|
Rondiro
tra Munkeno: Tute klare: Munkeno
estas plej bone esplorebla ĉe promeno tra la malnova urbo.
Multaj de la plej belaj vidindaĵoj situas en la historia
centro inter Isartor
(Isarpordego), Sendlingertor (pordego al Sendling), Karlstor (Karlopordego)
kaj Odeonsplatz (Odeonoplaco). Ekira punkto de nia duhora
promeno estas la Mareienplatz (Mariaplaco). Ĉi tie ne nur
batas la koro de la urbo, sed ankaŭ la mondfama sonorilaro.
Je la 11a horo kaj 12a horo (somere ankaŭ je la 17a horo)
turnas sin ĝiaj
figuroj en la turo de la nova urbodomo. Ties
novgotika fasado apartenas al la plej ŝatataj fotoobjektoj
en la centrourbo. Maldekstre de la urbodomo vi alvenas tra la
Weinstrasse (vinstrato)
en la Theatinerstrasse (teatina-straton)
kun ĝiaj elegantaj vendejoj, galerioj kaj ravaj kafejoj.
Malantaue malfermas sin la Odeonsplatz. Allogilo
estas la serena baroka Theatinerkirche (teatina-preĝejo),
kui ekestiĝis laŭ itala modelo. La najbara Feldherrenhalle
(halo
de la ĝeneraloj) similas al konstruaĵo en Florenco.
Vidalvide al la teatina-preĝejo situas la korta ĝardeno,
plezurĝardeno kun sunlumpenetrataj arkadoj. Ĝi jam
apartenas al la residejo, kiu etendas sin laŭ la
maks-josef-placo. En tiu unika kastelkonstruaro ankaŭ troviĝas
la resideja museo kaj la trezorejo. Ne miru pri la brilpoluritaj
nazoj sur la leonŝildoj antaŭ la eniro : la
munkenaj kredas, tuŝi ilin preterirante alportas feliĉon.
Sur la Max-Joseph-Platz (Maks Josef Placo) vi staras antaŭ
la nacia teatro, enhavanta la operon. Ekde
la nobla Maximilianstrasse (Maksimilian strato) kun ĝiaj
tre luksaj butikoj kaj vendejoj ni iras plu en la Hofgraben (kortafosaĵo)
a la malnova korto, la iama imperiestra sidejo. Ĉe la
Platzl (placeto) finfine
vi alvenas al la verŝajne plej famkonata biertrinkejo de la
mondo: la Hofbräuhaus (reĝa bierfarejo). Tra la strato Tal
(valo) ni atingas la pordegon ĉe la rivero Isar. Tiu
impona konstruaĵo estas preskaŭ tiel konservita kiel
ĝi estis en la 14a jarcento. Interne
de la pordego situas vera unikaĵo : stranga museo, kiu
rememoras al Karl Valentin, la fama munkena komikisto. Ĉu
vi havas apetiton manĝi ion ? Iru a la Viktualienmarkt (merkato
de nutraĵoj). Ĉi tie aĉetas kaj la domastrino kaj
profesia kuiristo de la altrangaj restoracioj. Delonge ŝvebas
la odoro de ĉasbestoj, fromaĝo, fiŝo kaj
ekzotikaj fruktoj tra la vojetoj de vendejoj. Satigitaj ni
atingas la Kaufingerstrasse preterpasante la preĝejon Alter
Peter (Malnova Petro), (ekde la turo vi ĝuas belan
super-rigardon de la urbo). Ĉi tie komencas la plej konata
strato por aĉetado kun multaj vendejoj kaj grandmagazenoj.
Tie ni renkontas la simbolon de munkeno: la impona Frauenkirche
(katedralo de Nia Sinjorino), konstruita je la fino de la gotika
epoko kun ĝiaj kupoloj. La strato Neuhauserstrasse gvidas
al la Karlsplatz (Karlo-Placo). La placo ricevis sian nomon de
la elekto-princo Karl Theodor. La munkenanoj nomas la placon
Stachus, nomita je iama gastejestro. Ekde de tiu placo estas nur
kelkaj minutoj piede al la ĉefstaciodomo. |
|