okaze de 100 jaroj Esperanto en
Munkeno.
Antaŭe ankoraŭ kelkajn rimarkojn pri la aŭtoro de tiu broŝuro:
Karl-Ernst Paech, profesie bankjuristo
kaj advokato, honora membro de la klubo,
venis 1947 varbita de Go-amiko Hertlein al Munkena Esperanto-movado kiel membro
(kie li post Hermann Heiß kelkajn jarojn ankaŭ estis prezidanto de la
junulara grupo) kaj same membriĝis je SAT, kiu tiam multe pli favoris
germanajn k-dojn ol UEA.
Li naskiĝis 1922 en Hannover kaj estas engaĝita jam antaŭ
Esperanto je Go (kie li estas Honora prezidanto de Eŭropa Go-Federacio,
Germana kaj Bavara Go-Asocioj kaj vic-prezidanto de Esperanto Go-Ligo
Internacia = EGLI) kaj ankaŭ depost jardekoj kiel estrarano je
Germana-Japana Asocio.
Jam delonge mi havis la ideon eldoni broŝuron aŭ libron pri historio
de la Munkena E.-movado. Sed mankis ĉiam la tempo. La jubilea dato 100
jarojn Esperanto-movado en Munkeno kuraĝigis min, denove surtabligi tiun projekton. La
materialon antaŭe H.Spirat kaj poste mi dum jaroj konservis en la privata
kelo. Grandan parton zorge ordigis kaj protektis per plasta materialo J.Pachter.
Gi kuŝis kelkajn jarojn en Sigmaringen, kie ankoraŭ hodiaŭ
kuŝas parto de nia granda kaj valora biblioteko, entute pli ol 2000 libroj!
K.-E.Paech transprenis la taskon trastudi kaj kunmeti la amasan materialan
materialon. Dum multaj horoj li ordigis la materialon laŭ tempo kaj
graveco. Tiel ni povis fermi kelkajn truojn de nia historio, sed restas ankoraŭ
sufiĉe. Multe da materialo de la unuaj 40 jaroj malaperis aŭ estis
detruita.
Nun vi tenas la rezulton de tiu laboro en viaj manoj. Kaj eble tiuj, kiuj
kunvivis parton de la Esperanto-historio eble memoras sin je detaloj kaj nomoj,
kiuj ne aperas en nia broŝuro; eble vi eĉ ankoraŭ posedas fotaĵojn
kaj aliajn dokumentojn?! Bonvolu tiam mencii tion al la estraro de la
Esperanto-klubo. Surpaperigu tiujn memorojn tuj, por ke vi ilin ne forgesu, dankon! En la venontaj jaroj ni volas eldoni
pli ampleksan broŝuron, ĉar ni posedas ankoraŭ pli da
dokumentoj, fotaĵoj kaj detalaĵoj.
Mi nur povas konzili al ĉiuj, kiuj
okupas sin pri administro de asocioj, ke
ili zorge kolektu kaj dokumentu la unuopajn aranĝojn kaj erojn de asocia
vivo. Notu la nomojn sur la fotojn, por ke le retrospektivo poste estu kompleta!
Fine mi esperas, ke la broŝuro
instigu la leganton pli forte agadi: La Esperanto-movado nur havos grandan
estontecon, kiam denove ekestos homoj
tiel idealisme kaj lerte, kiel ili estas
priskribitaj en tiu broŝuro.
nome de Munkena Esperanto-Klubo
Fritz Hilpert